Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Luksemburgo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Luksemburgo. Por aliaj signifoj vidula artikolonLuksemburgo (apartigilo).
Koordinatoj:49° 36′ 42″ N06° 07′ 48″ O / 49.61167 °N, 6.13000 °O /49.61167; 6.13000(mapo)
Luksemburgo
nekonata lingvokodo:Lëtzebuerg,france Luxembourg,germane Luxemburg
urbo
Luksemburgo
Flago
Blazono
LandoLuksemburgo Luksemburgio
DistriktoDistrikto Luksemburgo
KantonoKantono Luksemburgo
Konata lokoFortikaĵo Thüngen
RiverojAlzette,Pétrusse
SituoLuksemburgo
 - koordinatoj49° 36′ 42″ N06° 07′ 48″ O / 49.61167 °N, 6.13000 °O /49.61167; 6.13000(mapo)
Plej alta punkto
 - alteco402 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco230 m s. m.
Areo51,46 km² (5 146 ha)
Loĝantaro132 780 (01.01.2023)
Denseco2 580,26 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Luksemburgia plataĵo
Fondita4-a jarcento
 - urbaj rajtoj1244
UrbestroLydie Polfer

(ekde 4-a de decembro 2013)

HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMEST (UTC+2)
LAU 2LU00011001
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomovieux quartiers et fortifications / Altstadtviertel und Festungen (malnovaj kvartaloj kaj fortikaĵoj)
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1994 (#18)
Numero699
RegionoEŭropo
Kriteriojiv
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Luksemburgio
Situo enkadre de Luksemburgio
Situo enkadre de Luksemburgio
Vikimedia Komunejo: Luxembourg City
Retpaĝo: www.vdl.lu
Map
La urbocentro
La malnova urbo
La stacidomo de Luksemburgo nokte

Luksemburgo estas la ĉefurbo de lagrandduklandoLuksemburgo. Ĝi havas ĉirkaŭ 133 000 loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riverojAlzette kaj Pétrusse.Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (luksemburga) simpled' Stad [ĉtat] = la urbo.

Ĝia urbestro estas de2013Lydie Polfer.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La urbo evoluis en la10-a jarcento el kastelo konstruita en963 de laardenagrafoSigfrido sur rokoBock' [bok].La kastelo staris sur la restaĵoj deromia kastelo nomataLucilinburhuc (= kasteleto).

Fine de la12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha.En1244 grafinoErmesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.

En1354 Luksemburgo iĝisduklando.

En1815 laViena kongreso igis ĝin suverenagrandduklando.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.

La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piedirantoj.

Eŭropa ĉefurbo

[redakti |redakti fonton]

Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj deEŭropa Unio,Robert Schuman, kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, sidejo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj:

En1995 kaj en2007 Luksemburgo estisEŭropa Kultura Ĉefurbo.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Je la31-a de decembro2023 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el 64 921 virinoj kaj 69 793 viroj; sume, 134 714 loĝantoj.[1]

La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol du trionoj (70,44%) de la loĝantaro ne estas luksemburganoj, sed apartenas al 166 aliaj naciecoj. La plej multnombraj estas:

NaciecoLoĝantaro
Franciofrancoj20.827
Portugalioportugaloj11.351
Italioitaloj9.918
Hispaniohispanoj5.139
Belgiobelgoj4.389
Germaniogermanoj3.829
Rumaniorumanoj2.508
Grekiogrekoj2.140
Pollandopoloj1.185
Irlandoirlandanoj1.140

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Gefiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. État de la population 2023. vdl.lu. Alirita 2024-02-21 .
v  d  r
Eŭropajĉefurboj
Eŭropo
Eŭropo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Luksemburgo_(urbo)&oldid=9076671"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp