| Lublina geto | ||
|---|---|---|
| geto en Nazia Germanio | ||
| Geografia situo | 51° 14′ 0″ N,22° 34′ 0″ O(mapo)51.233333333322.5666666667Koordinatoj:51° 14′ 0″ N,22° 34′ 0″ O(mapo) | |
| Lando(j) | Pollandovd | |
| Situo | Lublino | |
Lublina geto (germane: Ghetto Lublin;jide: לובלינער געטאָ, Lubliner geto) estis establita denaziaadministracio enokupataPollando dum ladua mondmilito, en 1941 sur latereno deĜenerala Gubernio. Plimulte ekloĝis ĝinjudoj, kvankam ĉeestis tieciganoj. En 1942 en laLublinageto, kiel unu el la unuaj, oni entreprenis laborojn por ĝin likvidi.
Jam en 1940 Odilo Globocnik (SS-komandanto por Lublina distrikto), devigis judojn de Lublin amasiĝi en juda kvartalo. La decidon entreprenis pro persona malemo al judoj loĝantaj najbare al la sidejo de sia komandantaro. Antaŭ ol la 24-an de marto 1941 establiĝis geto, dek mil judoj estis forpelitaj ekster la urbo.
Deportado kaj engetigo komenciĝis marte 1941 kiam aperis bezono setligi soldatojn deWehrmacht, prepariĝantaj alatako Sovetunien, proksime aldemarkacia linio disdividanta areojn de okupata Pollando.
Multaj membroj de judajpolitikaj partioj, kiel ekzemple Bund, estis enprizonigitaj en lakastelo de Lublin, sed malgraŭ tio ili peniskonspire daŭrigi sian agadon.
Jam ĉe la komenco mem en la geto oni malliberigis 34 milojn de judoj kaj nekonatan nombron deciganoj. Praktike ili ĉiujpereis. Plimulto da ili – ĉirkaŭ 30 mil – inter la 17-a de marto kaj 11-a de aprilo 1942 estis translokigita alEkstermejo Bełżec (parto de ili trapasis ankoraŭ la geton en Piaski,distrikto Świdnicki).Germanoj fiksis tagan kvanton de personoj kondamnitaj almorto ĝis 1400 homoj. Postrestantaj 4 mil personoj estis unue translokigitaj al geto en Majdan Tatarski (la dua geto kreita en la antaŭurboj de Lublin) kaj tie murditaj aŭ transportitaj en apudaMajdanek. La lastaj el antaŭaj loĝantoj de la geto pereis enekzekuto en Majdanek kaj enkoncentrejo en Trawniki (Distrikto Świdnicki (Lubelski)), kie la 3-an de novembro 1943 oni faris Operacon „Rikolto” (Aktion Erntefest). Dum likvido de la getoJoseph Goebbels – ministro de la naziapropagando skribis en sia taglibro: „La procedo estas sufiĉe barbara kaj mi ne priskribos ĝin tie. El judoj restos nemultaj”
Post likvido de la loĝantaro de la Lublina geto germanaj okupaciaj regopovoj malkonstruis konstruaĵojn sur ĝia areo helpe de fortoj de malliberuloj deMajdanek, kune kun apuda vilaĝo Wieniawa kaj Subkastelejo. Oni eksplodigisSinagogon Maharama, konstruitan en la 17-a jarcento kiel omaĝo al Meir Lublin. Tiamaniere germanaj nazioj por ĉiam forviŝis el la historio kelke da jarcentoj de lakulturo de juda socio en Lublin (en 1939 judoj nombris ĉ. 1/3 de la tuta loĝantaro).
Kelkaj personoj sukcesis fuĝi de likvido de la geto alVarsovio, alportante sciigon pri ĝia detruo. Okulatestaj raportoj konvinkis kelkiujn varsoviajn judojn pri tio ke oni intencas murdi la tutan judan loĝantaron. Tamen aliaj, en tio ĉefo de la varsovia Judenrat Adam Czerniaków, forĵetis informojn pri amasajmurdoj, konsiderante tion „troiga”. Rezulte nur 230 judoj de Lublin travivis la germananokupadon.