![]() | Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Ludoviko la 3-a |
Ludoviko la 3-a de Napolo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo deNapolo | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de septembro1403 en Angers | ||||
Morto | 12-an de novembro1434 enKosenco, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj![]() | ||||
Mortis per | Malario![]() | ||||
Lingvoj | meza francavd | ||||
Ŝtataneco | Francio![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Valois-Anjouvd | ||||
Patro | Ludoviko la 2-a de Napolo![]() | ||||
Patrino | Jolanda de Aragono![]() | ||||
Gefratoj | Renato de Anĵuo,Charles IV, Count of Maine(en)![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Margaret of Savoy, Duchess of Anjou(en)![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Ludoviko la 3-a, reĝo deNapolo (naskiĝis la25-an de septembro1403 - mortis enKosenco, la12-an de novembro1434) estis ankaŭ Grafo deProvenco,Forcalquier,Piedmonto, kajMaine, Duko deAnĵuo (1417–1434) kajKalabrio (1426–1434).
Li estis unuenaskita filo deLudoviko la 2-a, reĝo de Napolo (1377-1417)[1] kajJolanda de Aragono (1383-1443), reĝino de la Kvar Regnoj:Sicilio,Jerusalemo,Kipro kajAragono.
La trono deAragono fariĝis vaka en 1410, okaze de la morto deMarteno la 1-a, reĝo de Aragono kaj Ludoviko estis nur ses-jara. Jolanda, la patrino de Ludoviko, estis la sola vivanta filino deJohano la 1-a el Aragono (1350-1396)[2], antaŭulo de Marteno. Do, la trono de Aragono plediĝis favore al la juna Ludoviko.
Post du jaroj sen reĝo,Ferdinando el Kastilio fariĝis reĝo de Aragono. Ferdinando estis la dua filo deEleanor de Aragono (1358-1382) kajJohano la 1-a el Kastilio (1358-1390).
La okjara Ludoviko ĝis tiu momento estis perdinta unu el siaj regnoj. Tamen, lia familio estis garantiita kelkajn aragonajn teritoriojn enMontpellier kaj Roussilon. Tiam, la reĝo Ludoviko ligiĝis edziĝe kun la familio Boncascu. Jolanda kaj ŝiaj filoj prioritate konsideris sin la unuajn heredantojn, kaj komencis uzi la titolon kiel Reĝoj de Aragono. Ekde tiam, Ludoviko kaj Jolanda estis konataj kiel la Reĝo kaj Reĝino de la Kvar Regnoj. Alia interpretado asertas ke la regno de Napolo apartiĝis de Sicilio, kaj tio ekskluzivis ankaŭ la regnon deKipro. Tamen, Jolanda kaj ŝia familio konservis teritoriojn en kelkaj el tiuj regnoj nur dum mallongaj intervaloj, kaj la insulo de Sicilio same kiel Kipro-Jerusalemo ŝajne neniam faris parton de ilia regno.
La papoMarteno la 4-a agnoskis lian titolon kiel reĝon de Sicilio en la4-a de decembro1419. Tio kontrastis kun la volo de la maljuna kaj seninfana reĝinoJohana la 2-a (1373-1435)[3], kiu adoptisla estontan reĝon Alfonso la 5-a el Aragono (1396-1458) kiel ŝia heredantino. En 1420, Ludoviko elŝipiĝis enKampanio kaj sieĝis Napolon, sed li devis fuĝi ĉe la alveno de la aragona ŝiparo. Alfonso eniris en la urbon en 1421, kaj Ludoviko perdis la apogon de la papo, laca pro la kostoj de la milito. Tamen, kiam la rilatoj inter Alfonso kaj la reĝino subite plimalboniĝis post la aresto de Giovanni Caracciolo (1372-1432)[4], amanto kaj ĉefministro de Johana, la reĝino translokiĝis alAntverpeno, kiu Ludoviko kuniĝis al ŝi. Li estis adoptita kaj nomumiĝis heredanto anstataŭ Alfonso, kaj donis al li la titolon kiel Duko de Kalabrio. Kiam Alfonso devis reiri al Aragono, la regno pacifiĝis. Ludoviko translokiĝis al sia feŭda regno enKalabrio, kie li vivis kun Margareta de Savojo (1416-1479), filino deAmedeo la 8-a (Savojo). Ili ne havis gefilojn.
Ludoviko neniam sukcesis efektive fariĝi reĝo kaj li mortis pro malario en la12-a de novembro1434, enKosenco,Kalabrio. Post la morto de Johanna en la sekvanta jaro, lia fratoRenato de Anĵuo (1409-1480) fariĝis reĝo de Napolo.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priItalio kajBiografio. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). | ![]() |
![]() | Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Homoj |