Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lucillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucillos
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoToledo
KomarkoKomarko de Torrijos
Poŝtkodo45684
Politiko
UrbestroSaturnino de la Llave García
Demografio
Loĝantaro673  (2011)
Loĝdenso16,83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo39° 59′ N,4° 37′ U(mapo)39.986666666667-4.6125Koordinatoj:39° 59′ N,4° 37′ U(mapo)[+]
Alto480 m[+]
Areo40 km² (4 000 ha)
HorzonoUTC+01:00[+]
Lucillos (Hispanio)
Lucillos (Hispanio)
DEC
Situo de Lucillos

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoLucillos[+]
vdr
Situo de laprovinco Toledo en Hispanio
Situo de Lucillos en laprovinco Toledo kaj en Hispanio

Lucillos estasmunicipo deHispanio, en laProvinco de Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.

Toponimio

[redakti |redakti fonton]

La termino "Lucillos" estus pluralo de lalatinidalucillo, 'tombo', vorto kiu devenas elvulgara latinaLOCELLVM, 'kofreto'.[1] Laŭ Fernando Jiménez de Gregorio[2] la nomo devenas elVal de Lucillos, 'valo de la tomboj'. En dokumento deAlfonso la 10-a aperas skribita kielLuçiellos.

Loĝantoj

[redakti |redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝasLucillanos. La censita populacio en2011 estis de 673 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,83 loĝ/km². Multaj loĝantoj elmigris al proksimaTalavera de la Reina kaj al Madrido.

Situo

[redakti |redakti fonton]

Lucillos estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarkodistriktoKomarko de Torrijos en la okcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 480 m; je 60 km elToledo, provinca ĉefurbo, kaj je 100 km elMadrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°59′12″ N 4°36′45″ Ok.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La municipio troviĝas situanta «sur ebena tereno sed alta».[3] Ĝi apartenas a lakomarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj deCardiel de los Montes norde,Los Cerralbos kajIllán de Vacas oriente,Cebolla,Montearagón,Cazalegas kajCastillo de Bayuela okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ties klimato estas kontinenta mildigita pro la etoso de la valo de la riveroTaĵo. Ties teroj komponiĝas elmakiso kaj terkultivejoj. Tra la iama domaro de Brujel fluas rojo, seka plej parton de la jaro.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Lucillos dependis administre deTalavera de la Reina kiel domaro el ties jurisdikcio. En 1369, kiam Talavera ekdependiĝis el la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo, la domaro de Lucillos sekvis tiun saman destinon.

En 1521 oni postulas el la municipo tri virojn defendontan la urbon de Talavera antaŭ ebla insurekcio de laMilito de la Komunumoj de Kastilio. Tio supozigas, ke la tiama censo estis malgranda.

Laŭ laCatastro de Ensenada, la domaro de Lucillos estis donata en 1752 al la kardinalo Luis María de Burbono, de la reĝa nova familio.

Dum fino de la20-a jarcento (kvarono da jarcento) estis la sama urbestro nome Apolonio Díaz Muñoz, de la socialisma partioPSOE.

Monumentoj kaj interesaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • Preĝejo de Nia Sinjorino de la Asuncio. Ekstere elstaras simplaturo elbriko de stilomudeĥara. Interne elstaras laretablo el la16a jarcento, kun diversaj pentraĵoj de diversaj sanktuloj.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. García Sánchez, Jairo Javier, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina,ISBN 84-88439-70-9
  2. Jiménez de Gregorio, Fernando, Diccionario de los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el siglo XVIII, vol. I, paĝo 398, Toledo, 1962-1986, Editorial Católica Toledana, 5 vol.
  3. Madoz, volumeno 10, paĝo 420.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Municipoj de Provinco Toledo
AjofrínAlameda de la SagraAlbarreal de TajoAlcabónAlcaudete de la JaraAlcañizoAlcolea de TajoAldea en CaboAldeanueva de BarbarroyaAldeanueva de San BartoloméAlmendral de la CañadaAlmonacid de ToledoAlmoroxArcicóllarArgésAzutánAñover de TajoBarcienceBargasBelvís de la JaraBoroxBuenaventuraBurguillos de ToledoBurujónCabañas de YepesCabañas de la SagraCabezamesadaCalera y ChozasCaleruelaCalzada de OropesaCamarenaCamarenillaCamuñasCardiel de los MontesCarmenaCarranqueCarrichesCasarrubios del MonteCasasbuenasCastillo de BayuelaCazalegasCebollaCedillo del CondadoCervera de los MontesChozas de CanalesChuecaCiruelosCobejaCobisaConsuegraCorral de AlmaguerCuervaDomingo PérezDosbarriosEl Campillo de la JaraEl Carpio de TajoEl Casar de EscalonaEl Puente del ArzobispoEl Real de San VicenteEl RomeralEl TobosoEl Viso de San JuanErustesEscalonaEscalonillaEspinoso del ReyEsquiviasFuensalidaGarciotumGerindoteGuadamurGálvezHerreruela de OropesaHinojosa de San VicenteHontanarHormigosHuecasHuerta de ValdecarábanosIllescasIllán de VacasLa EstrellaLa GuardiaLa IglesuelaLa MataLa Nava de RicomalilloLa Puebla de AlmoradielLa Puebla de MontalbánLa PueblanuevaLa Torre de Esteban HambránLa Villa de Don FadriqueLagarteraLas HerenciasLas Ventas con Peña AguileraLas Ventas de RetamosaLas Ventas de San JuliánLayosLilloLomincharLos CerralbosLos NavalmoralesLos NavalucillosLos YébenesLucillosMadridejosMagánMalpica de TajoManzanequeMaquedaMarjalizaMarrupeMascaraqueMazarambrozMejoradaMenasalbasMesegar de TajoMiguel EstebanMocejónMohedas de la JaraMontearagónMontesclarosMoraMéntridaNambrocaNavahermosaNavalcánNavalmoralejoNavamorcuendeNoblejasNoezNombelaNovésNumancia de la SagraNuño GómezOcañaOlías del ReyOntígolaOrgazOropesaOteroPalomequePantojaParedes de EscalonaParrillasPelahustánPepinoPolánPortillo de ToledoPuerto de San VicentePulgarQueroQuintanar de la OrdenQuismondoRecasRetamosoRielvesRobledo del MazoSan Bartolomé de las AbiertasSan Martín de MontalbánSan Martín de PusaSan Pablo de los MontesSan Román de los MontesSanta Ana de PusaSanta Cruz de la ZarzaSanta Cruz del RetamarSanta OlallaSanto Domingo-CaudillaSartajadaSegurillaSeseñaSevilleja de la JaraSonsecaSotillo de las PalomasTalavera de la ReinaTemblequeTorralba de OropesaTorrecilla de la JaraTorricoTorrijosTotanésTurlequeUgenaUrdaValdeverdejaValmojadoVeladaVillacañasVillafranca de los CaballerosVillaluenga de la SagraVillamiel de ToledoVillaminayaVillamuelasVillanueva de AlcardeteVillanueva de BogasVillarejo de MontalbánVillarrubia de SantiagoVillaseca de la SagraVillasequillaVillatobasYelesYepesYunclerYunclillosYuncos
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lucillos&oldid=8885056"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp