Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ludoviko la Germano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la Germano
reĝo de laOrientfranka imperio
sigelo de Ludoviko la Germano
sigelo de Ludoviko la Germano
Persona informo
Ludwig der Deutsche
Naskiĝoĉirkaŭ806
enloko nekonata
Morto28-an de aŭgusto876 (0876-08-28)
en Frankfurto ĉe Majno
TomboMonaĥejo LorschRedakti la valoron en Wikidatavd
ŜtatanecoKarolida ImperioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioKarolidojvd
PatroLudoviko la PiaRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoIrmingardRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojLotaro la 1-a,Pipino la 1-a de Akvitanio,Karlo la Kalva,Arnulf of Sens(en)Traduki,Gisela(en)Traduki,Rotrude(en)Traduki,Bertha(en)Traduki kajHildegard, princess of Francia(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oHemma(en)Traduki(827(Gregoria)–)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojKarlomannus, Hildegard, Gisela, Verona, Bertha, Ludoviko la 3-a la juna, Karlo la 3-a la Dika, Irmgard de Chiemsee, VeronusRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupomonarkoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojreĝo de la Orientfranka imperio(843–876)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
la divido de la franka imperio laŭ latraktato de Verdun en 843
memortabulo en la loko de la eksa kripta kapelo en lamonaĥejo de Lorsch

Ludoviko la Germano respektiveLudoviko la 2-a,germaneLudwig der Deutsche resp.Ludwig II., „der Fromme“, „der Deutsche“,franceLouis II de Germanie,latineLudovicus II „Germanicus“[1] (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro806, mortis la28-an de aŭgusto876 enFrankfurto ĉe Majno) el la nobela dinastio deKarolidoj ekde la jaro 817 formale respektive ekde proksimume 825 fakte estis reĝo de Bavario ene de la franka imperio, kaj inter la jaroj 840 ĝis 876 estis reĝo de la germanlingva orientfranka imperio. Lia notario estis la teologo kaj misiistoDominiko elRatisbono.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Ludoviko estis la tria filo de la franka imperiestroLudoviko la 1-a, „Ludoviko la pia“, reganto de laSankta Romia Imperio, kaj de ties edzinoIrmingard. En la unua divido de la imperio de lia patro, la tiel nomataordinatio imperii de 817, li ricevis laduklandon Bavario kaj la la frankaj teritorioj oriente de tio kiel reĝlando. Ekde la jaro 825 li en tiu regno fakte dokumentiĝis ties reganto kaj mem nomis sin „reĝo de la bavaroj“. La bavara urboRegensburg en lia regoperiodo denove iĝis imperia rezidajo kaj administra centro. En la kverelojn de siaj fratoj kun la patro pri la posta dono de regno fare de la patro alKarlo la Kalva, la plej juna filo de Ludoviko la 1-a kaj de lia dua edzino Judith de Bavario, Ludoviko la Germanio ĝis la jaro 831 apenaŭ enmiksiĝis. Nur en 833 li kun liaj fratoj Lotaro la 1-a kaj Pipino la 1-a de Akvitanio forte protestis kontraŭ la patro. Post ties senpostenigo kaj la divido de la imperio inter la venkaj filoj, Ludoviko oficiale nomis sinrex, „reĝo“, kaj subskribis tiel. Sed en protesto de la kruda konduto de lia frato Lotaro kontraŭ la patro li sekve distanciĝis de Lotaro kaj en 834 reinstalis la patron kiel imperiestro.

Kiam Pipino mortis en 839, redividiĝis la imperio, kaj Ludoviko la Germano plene malkonsideriĝis en tiu divido. Tial en 840 li denove protestis kontraŭ la patro, kiu mortis la 20-an de junio de tiu jaro. Nun inter la restintaj filoj ekardis plurjara milito pri la heredaĵo, kiun Lotaro volonte havus sola. Ludoviko kaj Karlo tial alianciĝis kontraŭ Lotaro, kaj en 841 venkis ties armeon en la batalo apudFontenoy. Sekve Ludoviko venkis lokan ribelon de lasaksoj, kiuj estis incititaj fare de Lotaro kontraŭi al Ludoviko, kaj en 842 per laĵuroj de Strasburgo novigis sian aliancon kun Karlo. En 843 Ludoviko kaj Karlo devigis Lotaron jesi al latraktato de Verdun, laŭ kiu Ludoviko ricevis la orientfrankan regnon oriente de la rivero Rejno plus la urbojnMajenco (Mainz),Speyer kajWorms okcidente de la rivero.

En tiu regno Ludoviko montriĝis efika reganto, kiu en la jaroj ĝis lia morto sukcesis doni al la – dum la konflikto pri la heredaĵo artefarite kunkolektita – teritorio kaj ties loĝantoj fortan identecon kaj kunligon. Parte tiu sukceso baziĝis je tio, ke li paciĝis kun antaŭaj kontraŭantoj kaj ties anoj, ekzemple kun abatoRabanus Maurus, popularan subtenanton de unueca franka imperio gvide de Ludoviko la Pia kaj poste de Lotaro la 1-a: lin Ludoviko la Germano en 842 devigis rezigni pri la posteno de abato de la imperie grava monaĥejo deFulda, sed en 847 vokis al posteno de laĉefepiskopo de Majenco. Tiel malgraŭ iuj postaj pludividoj de la imperio la orientfranka regno iĝis antaŭaĵo de la posta mezepoka germanlingva Sankta Romia Imperio.

Jam en la fruaj jaroj de reganteco en Bavario, ekde la jaro 825, la armeo de Ludoviko la Germano plurfoje devis batale repuŝi la de sudoriento atakantaj bulgaroj, kaj kun unuopaj slavaj triboj, precipe la slavaj triboj deBohemio, lasoraboj kaj lamoravoj. Pli granda problemo por li post starigo de la orientfranka regno tamen estis atakoj de lanormanoj alRejnlando kaj alFrislando.

Post la morto de Lotaro la 2-a en 869 – la centra franka regno post la morto de Lotaro la 1-a en 855 estis pludividita inter ties filoj Ludoviko la 2-a kaj Lotaro la 2-a – Ludoviko la Germano per la traktato de Meersen de la 22-a de januaro 870 aĉetis la orientan duonon de lacentra franka regno, Lotaringio. Tamen lia fratoKarlo, estro de laokcidentfranka regno, post la morto de Ludoviko la Pia en 875 kiel ties heredanto de la regnoj Burgundio kaj Italio pli rapidis kaj pli sukcesis en la kandidatiĝo pri la imperiestra krono. Ludoviko la Germana venĝe sendis sian armeon detrue ataki la okcidentfrankan regnon.

Ludoviko la Germano mortis la 28-an de aŭgusto 876 en Frankfurto ĉe Majno kaj entombiĝis en la imperie gravamonaĥejo de Lorsch. El lia geedzeco kun Hemma ekde 827 fontis tri filoj: Karlmann, Ludoviko la 3-a, nomata „la pli juna“, kaj Karlo la 3-a, nomata „la dika“. Inter tiuj tri filoj li jam en 865 dividis sian regnon tiel, ke Karlmann ricevisBavarion, Ludoviko la orientan parton de la regno kun interalieSaksio kaj KarloAlemanion. Inter liaj kvar filinoj Hildegard, Irmgard deChiemsee kaj Bertha iĝis monaĥinoj, pri la kvara filino Gisla ne estas pliaj informoj.

Postmorta literatura interpreto de lia historia rolo

[redakti |redakti fonton]

La monaĥo, klerulo kaj poetoOtfrid von Weißenburg dediĉis al Ludoviko sian germanlingvan evangelian libron. Historiistoj ripete konstatis ke Ludoviko estis la fondinto de la orientfranka regno el kiu poste fontis la germanlingvaSankta Romia Imperio. En liaepokaj dokumentoj el la okcidentfranka regno, ekzemple en la analoj de Saint Bertin, Ludoviko ĉiam latine titoliĝis „rex Germanorum“ (reĝo de la germanoj) aŭ „rex Germaniae“ (reĝo de Germanio).[2] Tiuj faktoj en la 19-a jarcento gvidis al nacihistoriisma reinterpreto de lia persono, kiuj tre konatigis la nomaldonon „la Germano“, kiu unuafoje aperas en dokumentoj de la 18-a jarcento. Do la nomaldono kontraŭe al tiu deKarolo la Granda ne estas historie aŭtenta.[3]

Literaturo nuntempa

[redakti |redakti fonton]
  • Boris Bigott:Ludwig der Deutsche und die Reichskirche im Ostfränkischen Reich: (826–876) („Ludoviko la Germano kaj la imperia eklezio en la orientfranka regno“), Husum 2002,ISBN 3-7868-1470-8. (recenzo germanlingva)
  • Ernst Dümmler:Geschichte des Ostfränkischen Reiches („Historio de la orientfranka regno“). Volum 1:Ludwig der Deutsche bis zum Frieden vom Koblenz 860 („Ludoviko la Germano ĝis la pactraktato de Koblenco en 860“); volumo 2:Ludwig der Deutsche vom Koblenzer Frieden 860 bis zu seinem Tode 876 („Ludoviko la Germano de la pactraktato de Koblenco en 860 ĝis lia morto en 876“). Eldonejo Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1960 (represo de la 1-a eldono de 1887; malnova, sed fundamenta verkaĵo pri la temo)
  • Eric J. Goldberg:Struggle for Empire - Kingship and Conflict under Louis the German - 817–876 (angle: Lukto pri imperio - reĝeco kaj konflikto sub Ludoviko la Germano - 817-876“). Eldonejo Cornell University Press, Ithaca, Usono, 2006,ISBN 0-8014-3890-X (recenzo germanlingva)Arkivigite je 2014-03-24 per la retarkivoWayback Machine
  • Wilfried Hartmann:Ludwig der Deutsche. Eldonejo Primus, Darmstadt 2002,ISBN 3-89678-452-8 (recenzo germanlingva).
  • Wilfried Hartmann (eld.):Ludwig der Deutsche und seine Zeit („Ludoviko la Germano kaj sia epoko“). Darmstadt 2004 (kolekto de eseoj kun 11 kontribuoj de renomaj fakuloj pri la mezepoka historio, ampleksigo de la biografio de Wilfried Hartmann el 2002),ISBN 3-534-17308-2 (recenzo germanlingva)Arkivigite je 2014-11-01 per la retarkivoWayback Machine.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. En lia vivepoko li ankaŭlatine titoliĝispiuspiissimus, „pia“ aŭ „plej pia“, sed tiun nomaldonon nuntempe nur havas lia patro, „Ludoviko la pia“. Fonto ekzemple: Wilfried Hartmann:Ludwig der Deutsche. Darmstadt 2002, paĝo 23.
  2. Wilfried Hartmann:Ludwig der Deutsche. Darmstadt 2002, paĝo 3.
  3. Komparu la libron de Dieter Geuenich:Karl der Große, Ludwig "Der Deutsche" kaj die Entstehung eines "deutschen" Gemeinschaftsbewußtseins (germane: „Karolo la Granda, Ludoviko „La Germana“ kaj la ekesto de „germana“ komuna identeco“). En: Heinrich Beck, Dieter Geuenich, Heiko Steuer, Dietrich Hakelberg (eld.):Zur Geschichte der Gleichung "germanisch=deutsch" (same germane: „Pri la historio de la ekvacio „ĝermana=germana“). Eldonejo Walter de Gruyter, Berlino kaj Novjorko 2004, paĝoj 185 ĝis 197.
v  d  r
Dinastio de laKarolidoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Karolo Martelo
689-741
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Karlomano la 1-a
710-754
 
Pepino la juna
714-768
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Karolo la Granda
748-814
 
Karlomano la 1-a
751-771
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pepino de Italio
(Karlomano)
777-810
 
Ludoviko la 1-a
la Pia
778-840
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Traktato de Verdun 843
Dispartigo de la Regno
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Lotaro la 1-a
795-855
 
Pepino la 1-a
de Akvitanio
 
 
 
Ludoviko
la Germana
806-876
 
 
 
Karlo la 2-a
la Kalva
823-877
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ludoviko la 2-a
825-875
 
Lotaro la 2-a
835-869
 
Karlo
de Provenco
845-863
 
Karlomano
de Bavario
 
Karlo la 3-a
la Dika
839-888
 
Ludoviko la 2-a
la Balbuta
846-879
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Arnulf
de Karintio
 
Ludoviko la 3-a
 
Karlomano la 2-a
 
Karlo la 3-a
la Simpla
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Zventibold
 
Ludoviko
la Infano
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ludoviko la 4-a
de Transmaro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Lotaro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ludoviko la 5-a
la Nenionfara
 
Prauloj
Reĝoj de la Frankoj
Reĝoj de la
Okcidentfranka imperio
Reĝoj deLotaringo
Reĝoj de la
Orientfranka imperio
Reĝoj deAkvitanio
Kun proksimumaj vivojaroj. •Grase = = Titolo "roma imperiestro". •Kursive = Postulantoj sen vera povo.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ludoviko_la_Germano&oldid=9205000"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp