Dum sia unua prezidentmandato, Lula forlasis grandan parton de sia antaŭa radikala projekto kaj akceptis pli moderan politikon, kio ne ĉiam estis akceptata en lia partio.
Luiz Inácio da Silva naskiĝis en tre malriĉa familio en la urboCaetés (tiam nomata Vargem Grande) en la ŝtatoPernambuko, en la nordorienta regiono de Brazilo.Lula estas nordorienta karesnomo por Luís/Luiz (Ludoviko), kiun li aldonis al sia oficiala nomo en1982, kaj per tiu li estas ĝenerale konata. Lia familio translokiĝis al la ŝtatoSan-Paŭlio, kie ili ankoraŭ pasigis tre streĉan vivon.
Lula estas la brazilano, kiu plurfoje kandidatiĝis al la Respublika Prezidanto de Brazilo, estante kandidato al prezidanto kvin foje (en 2006 li transpasisRui Barbosa, kiu kandidatiĝis kvar foje). Kun lia politika kariero farita en la ŝtatoSan-Paŭlo, Lula estas la nura prezidanto naskiĝinta enPernambuco. Lia privata havaĵo, deklarita al la federala balota justeco, okaze de la balotado en 2006, estis taksita al 850 mil realoj (brazila valuto).[1] Laŭ la usona revuoNewsweek fine de 2008, Lula troviĝis en la 18-a pozicio inter la plej granda povuloj el la mondo, prenante la unuan lokon en la rangordo de la Latina Amerika Kontinento. En listo diskonigita de la revuoForbes, novembre de 2009, Lula estis rigardita kiel la 33-a plej granda povulo en la mondo. En ambaŭ listoj, la unuan rangon prenis lausona prezidento,Barack Obama.[2][3]
En julio 2017 li estis juĝita prokorupto kaj sendita al naŭ jaroj kaj duono enmalliberejo. La 7-an de aprilo 2018, post kiam liaapelacio al laFederacia Supera Kortumo de Brazilo estis malakceptita, da Silva komencis plenumi sian punon, kiu estis plilongigita per dua instanco al 12,5 jaroj. Li estis liberigita en novembro 2019. Ĉi tiu kondamno estis nuligita en 2021.
Lula metis sociajn programojn ĉe la pinto de sia tagordo dum la balotkampanjo kaj post elekto. De tre frue lia gvida programo estis ekstermi malsaton en Brazilo, sekvante la gvidon de projektoj jam metitaj en praktikon fare de la antaŭa registaro, sed vastigita per la nova programoFome Zero ("Nula Malsato"). La programo funkciis kiel superprogramo, kiu kombinis serion da programoj kun la celo ĉesigi malsaton en Brazilo i.a. per konstruado de akvocisternoj en la brazila duonarida regiono nordoriente en la lando, kontraŭbatali adoleskan gravedecon, plifortigi familian agrikulturon kaj disdoni minimuman enspezon al malriĉuloj, ĉefe virinoj, kiuj rolis kiel familiaj ĉefoj.
En tiu senco la plej granda asistadprogramo estisBolsa Família ("Familia Stipendio"), kiu estis bazita sur la antaŭaBolsa Escola (Lerneja Stipendio), kiu estis kondiĉigita al lerneja partopreno de infanoj, unue lanĉita en la grandurbo de Campinas fare de tiama urbestroJosé Roberto Magalhães Teixeira. Ne longe poste, aliaj municipoj kaj ŝtatoj adoptis similajn programojn. La antaŭa prezidento Fernando Henrique Cardoso poste federaciis la programon en 2001. En 2003 Lula formisBolsa Família, kombinanteBolsa Escola kun kromaj gratifikoj por manĝaĵo kaj kuireja gaso. Ĉi tion antaŭis la kreado de nova ministerio, la Ministerio de Socia Evoluigo kaj Elradikado de Malsato. Tiu fuzio reduktis administrajn kostojn kaj burokratian kompleksecon por kaj la familioj engaĝitaj kaj la administrado de la programo.
La programoFome Zero havis kaj registaran buĝeton kaj akceptis donacojn de la privata sektoro kaj internaciaj organizaĵoj. La programoBolsa Família estis internacie laŭdita pro siaj atingoj, malgraŭ internaj kritikoj akuzantaj ĝin, ke ĝi fariĝis voĉdona armilo.
Kune kun tiuj projektoj, alia administracia frontmontra programo de Lula estis la Programo por Akceli Kreskadon (en la portugala "PAC"). PAC havis totalan buĝeton de 646 miliardoj da realoj (tiutempe 353 miliardoj da usonaj dolaroj) ĝis la dua mandato antaŭ 2010 kaj estis la ĉefa investprogramo de la administracio de Lula. Ĝi celis plifortigi la infrastrukturon de Brazilo kaj sekve stimuli la privatan sektoron kaj krei pli da laborpostenoj. Al la socia kaj urba infrastruktursektoro estis planita disdoni 84,2 miliardojn da realoj (46 miliardoj da usona dolaro), kio forte influis por la ekonomia stabileco de la lando dum la periodo.
Apud la eksprezidentoJosé Alencar, Lula supreniras la ĉefdeklivon de Palaco Planalto (la prezidentejo) dum la enposteniĝa ceremonio de sia dua mandatperiodo.
Por sia dua mandatperiodo, Lula kalkulis je la subteno de koalizio de dekdu partioj (PT,PMDB,PRB,PC do B,PSB,PP,PR,PTB,PV,PDT,PSC kajPAN), kies prezidantoj aŭ ĉefgvidantoj membris en Politika Konsilio, kiu regule (normale ĉiusemajne) kunsidis kun Lula. Krome ankaŭPT do B,PMN kajPHS estis inter la subtenantoj de la registaro en la parlamento, kio reprezentis dekkvin porregistarajn partiojn.
Lula lanĉis, en la tago de sia reelektiĝo, la celon kreskigi la landon je 5% de laMEP jare. Tial la 22-an de januaro estis lanĉita programon por akcelo de la kreskigo (PAC), aro da decidoj, kiuj kondukus al investoj de pli ol 500 miliardoj da realoj (ĉ. 300 miliardoj da dolaroj) por la kvarjara periodo, krom ensemblo da administraj kaj leĝodonaj ŝanĝoj. PAC antaŭvidis kreskon je 4,5% de la MEP en2007 kaj je 5% jare ĝis la jaro2010 malgraŭ pli grandainflacio je 4,5%, kritikita de fakuloj ĉar la registaro subtenis pli grandan inflacion en la fino de sia mandatperiodo ol en la komenco). Plano por Disvolvado de Edukado (PDE) starigis la celon levi la nivelon de la brazila edukado al la nivelo de evoluintaj landoj ĝis2021 kaj antaŭvidis decidojn ĝis 2010 (inter ili la starigon de mezurilo por la edukadkvalito kaj minimuman salajron por instruistoj de elementaj lernejoj), estis lanĉita la 24-an de aprilo en la Ministerio pri Edukado.
Estis planita la lanĉo de provizore nomita plano Pronasci (Nacia Programo pri Sekureco por la Civitano), kiu antaŭvidis naciskalan minimuman salajron por civilaj kaj militistaj policistoj kaj programon por loĝigo de policistoj ekster riskaj areoj. Per la starigo de Nacia Sekretariejo pri Havenoj, la 7-an de majo 2007 la registaro atingis 37 ministeriojn. Per nomumo de filozofoRoberto Mangabeira Unger por Nukleo de Strategiaj Aferoj, la registaro atingis 38 ministeriojn - kun aldonaj kritikoj de fakuloj, ĉar strategia fako eliris el la Ministerio pri Planado.
Prezidento de UrugvajoJosé Mujica (maldekstre) kun la brazila prezidento Lula.
En marto 2010, Lula estis dufoje persone monpunita (je 5 kaj 10 mil realoj) de la balotada justico pro frutempa kampanjo por sia kandidatoDilma Rousseff. La kampanjo estis denuncita de opoziciantoj.[4]
Dum sia adiaŭa parolado li diris, ke li sentis kroman ŝarĝon pruvi, ke li povas sukcese trapasi la prezidentecon malgraŭ siaj humilaj originoj. "Se mi malsukcesus, estus la laborista klaso, kiu malsukcesus; estus la malriĉuloj de ĉi tiu lando, kiuj pruvus, ke ili ne havas tion, kio bezonatas, por regi."[5]
Meze de 2009Universala Esperanto-Asocio pere de sia tiama prezidanto, Prof.Probal Dasgupta, adresis leteron al la tiamaj gvidantoj deBarato,Brazilo,Ĉinio,Rusio kajSudafriko, landoj konsistigantaj la blokonBRICS. En la letero UEA proponis, ke la "promeslandoj" laboru por ĉesigi privilegiojn, ne nur koncerne valuton, sed ankaŭ rilatajn al lingvo. Laŭ la letero la internacia uzo de la angla plifortigas la pozicion de kelkaj privilegiitaj landoj. Lula verŝajne estis la sola reaginto. Li instrukciis konsiliston respondi sianome en tre pozitiva spirito. La respondletero dankis al Probal Dasgupta kaj UEA pro la zorgo pri "egaleco en internaciaj rilatoj kaj ekonomia kaj lingva”. Poste tiu konsilisto mem, nomeCláudio Soares Rocha, tiama Direktoro pri Historia Dokumentado, esprimis sian admiron por la laboro de esperantistoj kaj de UEA kaj la esperon, ke iam Esperanto povu esti akceptita de la plej multaj nacioj kiel lingvo por faciligi komunikadon sen diskriminacio: "Ni observas valoron, kiu transcendas la konkurson de la lingvo”. Traduko de la letero estas:
Al Probal DasguptaPrezidantoUniversala Esperanto-AsocioNieuwe Binnenweg, 176, 3015 BJROTERDAMNederlando
Sinjoro Probal,
La Prezidento Luiz Inácio Lula da Silva taskis nin respondi vian leteron de 20.06.09, adresitan al li, por danki vin pro via zorgo pri egaleco en internaciaj rilatoj, kaj ekonomia kaj lingva.
Ni ŝatus transdoni al vi nian admiron pro la penado, kiun la esperantistoj el la tuta mondo entreprenas cele al pliigo de disvastigo de Esperanto, lingvo kreita de D-ro L. L. Zamenhof kiel kontribuon por la interkompreniĝo inter homoj.
Ni scias, ke, en la historio de la homaro, lingvoj superregis sekve de politika hegemonio, kiel la latina, la franca — en certamezuro - kaj poste la angla. Ni sopiras pri tio, ke, efektive, iam Esperanto povu esti akceptita de la plej multaj nacioj kiel la adoptita lingvo por faciligi komunikadon sen lingvaj privilegioj.
Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos sian laboron ĉe Unuiĝintaj Nacioj por la progresiva altiĝo de la rolo de Esperanto kiel internacia lingvo. Tial ni ne vidas la bezonon diskuti la aferon, ĉar ni konsentas kun la valoro de la disvastigata lingvo de via Asocio.
Salute,
CLAUDIO SOARES ROCHADirektoroFako pri Historia Dokumentado