La sukceso de lia verkoDe renibus atque urethris volatilium, decidigis lin prilabori lafiziologion de birdoj; tamen poste li limigis siajn laborojn al la esploro pri iliaj aŭskultiloj.
Luigi Galvani konstatis per eksperimentoj kun ranokruroj la kuntiriĝon demuskoloj pro influo de stataelektro kaj tiel kreis la bazon por la malkovro de elektrokemiaj ĉeloj (ankaŭ nomitajgalvanaj ĉeloj aŭ galvanaj elementoj) deAlessandro Volta.
bildo 1 elDe viribus electricitatis in motu musculari 1792bildo 2 La eksperimento, kiu klarigas la kuntiriĝon de la muskolo el distanco, farita de fulmo.
Ankaŭ konstatis Galvani ke ranokruro, kiu tuŝis tranĉilon, kuntiriĝis ĉiam, kiam je alttensia aparato en iom da distanco transsaltis sparko.[1]
Galvani je 1780-11-06, ĉirkaŭ cent jarojn antaŭHeinrich Rudolf Hertz faris preskaŭ la saman eksperimenton kiel Hertz, utiligante la ranokruron kiel indikilo, Hertz uzis lupeon kiel indikilo por vidi etajn sparkojn ĉe la ricevanta anteno. Ambaŭ ne sentis la eblan uzon de tiu efiko por transsendi informojn tra pli grandaj distancoj. Pli ol 100 jarojn posteGuglielmo Marconi laboris pri tio kaj optimigis la aranĝon, kun granda sukceso.
Galvani estis konvinkita, - supozeble pro la eksperimentoj deBenjamin Franklin kelkajn jardekojn antaŭe - ke fulmotondraj fulmoj estas samtipaj sparkoj, nur multe pli grandaj. Li muntis izolitan draton de la firsto de sia domo en la ĝardenon al ranokruro. Duan draton li metis en puton. Ĉiam, kiam dum proksima fulmotondro fulmo okazis, la ranokruro moviĝis, kaj tio okazis, antaŭ la bruo estis aŭdata.
Dum lateroro de lafranca revolucio Luigi Galvani rifuzis ĵuri je la nova registaro. Pro tio li perdis sian postenon, kiun li retrovis nur post1794.
Opere edite ed inedite del Prof. Luigi Galvani. Dall'Olmo, Bologna 1841-42
De ossibus theses physico-medico-chirugicae (1762)
Elogio della moglie Lucia Galeazzi Galvani (1763)
De Bononiensi Scientiarum et Artium Instituto atque Academia Commentarii (1767)
Lezioni di anatomia. Prima lectio. Anno 1768
Lezioni inedite di osteologia (1768-1786)
De ossibus lectiones quattuor (1780)
De volatilium aure (1783)
De viribus electricitatis in motu muscolari (1792)
De viribus electricitatis in motu musculari commentarius cum Joannis Aldini dissertatione et notis (1792)
Abhandlung über die Kräfte der Electricität bei den Muskelbewegungen ("De viribus electricitatis in motu musculari"). Verlag Deutsch, Frankfurt/M. 1996,ISBN 3-8171-3052-X
Lettera al professore Don Bassiano Carminati (1792)
Dissertazione responsiva ad alcune difficoltà mosse contro l'elettricità animale (1793)
Dell'uso e dell'attività dell'arco conduttore nelle contrazioni dei muscoli (1794)