Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ludoviko la 16-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 16-a
reĝo de Francio kaj Navaro
Regado10-a de majo177410-a de aŭgusto1792
AntaŭuloLudoviko la 15-a
Sekvantola monarkio malvalidigita
de factoNacia Konvencio
de jureLudoviko la 17-a
plua reganta reganto:Napoléon Bonaparte (1804)
Kronado11-an de junio1775,Reims
Ceteraj titolojDuko el Berry (1754-65)
Dauphin de Francio (1765-74)
Reĝo de Francio (1774-1791)
Reĝo de francoj (1791-92)
Persona informo
Louis XVI
NaskonomoLouis-Auguste de France
Naskiĝo23-an de aŭgusto1754
en palaco enVersailles
Morto21-an de januaro1793 (38)
enParizo
Mortis promortpunoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis persenkapigo per gilotinoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboBaziliko Saint-Denis,Parizo
Religiokatolikismovd
Lingvojfrancahispanavd
LoĝlokoKastelo de Versaillesvd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboLudoviko la 16-a (Francio)
Familio
DinastioBourbon
PatroLouis-Ferdinand de Francio
PatrinoMaria Josepha Carolina de Saksio
GefratojMarie Thérèse of France(en)Traduki,Princess Marie Zéphyrine of France(en)Traduki,Xavier(en)Traduki,Prince Louis, Duke of Burgundy(en)Traduki,Ludoviko la 18-a,Karlo la 10-a,Elizabeto de Francio kajMaria Klotildo de FrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oMarie-Antoinette
InfanojMarie Thérèse de Francio
Louis-Joseph-Xavier-François, Dauphin de Francio
Louis-Charles de Francio (Ludoviko la 17-a)
Sophie- Hélène-Béatrix de Francio
Profesio
Okupopolitikisto
artkolektanto
reganto
monarkoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojKing of the French(en)Traduki(1791–1792)
franca kunprinco de Andoro(1774–1792)
reĝo de Francioj kaj Navaro(1774–1791)
Grand Master of the Order of Our Lady of Mount Carmel and Saint Lazarus of Jerusalem(en)Traduki(1757–1772)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
Ceteraj titoloj
Reĝo de Navaro
Dum1774-1789
Kunprinco el Andoro
Dum1774-1789
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Portreto de Ludoviko la 16-a, farita de Joseph Boze

Ludoviko la 16-a (naskiĝis la23an de aŭgusto1754 en kasteloVersailles; mortis la21an de januaro1793 enParizo), inter la jaroj 1774 kaj 1792 respektive 1793 estis reĝo deFrancio kajNavaro. Li estis la lasta franca reĝa reprezentanto de la Absolutismo kaj fine iĝis viktimo de laFranca Revolucio.

Junaĝo

[redakti |redakti fonton]

La23-an de aŭgusto 1754 Ludoviko naskiĝis kiel tria filo de laDauphinLudoviko Ferdinando (1729-1765), la sola filo de reĝoLudoviko la 15-a, kaj la princidinoMaria Josepha Carolina deSaksio.

Li kreskis en preskaŭ burĝe ŝajnanta familio, en kiu la princa paro persone zorgis pri la infanoj kaj edukis ilin. Tamen Ludoviko, silentema, grumblema, ne aparte bela kaj ĉarma, sentis sin "neamata princo" kaj opiniis, ke la gepatroj aprezis la pli aĝan kaj la pli junajn fratojn pli ol lin. Kiam la aĝa frato mortis dum 1761, Ludoviko iĝis aspiranto pri posta reĝeco, kaj la gepatroj laŭdire ne aparte ĝojis pri tio. Kiam la patro mortis dum1765, Ludoviko en aĝo de 11 jaroj iĝis la dua plej grava persono de Francio, post lia avo, la reĝo. Li montriĝis diligenta, inteligenta kajobstina lernanto.

Dum 1770 la 15-jara onta reĝo estis edzigita kun la 14-jara aŭstra princidinoMarie-Antoinette - la plej juna filino de laGerman-Romia imperiestroFrancisko la 1-a Stefano kaj lia edzinoMaria Teresia, granddukino deAŭstrio.

Marie-Antoinette amuziĝis en festoj kaj arigis junajn homojn ĉirkaŭ si. Ludoviko dume inter1770 kaj1774 serioze preparis sin por la postaj taskoj kiel reganto kaj estis fine akceptita kaj helpita de sia avo, la reĝo, kiu antaŭe malŝatis lin.

Familio

[redakti |redakti fonton]

La paro havis kvar infanojn

  • Marie-Therese-Charlotte (* 1778; † 1851) - edzinigita kunLouis Antoine d'Artois, duko deAngoulême (1775-1844),
  • Louis Joseph (* 1781; † la 4-an de junio 1789),
  • Charles Louis (la posta reĝo Ludoviko la 17-a) (* 1785; † la 8-an de junio 1795)
  • Sophie-Beatrice (* 1786; † 1787).

Regado

[redakti |redakti fonton]

Dum 1774 mortis la avo, reĝoLudoviko la 15-a. Ludoviko la 16-a iĝis reĝo en aĝo de 20 jaroj. Lia regno inkluzivis 18 eventoplenajn jarojn, dum kiuj li estis la decida personeco - epoko, kiu estis karakterizita de la kortuma malŝparo de la Absolutismo, sed ankaŭ de revoluciaj pensoj demokratiaj ĝis radikalecaj.

Ludoviko komprenis sin kiel "patro de siaj subuloj". Laŭ la teorio li kiel "aboluta" monarko inkluzivis la forton judikativan (juĝan) , legislativan (leĝodonan) kaj ekzekutivan (plenuman), sed laŭ la praktiko la politika forto en grandaj partoj apartenis al la registaroj de Francio, al kiu apartenis la ministrojTurgot, Malesherbes,Necker, Vergennes, Calonne kajMaurepas.

Inter la ĉefaj problemoj de Francio estis la altaj ŝtataj ŝuldoj (inter alie pro la malŝpara festado en la reĝa kortumo ekde reĝoLudoviko la 14-a, kaj pro kostaj "operacioj de ekstera politiko", do militoj, iniciatitaj de la reĝoj). La ŝtatan buĝeton ankaŭ negative influis la kostoj pro la subteno de la armeoj, kiuj en Usono batalis pri sendependiĝo de la koloniiga potenco Britio. Francio per tio protektis propran kolonion en la regiono, la francajn Antiliojn, de brita okupo, venĝis sin pri tio, ke Britio venkis la francan regnon de Ludoviko de 15-a en la "Sepjara Milito" (1756-1763), kaj en Usono ekhavis novajn ekonomiajn partnerojn, sed la kostoj pro la milita subteno ĉiukaze estis pagendaj.

Ludoviko traktis la problemon de la tro altaj ŝtataj ŝuldoj kun granda preteco je reformoj. Li kaj siaj registaroj, provis,per ŝparado kaj administraj reformoj novordigi la financan sistemon de la ŝtato.

La financa ministroTurgot ekde la jaro1775 liberaligis la ekonomion kaj reformigis la impostan sistemon. Li tamen spertis grandan kontraŭbatalon de la nobelaro, kaj dum1776 li malposteniĝis pro ties premo, post kiam li postulis reformi ĉiujn publikajn postenojn. Oni komprenis la neceson de tia reformo, tamen la postenuloj timis ĝian radikalecon. Ankaŭ la posteulojNecker kajCalonne malsukcesis en la provo de financa reformo pro la rezisto de la privilegiitaj klasoj Nobelaro kaj Klerikaro. Tiu rezisto devigis la reĝon, la5-an de majo1789 kunvokigi la tutlandan asembleonFrancaj Ĝeneralaj Statoj, kiu antaŭe ne estis kunveninta ekde la jaro1614. Tiuj estis laĜeneralaj Statoj de 1789, kiel unua ŝtupo al laFranca Revolucio.

La Revolucio

[redakti |redakti fonton]

La 17-an de junio la deputitoj de laTria Stato de tiu asembleo nomumis sin "Nacia Asembleo", ĵuris ne disiri, ĝis kiam ekzistas franca konstitucio, kaj fine revoluciuloj la 14-an de julio sturmis la urban malliberejonBastille [prononcu "Bastij"]. Kiam la 26-an de aŭgusto en Francio deklariĝis laHomaj Rajtoj, la tempo de reĝa absolutismo definitive forpasis. En deklaro de la 11-a de septembro fiksiĝis, ke la reĝo povus bloki decidojn de la Nacia Asembleo per sia voĉdono, kaj li vaste uzis tiun rajton. La popolo malkontentis pri tio. La 5-an de oktobro manifestacio de revoluciuloj marŝis al la reĝa kastelo en Versailles [prononcu Vers"aj"], kio devigis la reĝon, kun sia familio translokiĝi al la urba reĝa kastelo en Parizo.

La reĝo mem estis ŝatata de multaj, kaj komence li tute favoris la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn reformojn de la revolucio. La 4-an de junio 1789 tamen mortis lia plej aĝa filo, la reĝo funebris, sed ne komunikis tion al la publiko, tial ke multaj civitanoj miskomprenis, ke la persona emocia krizo de la patro estus malintereso kaj malkapablo de la reĝo pri regado.

La suvereneco de la popolo, kiun postulis la revolucio, do la ideo ke la popolo baze mem decidu pri siaj politikaj temoj, tre kontrastis al la tiam ĉie en Eŭropo aplikata ŝtata sistemo demonarkioj. La regantaj elitoj de Francio kaj la ceteraj ŝtatoj de Eŭropo do malakceptis ĝin.

En la provo ekregi la ĥaoson kaj anarĥion, kiuj intertempe regis en tuta Francio, Ludoviko ekkontaktis siajn reĝajn kuzojn en tuta Eŭropo. Kiam la premo al li kaj lia familio ĉiam plialtiĝis, li fine konsentis plenumi ilian peton fuĝi el la radikala Parizo, en la espero ke la emocioj de la popoloj iom trankviliĝu kaj la revolucio daŭriĝu iom pli milde.

La fuĝoprovo de la 20-a de junio 1791 malsukcesis: La reĝo kaptiĝis enVarennes [prononcu "Varen"] en orienta Francio, jam proksime al Germanio, kaj kiel malliberulo estis retransportita al Parizo. Kiam dum septembro 1791 la franca konstitucio estis validigita, Francio definitive estiskonstitucia monarkio.

Verdikto pri morto kaj ekzekuto

[redakti |redakti fonton]
ekzekuto de Ludoviko la 16-a (gravuro el la jaro 1793)

La10an de aŭgusto1792 la revoluciuloj sturmis la reĝan palacon en Parizo kaj malliberigis la reĝon.La revolucia estroMaximilien de Robespierre, opiniis, ke la ekzisto de la reĝo estus danĝero por la daŭra sukceso de la revolucio. Timante kontraŭrevolucion kaj komprenante, ke multaj francoj daŭre sentis lojalecon al la reĝo, li decidis forigi Ludovikon. Por ŝajnigi laŭleĝecon, proceso antaŭ la Nacia Konvencio juĝis la reĝon. Robespierre tie samtempe estis akuzisto kaj juĝisto. Kun apenaŭa plimulto fine la deputitoj voĉdonis favore al verdikto pri mortigo de Ludoviko. La voĉdono estis publika, kaj ĉiu deputito ne voĉdonanta por mortigo de la reĝo devis mem timi esti simile akuzita je morto - tion klare esprimis dum la proceso la hurlantaj anoj de Robespierre kaj la popola amaso histerie ekscitigita. La21an de januaro1793 Ludoviko estis senkapigita sur la pariza placoPlace de la Concorde. La16an de oktobro ankaŭ lia edzinoMarie-Antoinette estis senkapigita.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Reĝoj kaj imperiestroj de Francio
Merovidoj (481-751)
Karolidoj (751-987)
Kapetidoj (987-1328)
Valezianoj (1328-1589)
Burbonoj (1589-1792)
Bonaparte(1804-1815)
Burbonoj(1815-1830)
Orleananoj(1830-1848)
Bonaparte(1852-1870)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ludoviko_la_16-a_(Francio)&oldid=8690851"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp