Ĉar laĉefurbo de la lando nomiĝasLuksemburgo, en la gvidajEsperanto-vortaroj kaj en la sola esperantlingvaatlaso la lando dokumentiĝas kielLuksemburgio. Iuj esperantistoj, subtenataj deakademia rekomendo de 2009,[mankas fonto] preferas la nomonLuksemburgo ankaŭ por la lando, argumentante per neinternacieco kajnefundamenteco de la sufikso "i" (referencojn por ambaŭ formoj vidu en la unua artikola frazo). La loĝantojn oni respektive nomas ĉuluksemburganoj ĉuluksemburgianoj.
Kvankam Luksemburgo estas malgranda lando kun malmultaj naturaj rimedoj, ĝi estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo: la nacia produkto de Luksemburgo pokape estas unu el la plej altaj en la mondo, kaj ĝia senlaborecoprocento estas la plej malalta en la Eŭropa Unio. Luksemburgo estas la1a plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[6] kun 135.605usonaj dolaroj en2023.
Ĝis la 1970-aj jaroj, la ekonomio baziĝis sur la ŝtalindustrio, sed kun la malkresko de postulo kaj la severa konkurenco de la landoj de laMalproksima Oriento, la ekonomia bazo estis vastigita kaj hodiaŭ la kemia, plasta kaj altteknologia industrioj ankaŭ prosperas.
Gravas ankaŭturismo, sed precipe gravas financaj servoj, precipe bankado (en Luksemburgo estas pli ol 1000investfondusoj kaj 200bankoj) kajasekuro,pogranda kaj detala komerco, gastama kaj manĝoservoj kaj publika administrado (edukado, sano kaj sociaj servoj). La ekonomio profitas de la membreco de la lando en laEŭropa Unio kaj la Benelukso-Unio. Ankaŭ Luksemburgo estas unu el la tri centroj de la Eŭropa Unio, kie troviĝas laEŭropa Investa Banko kaj laSekretariejo de la Eŭropa Parlamento.
Luksemburgo servas kiel imposta ŝirmejo pormultnaciaj korporacioj, kompanioj registritaj en la lando pagas imposton de nur 1%. En April 2009, zorgo pri la banksekretoleĝoj de Luksemburgo, same kiel ĝia reputacio kiel imposta rifuĝejo, kondukis al laG-20 aldonanta ĝin al "griza listo" de landoj kun dubindaj bankaranĝoj. En respondo, la lando adoptis laOECD-normojn baldaŭ poste. Interalie, la internaciaj operacioj deAmazon estas registritaj en Luksemburgo, kaj direktante siajn enspezojn al la lando, ĝi funkcias kun preskaŭ kompleta senimpostigo en Eŭropo. En 2013, Luksemburgo estis vicigita kiel la dua plej sekura imposta paradizo en la mondo, postSvislando.
Ekde la jaro 963 Luksemburgo estis graflando, en 1354 ĝi iĝis duklando kaj en 1815grandduklando subVilhelmo la 1-a.
Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en1815, reunuigante ĉiujnmalaltajn landojn en laReĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj aŭUnuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas la aktualajNederlando,Belgio kaj Luksemburgo. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭaRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806:Batava Respubliko, 1806–1810:Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde deFrancio kaj okcidente dePrusio, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum laBelga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtatonBelgio.
En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. En la sama jaro Luksemburgo aliĝis alBenelukso kaj la postan jaron alNATO. En 1957 la ŝtato estis unu el la ses fondintoj deEŭropa Ekonomia Komunumo (la postajEŭropa Komunumo kajEŭropa Unio). En 1999 ĝi aliĝis al laEŭrozono.
↑Ankaŭ en la plej uzata dulingva vortaro germana-esperanta (la franca kaj germana estas la du grandaj eŭropaj lingvoj de la lando, apud la regionaluksemburga, parenco de la germana),Wörterbuch Deutsch-Esperanto deErich-Dieter Krause, paĝo 312 en la eldonoj 1983 de eldonejoVerlag Enzyklopädie kaj 1993 de l'eldonejoLangenscheidt), kaj en plej multaj aliaj dulingvaj Esperanto-vortaroj de Eŭropo dokumentiĝas nur la lando Luksemburgio, reflektante la efektivan esperantan lingvouzon.