La luksemburga lingvo estasĝermana lingvo kiu de la popolo de Luksemburgio aŭ la ŝtato Luksemburgo estas uzata por ĉiutaga komunikado. Ĉar la lingvo estas ne tiom forta, preskaŭ ĉiu luksemburgano ankaŭ parolas la germanan aŭ la francan lingvon. Ne ekzistas ĝis nun alta edukado en la luksemburga lingvo.
Pro malagrablaj rememoroj de la germana okupado dum laDua Mondmilito, multaj luksemburganoj ne ŝatas kiam eksterlandanoj nomas ilian lingvon "dialekto de la germana". Kvankam la lingvo sufiĉe similas al la germana, estas tamen sufiĉe da diferencoj por nomi la luksemburgan aparta lingvo.