Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lum-eliganta diodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diverskoloraj lumeligantaj diodoj

Lum-EligantaDiodoLED estasduonkonduktanta aparato, kiu elsendas malkoheranoptikan radiadon al la antaŭa direkto. La koloro dependas je la uzita materialo, kaj povas estivideblainfraruĝa.

LED-oj havas multajn uzojn. VideblajnLED-ojn oni uzas kiel indikilojn sur multaj specoj de elektronikaj aparatoj kaj en movant-mesaĝaj paneloj. Infraruĝajn oni uzas enteleregataj aparatoj por elsendi la signalojn.

Inkandeskaj aŭ gas-elektraj lumsistemoj estas malalte efikaj kompare kun LED-oj, do ekzistas eblo ŝpari per uzi LED-ojn.

Lastatempa progreso estas la kreado de LED-oj, kiuj povas elsendi bluan lumon. Oni povas uzi bluajn LED-ojn kune kun jam ekzistantaj ruĝaj kaj verdaj LED-oj por krei blankanlumon.

Blankaj LED-oj

[redakti |redakti fonton]
Evoluo de la maksimuma elmetitalumo de vendataj LED-oj.
Led-lampo en ampola formo uzebla anstataŭ inkandeska lampo

LED-oj bezonas tre malmultan energion polumeno. Post kiam nun ankaŭ blankaj LED-oj estas liverataj, ili estas kreskante uzataj por anstataŭi klasikajn inkandesklampojn, kiuj transformas tre grandan parton de la elektra energio ne en lumon, sed en varmon. La plej laste (2010) atingitaj rezultoj estas 250 lm/W (lumenoj por vato).

La avantaĝoj de LED, krom bonega efikgrado estas

  • longa vivdaŭro, pli ol 10 000 horoj kontraŭ ĉ. 1000 horoj deinkandesk-lampoj
  • toleraj kontraŭ fortaj skuoj

Ĉar elektro estas speciale multekosta en aŭtomobiloj, kaj ĉar ankaŭ la kostoj de la ŝanĝo de difektiĝintaj lampoj estas multekosta, uzo de LED-oj en ili estas tre avantaĝa.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • M. G. Craford Visible light-emitting diodes: Past, present, and very bright future |MRS Bulteno|Volumo=25|Numero=10|Jaro=2000|Paĝoj=27–31 (angla)
  • E. Fred Schubert Light-Emitting Diodes |Eldonejo: Cambridge University Press | Jaro = 2003 |ISBN 0-521-53351-1


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lum-eliganta_diodo&oldid=9106818"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp