Lucerno (germaneLuzern [lu'cern],franceLucerne [lü'sern],italeLucerna [lu'ĉerna]) estas la historia ĉefurbo de la samnomaKantono Lucerno. Post la aligo deLittau al Lucerno, la urbo nombras laŭ la ciferoj de la 31-a de decembro2009 76156 loĝantojn.
Lucerno troviĝas je la norda baseno de laKvarkantona Lago, kiu nomiĝas laŭ la urbo ankaŭLago de Lucerno. Okcidente de la urbo leviĝas preskaŭ minace la impona montoPilato. La urbo situas 436 m super marnivelo kaj kovras areon de 24,15 km². Al la urbo apartenas ankaŭeksklavo ĉe la bordo de Kvarkantona Lago, sude de la montoBürgenstock.
Norde de Lucerno enEmmenbrücke disbranĉiĝas lasvisa aŭtovojo A14 de lasvisa aŭtovojo A2. La aŭtovojo A2 per pluraj tuneloj pasas sub la urbo. Lucerno disponas pri kvar alveturejoj al la du aŭtovojoj.
En la jaro 750 estis kreita la monaĥejo Leodegar en la tiel nomita regiono Luceria. En la jaro 1178 Lucerno atingis sian sendependecon de la ekleziaj regantoj. Je la fino de la 13-a jarcento Lucerno estis sendependa urbo kun proksimume 3000 loĝantoj. En la jaro 1332 ĝi aliĝis en la Eterna Interligo de la tri Malnovaj Lokoj de laSvisa Ĵurkomunumo por trovi protekton kontraŭ lahabsburganoj. Poste aliĝis al tiu interligo la urboj Zuriko, Zugo kaj Berno. Lucerno en la tempo de la Svisa Ĵurkomunumo estis unu el la preferataj kunsidejoj de laSvisa Dieto.De 1778 ĝis 1803 Lucerno estis la ĉefurbo de laHelveta Respubliko kaj ĝi estis unu el la konkurencaj kandidatoj por la sidejo de la nacia parlamento post la kreo de la nuntempaSvisa Federacio en la jaro1848.