Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lumporta etero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri hipoteza medio supozata propagi lumon kaj elektromagnetajn ondojn. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonEtero.

Lalumporta etero estas hipoteza elasta substanco, penetranta ĉiujn korpojn, per kiu propagiĝas lalumo sammaniere kiel lasonaj ondoj propagiĝas per vibroj deaero. Etero estus ankaŭ la peranto de fizikaj efektoj kiel lagravito aŭ laelektromagnetaj fortoj.

Etero estas malnova fizika nocio.René Descartes provis klarigi la astrajn movojn kielkirloj da etero; kajIsaac Newton, nekontenta de la ideo pri forto trairantavakuon, koncedis pri «subtila spirito kiu penetras la solidajn korpojn», per kiuj la korpojaltiras unuj la aliajn.

En1678,Christiaan Huygens proponasondan teorion pri lumo; kiel aliaj fizikistoj, li supozis ke la lumo propagiĝis tra fluaĵo, kiu plenigus la tutanuniverson, ĉar la lumon desteloj ni ricevas.

La eksperimentoj deThomas Young kajAugustin Fresnel pruvis laondan econ de la lumo kaj igis la eteron nepra kiel portanto devibroj, ĉar oni tiam ne imagis, ke la vakuon oni povas travibri.William Thomson proponis, ke etero ankaŭ propagus la elektrajn kaj magnetajn fortojn.

Sed la etera fluidaĵo havas strangajn ecojn. Ĉar la lumo estastransversa ondo, etero estusolida kaj samptempe estu infinite flua (viskozeco nula) ĉar ĝi ne bremsas la planedajn movojn.

LaŭFresnel, la etero estas ĉie senmova en la spaco, do la Tero kaj planedoj moviĝas rilate al ĝi: oni povus mezurieteran venton. LaŭGeorge Gabriel Stokes, la etero estas senmova laŭ la materio, do ĝi estuskuntrenata de Tero.

La eksperimentoj deFrançois Arago, en1810 pri la "etera vento" kaj ĉefe laeksperimento de Michelson-Morley en1887 fine pruvis, ke la lumrapido ne varias laŭ la tera pozicio, kio instigisErnst Mach forlasi la nocion pri etero.

La negativa rezulto de la eksperimento deMichelson kajMorley kaj aliaj, kiel laeksperimento de Trouton-Noble, neprigis novajn teoriojn kiel laspecialan teorion de relativeco, kiu ne bezonas eteron.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri fiziko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prifiziko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lumporta_etero&oldid=8622338"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp