Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ludwig Braunfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludwig BRAUNFELS (ĝis 1835Lazarus; naskiĝinta la22-an de aprilo 1810 enFrankfurto ĉe Majno, mortinta samloke la25-an de septembro 1885) estisgermana filozofo, tradukisto kaj juristo. Edzigis lin en 1852 Fanny Hochstädter kaj en 1866 enQuedlinburg Helene Spohr (kiu naskis du filojn kaj fu filinojn). Anis li ĉeMaikäferbund.

Vito

[redakti |redakti fonton]

Studis Braunfeld enHeidelberg filozofion kaj filologion, enBonn jursciencojn. Por la gazeto "Frankfurter Zeitung" skribis li multajn politikajn artikolojn, por "Frankfurter Museum" (eldonisTheodor Creizenach kajOtto Müller) teatro-kritikojn (1855/57). Lia dramoAgnes havis sian premieron Frankfurte. Lakanton de la Nibelungoj li tradukis en la novaltgermanan eldonante ĝin kuntekstkritiko kaj komento kaj vortareto (1846). Krome tradukis li aĵojn deFrançois Ponsard kajThéodore de Banville.

Specialan emon li havis por lahispana literaturo. Li tradukis kaj prilaboris dramojn (Dramen aus und nach dem Spanischen, 1856) kaj germanigisromancojn kaj lirikajn poemojn. Poste li tute dediĉis sin alDonkiĥoto. Ĉi-koncerne planis li kompletan tekstkritikan eldonon kun lingva komento, traduko kaj enhava komento. Finiĝis 15 presitaj paperfolioj, kun kvin ĉapitroj de la unua parto.

Kiam la rapida realigo evidentiĝis nefarebla, Braunfels almenaŭ finis la tradukon eldonotan en 1883 (kun notoj; (Stuttgart 1905). Temis pri filologia kaj lingva elstaraĵo. Pri Donkiĥoto li eĉ elfaris specialan bibliotekon akurate katalogitan. Heredis ĝin postmorte la Ŝtata Biblioteko de Berlino. La registaro de Hispanujo honore nomumis lin konsulo hispanuja en Frankfurto.

Aliaj verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Die Mainufer und ihre nächsten Umgebungen
  • Kritischer Versuch über den Roman "Amadís von Gallien", 1876

Fonto

[redakti |redakti fonton]

Hans Rheinfelder:"Braunfels, Ludwig" - ĉe:Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 559-560

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ludwig_Braunfels&oldid=9019405"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp