Anglatipaj ludkartoj.Esperantaj adaptitaj Asoj de Anglatipaj ludkartoj
Anglatipaj kaj franctipaj kompletoj de ludkartaroj konsistas el 52 kartoj dividitaj en kvaremblemoj de po 13 rangoj.
La emblemoj estas:piko (♠),kero (♥),trefo (♣) kajkaroo (♦). Karoo povas nomiĝi ankaŭ "rombo" por ebligi simplan mallongigon: p, k, t, r. Kelkaj regionoj/landoj uzas aliajn emblemojn - vidu malsupre.
La rangoj estas:aso, duo, trio, kvaro, kvino, seso, sepo, oko, naŭo, deko, fanto, damo, reĝo. En iuj ludoj, aso povas rangi jen super reĝo, jen sub duo, depende de tio, kio necesas por aranĝi la plej bonan manon. Mallongigoj estas A, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, X, F, D, R. En iuj lokoj, inkluzive deVikipedio, deko reprezentiĝas cifere, 10.
En tradicia germana ludkartaro ne estas duo, trio, kvaro, kvino kaj seso, do entute estas 32 kartoj.
Iuj ludoj (ekzemple iuj versioj depokero) uzas ĵokerojn, kiuj ne apartenas al iu emblemo kaj kutime povas reprezenti iun ajn deziratan emblemon kaj rangon. Ludkartaroj ofte enhavas du ĵokerojn krom la 52 ordinarajn kartojn.
La svisaj ludkartoj estas varianto de la germanaj kartoj. La ludkartaro konsistas el 36 germantipaj kartoj, kies rangoj estas seso, sepo, oko, naŭo, flago, fanto, damo, reĝo kaj aso.
LaTell-ludkartoj aŭhungaraj ludkartoj estas ludkartoj, kiujnPeŝt-aj kartoproduktistoj komencis produkti ĉ. 1835 laŭ figuroj de dramo deFriedrich Schiller: Tell Vilmos.
La spegulbilda formo popularigis la ludkartojn kaj ĝi tute anstataŭis la antaŭulojn je dua duono de la 19-a jarcento. (antaŭis ĝin la Hungar- kaj Ŝopronbildo).
La Tell-ludkartoj estas uzataj ĉefe en la postlandoj deAŭstrio-Hungario, sed kelkaj alvenis en Okcidentan Eŭropon kaj Amerikon, eble kun la elmigrintoj.
La Tell-ludkartaro konsistas el 32 aŭ 36 kartoj kaj havas la samajn kolorojn kiel la kartoj de malnovaj germanaj kartoj.
Ili estas samaj, kiel tiuj de la praajTarokaj kartoj kaj simbolas la kvar fundamentajn rolojn en praa Hindeŭropa socio (vidu la librojn dePierre Dumezil) kaj la kvar ĉefkastojn hindajn:
la pokalo (simbolas la spiritan vivon, pro la pokalo de kristanaeŭkaristio)
la glavo (simbolas la militistan vivon)
la denaroj (simbolas la komercan vivon, en hindiovajŝjaoj)
la bastonoj (simbolas la laboron kaj laboristan klason)
La dudekunuo, la malgrando, kaj la senkulpigo estas la triudleroj. La strategio sin organizas ĉirkaŭ ĉi tiuj tri kartoj, ĉar se oni havas la tri, oni bezonas ricevi nur 36 poentojn por venki, kun du, oni bezonas 41 poentojn, kun unu, 51 poentojn, kaj kun neniu udlero, 56.
La kartoj estas pli longaj ol ordinaraj kartoj (plej ofte 61×112 mm²). La kartoj unue disdonataj al ĉiu ludanto nombras 18 (foje eĉ pli), do la longo faciligas la mantenon.
La taroka kartaro uzata por aŭgurado uzas analogian sed alie specifigitan sistemon. ViduTaroko (kartoj).