La 1-an de januaro 1939 Łuck havis 39 000 loĝantojn (proksimume 17 500 judoj kaj 13 500 poloj). La distrikto formita ĉirkaŭ la urbo havis 316 970 loĝantojn, inkluzive de 59% ukrainoj, 19,5% poloj, 14% judoj kaj proksimume 23 000 ĉeĥoj kaj germanoj.
En 1939 kiel rezulto de la invado de Pollando de ambaŭ flankoj sekve de laMolotov-Ribbentrop-pakto, Lutsk, kune kun la resto de okcidentaVolinio, estis aneksita de Sovetunio. La plejparto de la fabrikoj (inkluzive de la preskaŭ-finita radiostacio) estis malmuntita kaj sendita orienten al Rusio. Proksimume 7 000 el la urbanoj (plejparte poloj) estis deportitaj per porbrutaj kamionoj al Kazaĥio kaj 1 550 estis arestitaj de laNKVD.
Post la komenco de laOperaco Barbaroso la urbo estis kaptita de la nazia armeoWehrmacht la 25-an de junio 1941, sed ne antaŭ ol miloj de polaj kaj ukrainaj malliberuloj estis mortpafitaj de la NKVD, antaŭ ol ties anoj fuĝis orienten. Dum la germana okupado plimulto de la judaj loĝantoj de la urbo estis devigitaj vivi engeto kaj tiam estis murditaj sur la montetoPolanka proksime de la urbo.[1]
13.04.1943: En Bilcze (proksime al Lucko) ukrainaj naciistoj per bajonetoj murdis 10 personojn (en tio infanon) kaj ĵetis en puton.
Kadre de lamortigo de poloj en Volinio proksimume 10 000 poloj estis murditaj de laUkraina Ribela Armeo en la areo. La 24-an de decembro ukrainaj naciistoj murdis ĉirkaŭ 60 polojn en vilaĝo Połonka; samdate post unu jaro ili murdis en 3 polajvilaĝoj de la distrikto respektive 57, 22 kaj pli ol 20 personojn. La urbo estis reokupita fare de laRuĝa Armeo de Sovetunio la 2-an de februaro 1944.
Post la fino de laDua Mondmilito la restantaj polaj loĝantoj de la urbo estis forpelitaj, plejparte al la areoj foje nomataj la polaj "Regajnitaj Teritorioj", do la regionoj de laGermana Regno oriente de laOdro-Niso-limo en 1946 transdonitaj al la komunismaPola Popola Respubliko. La urbo fariĝis industria centro en laUkraina SSR. La ĉefaj ŝanĝoj en la urba demografio rezultis en tio ke ĝis la fino de la 1940-aj jaroj la urba loĝantaro estis preskaŭ tute ukraina.