Pasteur estis responsa pri la malakcepto de la doktrino despontanea generado. Kun la helpo de laFranca Akademio de Sciencoj, liaj eksperimentoj pruvis, ke en sterilizitaj kaj sigelitaj flaskoj, nenio iam disvolviĝis; kaj, inverse, en sterilizitaj sed malfermaj flaskoj, mikroorganismoj povas kreski.[9] Pro tiu eksperimento, la akademio havigis al li la Premion Alhumbert kiu konsistis el 2 500frankoj en 1862.
Pasteur estas konsiderata kiel unu el la patroj de lamikroba teorio pri malsanoj, kiu estis minora medicina koncepto tiame.[10] Liaj multaj eksperimentoj montris, ke la malsanoj povas esti preventitaj mortigante aŭ haltigante ĝermojn (mikroboj), tiel rekte subtenante la mikroban teorion kaj ties aplikadon en klinika medicino. Li estas plej bone konata de la ĝenerala publiko pro sia invento de la tekniko traktilakton kajvinon por haltigi bakterian poluadon, procezo nune nomatapasteŭrizado. Pasteur faris gravajnmalkovrojn en kemio, ĉefe pri la molekula bazo por lanesimetrio de kelkajkristaloj kaj la "racemizacio". Frue en sia kariero, lia esplorado pri latartrata acido rezultis en la unua kompreno de tio kio estas nune nomataoptikaj izomeroj. Lia verko preparis la vojon al la nuntempa kompreno de fundamenta principo en la strukturo de organikaj kombinaĵoj.
Li estis la direktoro de laInstitut Pasteur, establita en 1887, ĝis sia morto, kaj liaj restaĵoj estis entombigitaj enkripto sub la instituto. Kvankam Pasteur faris elrompajn eksperimentojn, lia reputacio iĝis asocia kun diversaj polemikoj. Historia retaksado de lia notkajero pruvis, ke li praktikis trompojn por superi siajn rivalojn.[11][12]
Louis Pasteur naskiĝis en Dole la 27-an de decembro 1822, kajla domo en kiu lia familio loĝis inter 1822 kaj 1826 nun estas muzeo. Filo de malriĉatanisto,[13] li montriĝis tre frue naturdotita por la studado, sed longtempe hezitis inter la sciencoj kaj la pentrado.[13] Kelkaj pentraĵoj fare de li montras apartan talenton, kiu sendube sukcesigis lin en tia kariero. Fine, li deziris eniri enÉcole Normale Supérieure deParizo, kie estis formataj la estontaj instruantoj de la liceoj kaj de la universitatoj kaj, por pli bona preparo, li instaliĝis en Parizo jam en oktobro 1838 sed ne povis elteni la internulan vivon kaj revenis en sian provincon.[14] Denove li hezitis kaj rekomencis pentri sed, post siabakalaŭro, li denove instaliĝis en Parizo kaj estis akceptita en laÉcole Normale Supérieure en 1843. En 1842 li jam sukcesis en la konkurso, sed li trovis sian rangon ne sufiĉa kaj preferis rekomenci.[14]
Ĉio tio estas grava por komprenigi tiun esceptan homon: lapentrarto respondas je lia escepta atento en la observado; neniun detalon li maltrafis; lia rifuzo eniri tro frue en laÉcole Normale Supérieure montras lian oponon kontraŭ la hastego. Tro ofte oni legas, ke post 1870, tre ŝokite de la falo de la imperio, li momente ĉesis labori; tio estas plene erara: li fakte daŭrigis sian studadon pri la mikrobiologio kaj, se la granda malkovro okazis nur en 1879, ĝi estis la rezulto de longa antaŭa preparado.
En tiu prestiĝa altlernejo li studis kemion kaj fizikon, kaj ankaŭkristalografion, en kiu okazis liaj unuaj malkovroj. Studante la polarizon de la lumo fare de la kristaloj, li klarigis, kial kristaloj tamen plej samaj ne deviigas same la lumon, malkovrante tiel la izomerecon. Malgraŭ tiu grava malkovro, kiu vekis la atenton de gravaj sciencistoj, la ministerio pri la publika instruado lin sendis kiel instruiston aldiĵona liceo, malhelpante por li ĉian seriozan priserĉadon. Tamen la insistado de gravaj membroj de laAkademio pri Sciencoj sukcesis venki la rutinemon de la publikaj oficistoj kaj post unu trimestro li estis nomumita kiel anstataŭanto en la strasburga universitato.[15]
En 1854 Pasteŭro, kiu edziĝis enStrasburgo kun la filino de larektoro de la Akademio, estis nomumita profesoro kajdekano de la ĵus fondita Fakultato de Sciencoj enLille.[16] Tie okazis lia grava malkovro, ke lagistoj estas vivantaj estaĵoj, respondecaj de la fermentado kaj ne ĝiaj produktoj. En oktobro1857, li akceptis esti nomumita profesoro en laÉcole normale supérieure kaj revenis al Parizo, kie li daŭrigis sian studadon pri la fermentado. Ekde 1858 li batalis kontraŭ la partianoj de laspontana generado, aparte kontraŭFélix Archimède Pouchet. Post ses jaroj li fine sukcesis kontraŭ la kompetentuloj.
Malsimpligis la aferon, tio ke multaj intervenigis lareligion en diskuton, kiu devus resti pure scienca: dum preskaŭ ĉiuj ateistoj defendis la spontanan generadon, aparte varmegsanga pastro proklamis, ke lanekredantoj devus esti perforte kondukitaj al la laboratorio de Pasteŭro! La verkistoEdmond About, siaflanke, ironiis nome de la ateistoj, ke: «S-ro Pasteŭro predikis enSorbono (La Pariza Universitato), meze de aplaudegado, kiu verŝajne tre plaĉis al la anĝeloj.» Rezultis, ke Pasteŭro, kiu estis sendube kredanto sed ĉeestis meson nur dum la ferioj, alidire kiam li havis liberan tempon, estis rigardata kiel modela katolika sciencisto kaj oni atribuis al li la aserton (kiun ŝajne li neniam diris!): «Mi havas fidon de lignokarbonisto», kio signifas «konvinkita fido».
Bedaŭrinde, reguloj de laÉcole Normale Supérieure lin respondecigis krom pri la scienca instruado ankaŭ pri la administrado kaj eĉ pri la nutra reĝimo aŭ la disciplino. Ne nur li perdis sian tempon en duagradaj aferoj kiel la sabligado de la korto aŭ la refarigo de pordo, sed lia aŭtoritatemo oponigis la studentojn kontraŭ li, tiel ke post ia ribelo multaj studentoj rezignis kaj lia posteno kiel administranto estis fine forigita.[17] En junio de1865, Pasteŭro instaliĝis enAlès (kiu tiutempe nomatisAlais) por studi gravan malsanon de lasilkoraŭpoj, kiu minacis ruinigi la silkoraŭpajn kulturistojn. Studinte ĝin dum kvar jaroj li malkovris la manieron identigi la malsanajn papiliojn kaj forigi ilin antaŭ la infektiĝo de la tuta raŭparo, savante la silkan industrion en la regiono.
En oktobro 1867 Pasteŭro estis trafita de hemiplegio, kiu lin handikapis dum la cetero de lia vivo kaj lin devigis fine rezigni sian instruadon en laÉcole Normale Supérieure. Li tamen ne hezitis, tuj kiam li sentis sin kapabla, reveni enAlès por daŭrigi sian studadon pri la malsanoj de la silkoraŭpoj kaj kontroli la aplikadon de siaj konsiloj.
La venko dePrusio kontraŭ Francio en 1870-71 kaj la falo deNapoleono la 3-a estis terura bato por Pasteŭro, fervora patrioto kaj granda partiano de la imperia dinastio. Li resendis sian diplomon de Doktoro "honoris causa" al la prusa Universitato deBonn, kiu respondis per insultoj. Li tamen daŭre laboris kaj jam en 1871 sin okupis trovi rimedon kontraŭ la difektoŝanĝo debiero, farita (kiel li pruvis) de ĝermoj kaj ne spontana. Por malhelpi ĝin, li konsilis unue ekzameni per mikroskopo la uzotangiston por certiĝi pli ĝia pureco, due varmigi je 50/55° bieron por ebligi ĝian konservadon, kiu agmaniero estis baldaŭ nomitapasteŭrizado.
Tamen lia malsano lin devigis rezigni preskaŭ la tuton de sia aktivado en laÉcole Normale Supérieure kaj laNacia Asembleo voĉdonis nacian monrekompencon ekvivalentan je lia perdo. Multaj el liaj amikoj kredis, ke li ĉesos sian laboron, sed li ĝin daŭrigis, finante la kverelon de laspontana generado per montro, ke kelkaj estaĵoj rezistas kontraŭ tre altaj temperaturoj kaj ke oni devas varmigi ĝis180°C por mortigi ilin. Malbona iniciato povis perdigi lin por la scienco: persvadite, ke li povos agi pli efike, se li sidos enSenato, li kandidatiĝis sed obtenis tre malmulte da voĉoj, tiel ke li revenis al sialaboratorio.
Dum pluraj jaroj li studis la birdanĥoleron kaj lakarbunklon, komprenante bone ilian transmeton, sed ne tuj malkovrante kuracilon. Li konstatis, ekzemple, ke lakobajoj povas esti trafataj de la birda ĥolero, sed en formo tre malgrava, apenaŭ videbla, sed tamen kontaĝa; tial, se kokinoj kaj kobajoj estus bredataj kunkune, la duaj povus infekti la unuajn, kvankam oni ne malkovrus la kaŭzon kaj oni parolus pri spontaneco. Li ankaŭ klarigis la imunecon de la kokoj kontraŭ karbunklo: ilia temperaturo estas tro alta, do la mikrobo ne povus disvolviĝi: tion li provis metante parte du kokinojn en malvarman akvon, inokulinte ilin je karbunklo. Ilia korpa temperaturo malaltiĝis kaj ili fariĝis malsanaj; tiam unu estis forprenita kaj metita en varman ĉambreton kaj la alia restis en la malvarma akvo. La unua baldaŭ resaniĝis, dum mortis la dua. Fine, en la somero 1879, retrovinte malnovan kultivaĵon de mikroboj de la birda ĥolero, Pasteŭro havis la ideon injekti ĝin al kokino; ne nur ĉi tiu ne mortis, sed posta injekto de freŝa kultivaĵo apenaŭ ĝin malsanigis. La principo de lavakcino estis ĵus malkovrita.
Baldaŭ Pasteŭro konstatis, ke oni povas malfortigi la mikrobon dekarbunklo kaj fari ĝin vakcino, varmigante la kultivan dekoktaĵon je taŭga temperaturo, kaj li sukcesis imunigi ŝafojn. Granda eksperimentado estis farita en majo 1881 en Pouilly-le-Fort [pujilfor'] (Vert-Saint-Denis): oni inokulis karbunklon al vakcinitaj ŝafoj kaj al ne vakcinitaj. Ĉiuj ne vakcinitaj mortis, dum ĉiuj vakcinitaj resaniĝis post malgrava malsano, krom graveda ŝafino, kies feto jam mortis en ĝia ventro, kio klarigas la fatalan finiĝon.
Post tiu sukceso Pasteŭro estis elektita al laFranca Akademio kaj Nacia Asembleo pli altigis lian monrekompencon (de tiam po 25 000 frankoj jare): oni opiniis, ke liaj malkovroj ebligis al la kamparanoj ŝpari pli ol 25 milionojn ĉiujare. Sen perdo de tempo li daŭrigis sian studadon de larabio, jam komencitan. Ĉar estis neeble izoli la mikrobon kaj kultivi ĝin, Pasteŭro ekhavis la ideon sekigi lamjelon de rabiaj kunikloj en sterila medio: post 14 tagoj ĝi fariĝis tute neaktiva. Tiam oni injektis pistaĵon al hundo, la morgaŭon oni injektis 13-tagan pistaĵon, poste 12-tagan, finfine pistitan mjelon de kuniklo mortinta la saman tagon; tiel traktita hundo estis nun imunigita kaj neniam plu trafis rabion. Sed agi same kun homo estis ege delikata: malsukceso povus kondamni la ideojn de Pasteŭro en la publika opinio.
La 6-an de julio 1885 venis al la laboratorio de Pasteur alzaca virino kun sia infano, kiu la antaŭhieraŭon estis mordita de rabia hundo; D-ro Weber enVillé povis nur diri al ŝi, ke la knabo verŝajne mortos, sed pariza sciencisto ĵus malkovris kuracilon: nur li kapablis fari ion. Pasteŭro hezitis sed D-roj Grancher kaj Vulpian, du famaj profesoroj en la medicina Universitato de Parizo, prenis sur si la respondecon kaj oni inokulis la vakcinon. Fine la junaJoseph Meister povis reveni hejmen kaj neniam fariĝis malsana.
La informo disvastiĝis kaj tia estis la dankemo en la opinio, ke politikulo sugestis al Pasteŭro kandidatiĝi pordeputita seĝo en kampara distrikto, kie la ŝafbredistoj lin elektus kun entuziasmo; alia volus nomumigi lin dumviva senatano. Ambaŭ proponojn li rifuzis, preferante dediĉi sian tempon al la organizado de kontraŭrabia servo. Li pravis, ĉar tre baldaŭ alvenis amase al laÉcole Normale Supérieure homoj morditaj de rabiaj hundoj, sed la lokaloj de la malnova alt-lernejo tute ne kongruis por akcepti ilin. Publika monpeto ebligis kolekti sufiĉe da mono por konstrui tiun, kiun oni nomisPasteŭr-Instituto, kiu fondaĵo havis baldaŭ filiojn en la tuta mondo.
EnPasteŭr-Instituto loĝejo estis rezervita por la granda scienculo, kiu malsaniĝinta kaj fariĝinta ne kapabla plu labori almenaŭ povis vidi la sukceson de siaj ideoj. En la lasta jaro de sia vivo li eksciis, ke la germana imperiestro volas meti lin en liston de scienculoj dekoraciotaj de la prusa ordenoPour le Mérite; li rifuzis sed per tre sobraj vortoj insistante, ke tiu decido estas nur privata afero. Li mortis enVilleneuve-l'Étang, proksima vilaĝo deParizo, kien oni lin transportis en espero de resaniĝo. Post nacia funebrado li estis fine entombigita enkripto dePasteŭr-Instituto.
Neniam Pasteŭro konsentis iri al iu el tiuj grandaj mondumadoj, kiuj estas nur ia imposto pri la tempo, elprenita de la senfaruloj malprofite de tiuj, kiu volas fari ion, precipe la famaj homoj. Same forstrekita, ĉiu vespero en teatro. La nomo Pasteŭro, konata en la tuta mondo, estis neniam aŭdata ĉe la parizaj mondumanoj. Vespere post la manĝo li kutimis promeni en lavestiblo kaj lakoridoro de sia loĝejo, pensante pri ĉiuj siaj laborprojektoj, aranĝante ilin laŭ ĉiaj manieroj, alterne maltrankvila aŭ plena de espero laŭ la evoluado de liaj eksperimentoj. Je la deka li ekkuŝis kaj, la morgaŭon matene, ĉu la nokto estis bona, ĉu malbona, jam je la oka li malsupreniris al sia laboratorio.
Pasteur separis la dekstran kaj maldekstrankristalajn formojn unu el la alia ĝis formi du grupojn de kristaloj: en solvo unu formo rotaciigas lumon maldekstren, kaj la alia dekstren, dumegala mikso de ambaŭ formoj nuligas la efikon unu de la alia, kaj ne rotacias lapolarizitan lumon.
En la frua laboro de Pasteur kielkemiisto, de komence en laÉcole Normale Supérieure, kaj poste en Strasburgo kaj Lille, li ekzamenis la kemiajn, optikajn kaj kristalografiajn proprecojn de grupo de kombinaĵoj konata kieltartratoj.[18]
Li solvis problemon pri la naturo de latartrata acido en 1848.[19][20][21][22] Solvo de tiu kombinaĵo derivataj el tio ke vivantaĵoj rotaciigas la ebenon de polarizado de lalumo pasanta tra ĝi.[18] La problemo estis, ke la tartrata acido derivita per kemia sintezo ne havis tiun efikon, kvankam ties kemiaj reagoj estis identaj kaj ties elementa kompono estis la sama.[23]
Pasteur notis, ke la kristaloj de tartratoj havas malgrandajn flankojn. Poste li observis, ke enracemaj miksaĵoj de tartratoj, duono de kristaloj estis dekstren kaj duono maldekstren. En solvaĵo, la dekstrena kombinaĵo estas dekstrenrotacia, kaj la maldekstrena kombinaĵo estas livenrotacia.[18] Pasteur determinis, ke optika aktiveco rilata al la formo de la kristaloj, kaj ke malsimetria interna aranĝo de la molekuloj de la kombinaĵo estas responsa pri la kirlado de la lumo.[24] La (2R, 3R)- kaj (2S, 3S)- tartratoj estis izometriaj, ne-supermeteblaj spegulbildoj unu de alia. Tiu estis la unua fojo ke iu pruvis lamolekulan kiralecon, kaj ankaŭ la unua klarigo deizomereco.[18]
Kelkaj historiistoj konsideras la laboron de Pasteur en tiu areo kiel lia "plej profundaj kaj plej originaj kontribuoj al la scienco", kaj lia "plej granda scienca malkovro."[18]
Pasteur tendencis esplori fermentadon kiam li laboris en Lille. En 1856 loka vinfabrikanto, M. Bigot, kies filo estis unu el la studentoj de Pasteur, petis liajn konsilojn pri la problemoj fari alkoholon elbeto kaj la acideco.[2][25]
Laŭ sia bofrato René Vallery-Radot, en Aŭgusto 1857 Pasteur sendis artikolon pri laktatacida fermentado al laSociété des Sciences de Lille, sed la artikolo estis legita nur tri monatojn poste.[26] Memoraĵo estis poste publikigita la 30an de Novembro 1857.[27] En tiu memoraĵo, li disvolvis siajn ideojn asertante ke: "Mi intencas establi, je ĝuste kiel estas alkohola fermento, nome la gisto de la biero, kiu troviĝas ĉie kie sukero estas malkomponigita en alkoholo kaj karbona acido, tiel estas partikulara fermento, nome lalaktata gisto, ĉiam esta kiam lasukero iĝas laktata acido."[28]
Pasteur verkis ankaŭ pri alkohola fermentado.[29] Tio estis publikigita plenforme en 1858.[30][31]Jöns Jacob Berzelius kajJustus von Liebig proponis, ke la teorio ke fermentado estas kaŭzita per malkomponado. Pasteur pruvis, ke tiu teorio estas malĝusta, kaj ke la gisto estas responsa pri la fermentado kiu produktas alkoholon el sukero.[32] Li pruvis ankaŭ, ke kiam diferenca mikroorganismo poluas la vinon, oni produktas laktatan acidon, kio acidigas la vinon.[2] En 1861, Pasteur observis, ke malpli da sukero fermentis por parto de gisto kiam la gisto estas eksponita al aero.[32] La plej malalta proporcio de fermentado aerobie estas konata kielPasteur-efiko.[33]
La esplorado de Pasteur ankaŭ montris, ke la kresko de mikro-organismoj estis responsa pri la putrigo de trinkaĵoj, kiel biero, vino kaj lakto. Kiam tio establiĝis, li inventis procezon per kiu likvaĵoj kiel lakto estis varmigitaj ĝis temperaturo inter 60 kaj100°C.[34] Tio mortigis plejbakteriojn kajŝimojn kiuj estis jam ene de ili. Pasteur kajClaude Bernard kompletigis probojn prisango kajurino la 20an de Aprilo 1862.[35] Pasteur patentis la procezon, por lukti kontraŭ la "malsanojn" de vino, en 1865.[34] La metodo iĝis konata kielpasteŭrizado, kaj estis tuj aplikita al la biero kaj al la lakto.[36]
Poluado de trinkaĵoj kondukis Pasteur al la ideo ke mikro-organismoj infektantaj animalojn kaj homojn okazigas malsanojn. Li proponis eviti la eniron de mikro-organismoj en la homan korpon, kaj konsekvenceJoseph Lister disvolvisantisepsajn metodojn porkirurgio.[37]
En 1866, Pasteur publikigisEtudes sur le Vin (studoj pri vino), pri la malsanoj de vino, kaj publikigisEtudes sur la Bière (studoj pri biero) en 1876, pri la malsanoj de la biero.[32]
Komence de la 19-a jarcento,Agostino Bassi estis pruvinta, kemuskardino estis okazigita de fungo kiu infektis silkraŭpojn.[38] Ekde 1853, du malsanoj nomitajpebrino kajmolaĉeco estis infektintaj grandajn nombrojn desilkraŭpoj en suda Francio, kaj ĉirkaŭ 1865 ili estis okazigintaj grandajn perdojn al la bredistoj. En 1865, Pasteur iris alAlès kaj laboris dum kvin jaroj ĝis 1870.[39][40]
Silkraŭpoj kun pebrino estis kovritaj de korpuskloj. En la unuaj tri jaroj, Pasteur pensis, ke la korpuskloj estis simptomo de malsano. En 1870, li konkludis, ke la korpuskloj estis la kaŭzo de pebrino (oni scias nun, ke la kaŭzo estasMicrosporidia).[38] Pasteur malkovris ankaŭ, ke la malsano estas hereda.[41] Pasteur disvolvis sistemon por eviti pebrinon: post la inaj tineoj ovodemetis, la tineoj konvertiĝas enimagino. La imagino estis ekzamenita per mikroskopo, kaj se oni observis korpusklojn, la ovoj estis detruitaj.[41][42] Pasteur konkludis, ke bakterioj okazigas molaĉecon. La ĉefa kaŭzo estas nune konsiderata kiel virusoj.[38] La etendo de molaĉeco povus esti hazarda aŭ hereda. Higieno povus esti uzata por eviti hazardan molaĉecon. Imaginoj kies digestaj kavaĵoj ne enhavis la mikroorganismojn kiuj okazigas molaĉecon estis uzitaj por ovodemetado, evitante heredan molaĉecon.[43]
Botelo kuncol de cygne (cignokolaflasko, anserkola matraso) uzata de Pasteur.Eksperimentoj de pasteŭrizado de Louis Pasteur bildigas la fakton ke la perdo de likvo estis okazigita per partikloj en la aero pli ol per la aero mem. Tiuj eksperimentoj estis gravaj pruvoj kiuj subtenas la ĝermoteorion de malsano.
Sekvinte siajn ferment-eksperimentojn, Pasteur pruvis, ke la ŝelo de vinberoj estas natura fonto degisto, kaj ke steriligitaj vinberoj kaj vinbersuko neniam fermentis. Li elprenis vinbersukon el sub la ŝelo per steriligitaj pingloj, kaj ankaŭ kovris vinberojn per steriligita tolo. Ambaŭ eksperimentoj ne povis produkti vinon en steriligitaj ujoj.[2]
Liaj trovaĵoj kaj ideoj iris kontraŭ la tiam hegemonian nocion despontanea generado. Li ricevis partikulare akrajn kritikojn elFélix Archimède Pouchet, kiu estus direktoro de laMuzeo de Natura Historio de Rouen. Por starigi la debaton inter la plej elstaraj sciencistoj, la francaAcademy of Sciences proponis la Premion Alhumbert de 2 500frankoj al iu ajn kiu povus eksperimente pruvi por aŭ malpor la doktrino.[44][45][46]
Pouchet asertis, ke la aero ĉie ajn povus okazigi spontanean generadon de vivantaj organismoj en likvaĵoj.[47] Fine de la 1850-aj jaroj, li plenumis eksperimentojn kaj plendis, ke estas pruvoj de spontanea generado.[44][48]Francesco Redi kajLazzaro Spallanzani estis havigintaj ioman pruvaron kontraŭ la spontanea generado en la 17a kaj 18a jarcentoj, respektive. La eksperimentoj de Spallanzani de 1765 sugestis, ke aero poluis likvaĵojn per bakterio. En la 1860-aj jaroj, Pasteur ripetis la eksperimentojn de Spallanzani, sed Pouchet registris diferencan rezulton uzante diferencajn likvaĵojn.[39]
Pasteur plenumis kelkajn eksperimentojn por malpruvi spontanean generadon. Li metis boligitan likvaĵon en flasko kaj lasis malvarman aeron eniri en la flaskon. Poste li fermis la flaskon, kaj neniu organismo kreskis en ĝi.[48] En alia eksperimento, kiam li malfermis flaskojn enhavantajn boligitajn likvaĵojn, polvo eniris en la flaskojn, kio okazigis, ke organismoj kreskis en kelkaj el ili. La nombro de flaskoj en kiuj organismoj kreskis esti pli malalta je pli altaj altitudoj, montrante, ke aero je altaj altitudoj enhavis malpli da polvo kaj pli malmultajn organismojn.[2][49] Pasteur ankaŭ uzis anserkolajn flaskojn kiuj enhavas fermenteblan likvaĵon. Oni lasis aeron eniri en la flaskon tra kurba tubo kiu faris ke polvopartikloj aliĝu al ĝi. Nenio kreskis en la likvaĵoj se oni ne klinis la flaskojn, kio faris, ke la likvaĵoj tuŝu la poluitajn murojn de la anserkolo. Tio montris, ke la vivantaj organismoj kiuj kreskas en tiaj likvaĵoj venis el ekstero, sur polvo, pli ol spontanee generantaj ene de la likvaĵo el la agado de pura aero.[2][50]
Tiuj estis kelkaj el la plej gravaj eksperimentoj kiuj pruvis la teorion de spontanea generado. Pasteur faris serion de kvin prezentoj el siaj trovitaĵoj antaŭ la Franca Akademio de Sciencoj en 1881, kiuj estis publikigitaj en 1882 kielMémoireSur les corpuscules organisés qui existent dans l'atmosphère: Examen de la doctrine des générations spontanées (Priskribo pri la organizitaj korpuskloj ekzistantaj en la atmosfero: Ekzameno de la doktrino de spontaneaj generadoj).[51][52] Pasteur ricevis la Premion Alhumbert en 1862.[48] Li konkludis, ke:
„ Neniam la doktrino de spontanea generado rekuperiĝos el la mortiga frapo de tiu simpla eksperimento. Ne estas konata cirkonstanco en kiu oni povos konfirmi, ke mikroskopaj estaĵoj venis en la mondo sen ĝermoj, sen gepatroj similaj al si mem.[2][40]”
La unua laboro de Pasteur pri la disvolvigo devakcino temis prikokoĥolero. Li ricevis specimenojn de bakterio (poste nomitaPasteurella multocida laŭ lia nomo) elHenry Toussaint.[53] Li startigis la studon en 1877, kaj la venontan jaron, li jam kapablis pluteni stabilan kultivaĵon uzante likvaĵojn.[54] Post alia jaro de kontinua kultivado, li trovis, ke la bakterioj estas malpli patogenaj. Kelkaj el liaj kultiv-specimenoj ne plu okazigis la malsanon en sanajnkokojn. En 1879, Pasteur, planante por feritempo, instrukciis sian helpanton,Charles Chamberland inokuli la kokojn per freŝa bakteri-kultivaĵo. Chamberland forgesis kaj foriris feritempe ankaŭ li mem. Reveninte, li injektis la unumonat-aĝajn kultivaĵojn al sanaj kokoj. la kokoj montris kelkajn simptomojn de infekto, sed anstataŭ la infektoj iĝis mortigaj kiel ili kutime estis, la kokoj rekuperiĝis komplete. Chamberland komprenis, ke oni faris eraron, kaj intencis forĵeti la ŝajnan malsukcesan kultivaĵon, sed Pasteur haltigis lin.[55][56] Pasteur injektis la ĵus rekuperintajn kokojn per freŝaj bakterioj (kio normale estis mortigante aliajn kokojn), kaj la kokoj ne plu montris signon de infekto. Estis klare al li ke malfortigitaj bakterioj estis okaziginta, ke la kokoj iĝisimunaj al la malsano.[54][57]
En Decembro 1880, Pasteur prezentis siajn rezultojn al la Franca Akademio de Sciencoj kiel "Sur les maladies virulentes et en particulier sur la maladie appelée vulgairement choléra des poules (Pri virusaj malsanoj, kaj precize pri la malsano komunu nomata kokoĥolero)" kaj publikigis ĝin en la gazeto de la akademio (Comptes-Rendus hebdomadaires des séances de l'Académie des Sciences). Li atribuis, ke la bakterioj estis malfortigitaj per kontakto kun oksigeno.[53] Li klarigis, ke la bakterioj tenitaj en sigelitaj ujoj neniam perdis sian virusecon, kaj nur tiuj kiuj estis eksponitaj al aero en kultivujoj povus esti uzataj kiel vakcino. Pasteur enkondukis la terminon "mildigo" por tiu malfortigo de la viruzeco kiam li prezentiĝis antaŭ la akademio, dirante:
„ Ni povas malpliigi la virusecon de la mikrobo ŝanĝante la manieron kultivi. Tio estas la ŝlosila punkto de la afero. Mi petas la Akademion ne kritiki, ĝis nun, la memfidon de miaj proceduroj kiuj ebligas min determini la milidgon de la mikrobo, por savi la sendependecon de miaj studoj kaj plej bone sekurigi ilian progreson... [Konklude] mi ŝatus indiki al la Akademio de ĉefajn konsekvencojn por la prezentitaj faktoj: la espero kultivi ĉiujn mikrobojn kaj trovi vakcinon por ĉiuj infektaj malsanoj kiuj ripete suferigis la homaron, kaj estas ĉefa ŝargo por la agrikulturo kaj la bredado de aldomigitaj animaloj.[58]”
Fakte, la vakcio de Pasteur kontraŭ la kokoĥolero ne estis regula en siaj efikoj kaj estis malsukcesa.[59]
En la 1870-aj jaroj, li aplikis tiun imunigan metodon alantrakso, kiu suferigisbrutojn, kaj starigis intereson en batalado kontraŭ malsanoj. Pasteur kultivis bakteriojn el la sango de animaloj infektitaj per antrakso. Kiam li inokulis animalojn per la bakterioj, antrakso okazis, pruvante, ke ja la bakterioj estas la kaŭzo de la malsano.[60] Multaj gregoj estis mortintaj pro antrakso en "malbenitaj kampoj".[40] Pasteur ekkonis, ke la ŝafoj kiuj estis mortintaj pro antrakso estis enterigitaj rekte en la propra kampo. Pasteur pensis, ke la tervermoj povus esti alportintaj la bakteriojn al la surfaco. Li trovis antraksajn bakteriojn en la fekaĵoj de tervermoj, kio montris, ke li pravas.[40] Li konsilis la brutobredistojn ne enterigi la mortintajn animalojn en la kampoj.[61] Pasteur estis klopodinta disvolvigi la vakcinon kontraŭ antrakso ekde 1877, tuj post la malkovro fare de Robert Koch de la bakterio.[58]
La 12an de Julio 1880, Henri Bouley legis antaŭ la Franca Akademio de Sciencoj informo elHenry Toussaint, nomeveterinara kirurgo, kiu ne estis membro de la akademio. Toussaint estis disvolviginta vakcinojn kontraŭ antrakso mortigante la bacilojn varmigante ilin je55°C dum 10 minutoj. Li testis tion sur ok hundoj kaj 11 ŝafoj, duono el kiuj mortis post inokulado. Ĝi ne estis granda sukceso. Aŭdinte la novaĵojn, Pasteur tuj skribis al la akademio, ke li ne povas kredi, ke mortintaj vakcinoj funkcios kaj ke la postulo de Toussaint "renversas ĉiujn ideojn kiujn mi havis pri virusoj, vakcinoj, ktp."[58] Post la kritikoj de Pasteur, Toussaint ŝanĝiĝis alfenolo por mortigi antraksajn bacilojn kaj testis la vakcinojn ĉe ŝafoj en Aŭgusto 1880. Pasteur pensis, ke tiu tipo de mortigitaj vakcinoj ne funkcius ĉar li kredis, ke mildigitaj bakterioj uzis nutraĵojn kiujn la bakterioj bezonas por kreski. Li pensis, ke oksidigitaj bakterioj faris ilin malpli virusecaj.[62]
Fotomikrografo perGram-kolorigo de bakterioBacillus anthracis, nome kaŭzo de la antraksa malsano.
Sed Pasteur trovis, ke antraksa bacilo ne estis facile malfortigita se kultivita en aero ĉar ĝi formas sporojn – malkiel kokoĥoleraj baciloj. Komence de 1881, li malkovris, ke kreskantaj antraksobaciloj je ĉirkaŭ42°C faras ili malkapablaj produkti sporojn,[63] kaj li priskribis tiun metodon en diskurso al la Franca Akademio de Sciencoj la 28an de Februaro.[64] La 21an de Marto, li anoncis sukcesan vakcinadon de ŝafoj. Je tiu novaĵo, la veterinara Hippolyte Rossignol proponis, ke laSociété d'agriculture de Melun organizu eksperimenton por testi la vakcinon de Pasteur. Pasteur subskribis konsenton de la defio la 28an de Aprilo. Publika eksperimento okazis en Majo ĉe Pouilly-le-Fort. Oni uzis 58 ŝafojn, 2 kaprojn kaj 10 bovojn, kaj oni vakcinis la duonon la 5an kaj 17an de Majo; dum la alia duono estis netraktita.[65] Ĉiuj animaloj estis injektitaj per la freŝa viruseca kultivaĵo de antraksa bacilo la 31an de Majo. La oficiala rezulto estis observita kaj analizita la 2an de Junio en la ĉeesto de ĉirkaŭ 200 spektantoj. Ĉiuj gregoj survivis, vakcinitaj aŭ ne, ĉar Pasteur kuraĝe antaŭdiris: "Mi hipotezis, ke la ses vakcinitaj bovoj ne povis grave malsaniĝi, dum la kvar nevakcinitaj bovoj povus perei aŭ almenaŭ grave malsaniĝi."[65] Aliflanke, ĉiuj vakcinitaj ŝafoj kaj kaproj survivis, dum la nevakcinitaj aŭ estis mortintaj aŭ mortantaj antaŭ la rigardantoj.[66] Lia informo al la Franca Akademio de Sciencoj la 13an de Junio konkludas:
„ rigardinte ĉion el scienca vidpunkto, la disvolvigo de vakcinado kontraŭ antrakso konstituas gravan progreson trans la unua vakcino disvolvigita de Jenner, ĉar tiu lasta neniam estis atingita eksperimente.[65]”
Pasteur ne rekte malkovris kiel li preparis la vakcinojn uzitajn ĉe Pouilly-le-Fort.[63][67] Kvankam lia informo indikis ĝin kiel "viva vakcino",[65] lia laboratoria notkajeroj montras, ke li fakte uzis vakcinojn kun mortigakalia dukromiato, kiel disvolvigita de Chamberland, tre similaj al la metodo de Toussaint.[23][68][69]
La nocio de malforta formo de malsano kaŭzanta imunecon kontraŭ virusforta versio ne estis nova; tion jam oni konis delonge ĉevariolo. Inokulado per variolo (varioligo) estis konata kiel rezulto en multe malpli mortiga malsano, kaj ege reduktis la mortigadon, kompare kun la nature akirita malsano.[70] AnkaŭEdward Jenner estis studintavakcinadon uzantebovovariolon (vaccinia) por havigi kruc-imunecon kontraŭ variolo fine de la 1790-aj jaroj, kaj ĉirkaŭ komenco de la 1800-aj jaroj vakcinado jam estis disvastiĝinta tra plej el Eŭropo.[71]
La diferenco inter kontraŭvariola vakcinado kaj vakcinado kontraŭantrakso aŭkokoĥolero kuŝis je la fakto ke tiuj du lastaj malsanorganismoj estis artefarite malfortigitaj, kaj tiel ne necesis serĉi naturan malfortan formon de la malsano.[68] Tiu malkovro revoluciis la laboron pri infektaj malsanoj, kaj Pasteur donis al tiuj artefarite malfortigitaj malsanoj la ĝenran nomon "vakcino", honore al la malkovro fare de Jenner pri bovomalsanoj (el la latinlingva radiko "vak" por bovo).[72]
En 1876,Robert Koch estis montrinta, keBacillus anthracis okazigas antrakson.[73] En siaj artikoloj publikigitaj inter 1878 kaj 1880, Pasteur menciis la laboron de Koch nur en piednoto. Koch renkontiĝis kun en la Sepa Internacia Medicina Kongreso en 1881. Kelkajn monatojn poste, Koch skribis, ke Pasteur estis uzinta malpurajn kultivaĵojn kaj estis farintaj erarojn. En 1882, Pasteur respondis al Koch en diskurso, al kiu Koch respondis agreseme.[10] Koch asertis, ke Pasteur estis testinta sian vakcinon ĉe netaŭgaj animaloj kaj ke la esplorado de Pasteur ne estis propre scienca.[2] En 1882, Koch verkis "Pri Antraks-inokulado", en kiu li malakceptis kelkajn el la konkludoj de Pasteur pri antrakso kaj kritikis Pasteur pro reteno de siaj metodoj sekrete, saltante al konkludoj, kaj estante malpreciza. En 1883, Pasteur skribis, ke li estis uzanta kultivaĵojn preparitaj similmaniere al sia sukcesaj fermenteksperimentoj kaj ke misinterpretis statistikojn kaj ignoris la laboron de Pasteur pri silkraŭpoj.[73]
En 1882, Pasteur sendis sian helpantonLouis Thuillier al suda Francio proepizootio de pork-erizipelo.[74] Thuillier identigis la bacilon kiu estis kaŭzinta la malsanon en Marto 1883.[39] Pasteur kaj Thuillier pliigis la virusforton de la bacilo pasiginta ĝin tra porkoj. Poste ili pasigis la bacilon trakunikloj, mildigante ĝin kaj akirante vakcinon. Pasteur kaj Thuillier erare priskribis la bakterion kiel kun formo de ok. Roux priskribis la bakterion kiel kun formo de bastono en 1884.[75]
Pasteur produktis la unuan vakcinon kontraŭrabio kreskigante la viruson en kunikloj, kaj poste malfortigante ĝin kaj sekigante la tuŝitan nervo-histon.[40][76] La rabivakcino estis dekomence kreita deEmile Roux, nome franca doktoro kaj kolego de Pasteur, kiu estis produktinta montintan vakcinon uzante tiun metodon.[2] La vakcino estis testita en 50 hundoj antaŭ la unua klopodo ĉe homo.[77][78] Tiu vakcino estis uzata por 9-jaraĝaJoseph Meister, la 6an de Julio 1885, post la knabo estis aĉe atakita de rabisufera hundo.[23][76] Tion oni faris je persona risko por Pasteur, ĉar li ne estis rajtigita kuracisto kaj povis suferi juĝan persekutadon pro la traktado al la knabo.[79] Post konsulti kun kuracistoj, li decidis antaŭeniri kun la traktado.[80] Dum 11 tagoj, Meister ricevis 13 inokulojn, el kiuj ĉiu inokulo uzante virusojn kiuj estis malfortigitaj dum pli mallonga tempoperiodo.[81] Tri monatojn poste li ekzamenis Meister kaj trovis, ke li bonfartas.[80][82] Pasteur estis nomita heroo kaj la juĝa afero ne estis konsiderita.[79] Analizo de la laboratoriaj notkajeroj montras, ke Pasteur estis jam traktinta du personojn antaŭ sia vakcinado de Meister. El ili unu survivis, sed eble li fakte ne havis rabion, kaj la alia mortis pro rabio.[81][83] Pasteur startigis traktadon de Jean-Baptiste Jupille la 20an de Oktobro 1885, kaj la traktado estis sukcesa.[81] Poste en 1885, kelkaj, inklude kvar infanojn el Usono, venis al la laboratorio de Pasteur por esti inokulataj.[80] En 1886, li traktis 350 personojn, el kiuj nur unu disvolvis rabion.[81] La sukceso de la traktado metis la fundamentoj por la fabrikado de multaj aliaj vakcinoj. Ankaŭ la unua el la Pasteur Institutoj estis konstruita sur la bazo de tiu atingo.[23]
EnThe Story of San Michele, Axel Munthe skribis pri kelkaj riskoj kiujn Pasteur frontis dum la esplorado por rabivakcino:[84]
„ Pasteur mem estis absolute sentima. Deziregan havigi salivan montron rekte el la makzeloj de rabia hundo, mi iam vidis lin tenantan vitrotubon inter siaj lipoj por akiri kelkajn gutojn el salivo el la buŝo de rabia buldogo, tenita surtable fare de du helpantoj per siaj manoj protektitaj per ledogantoj. ”
Pro sia studo pri ĝermoj, Pasteur kuraĝigis doktorojn sanigi siajn manojn kaj ekipaĵaron antaŭ kirurgio. Antaŭ tio, malmultaj doktoroj aŭ iliaj helpantoj praktikis tiujn procedurojn.[85][86]Ignaz Semmelweis kajJoseph Lister estis jam praktikante la sanigajn metodojn en medicinaj kuntekstoj en la 1860-aj jaroj.[87][88]
↑ (2015) “The unseen world: reflections on Leeuwenhoek (1677) 'Concerning little animals'”,Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences370 (1666),p. 20140344.doi:10.1098/rstb.2014.0344.
↑Keim, Albert; Lumet, Louis (1914).Louis Pasteur. Frederick A. Stokes Company. pp. 37–38.
↑"Louis Pasteur". Science History Institute. Junio 2016. Alirita la 1a de Februaro 2022.
↑Debré, Patrice (2000).Louis Pasteur. Tradukita de Elborg Forster. Baltimore: Johns Hopkins University Press. pp. 119–120.ISBN 978-0-8018-6529-9. Alirita la 1a de Februaro 2022.
↑Joseph Gal:Louis Pasteur, Language, and Molecular Chirality. I. Background and Dissymmetry, Chirality23 (2011) 1−16.
↑23,023,123,223,3Cohn, David V (18a de Decembro 2006). Pasteur. University of Louisville. Arkivita ella originalo je 2017-03-23. Alirita 2a de Decembro 2007 . “Fortunately, Pasteur's colleagues Chamberlain sic and Roux followed up the results of a research physician Jean-Joseph-Henri Toussaint, who had reported a year earlier that carbolic-acid/heated anthrax serum would immunize against anthrax. These results were difficult to reproduce and discarded although, as it turned out, Toussaint had been on the right track. This led Pasteur and his assistants to substitute an anthrax vaccine prepared by a method similar to that of Toussaint and different from what Pasteur had announced.”.
↑Louis Pasteur (Junio 2016). Alirita 20a de Marto 2018 .
↑ (1974) “Science, politics and spontaneous generation in nineteenth-century France: the Pasteur-Pouchet debate”,Bulletin of the History of Medicine48 (2),p. 161–198.
↑Keim, Albert. (1914)Louis Pasteur. Frederick A. Stokes Company, p. 64.
↑Sternberg, George M.. (1901)A Textbook of Bacteriology. Nov-Jorko: William Wood and Company, p. [htt://archive.org/details/atextbookbacter01stergoog/e/n313 278]–279. “pasteur loir anthrax.”.
↑"This way, which the genius of Pasteur had opened and which became so fruitful, soon proved to be closed with regard to the anti-pasteurellic vaccination of the hen. Difficulties arose in the regularity of attenuation and maintenance of virulence to a definite and fixed degree." (G. Lesbouyries,La pathologie des oiseaux, Paris, 1941, p. 340; citita de Hervé Bazin,L'Histoire des vaccinations, John Libbey Eurotext, 2008, p. 155.)
↑Keim, Albert. (1914)Louis Pasteur. Frederick A. Stokes Company, p. 123–125.
↑Vallery-Radot, René. (1919)The Life of Pasteur. London: Constable & Company, p. 303–305.
↑Tizard, Ian. (1998) “Grease, Anthraxgate, and Kennel Cough: A Revisionist History of Early Veterinary Vaccines”,Veterinary Vaccines and Diagnostics. Academic Press, p. 12–14.ISBN 978-0-08-052683-6.
↑ (1881) “Le vaccin de charbon”,Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (fr) 92,p. 666–668.
↑65,065,165,265,3 (2002) “Summary report of the experiments conducted at Pouilly-le-Fort, near Melun, on the anthrax vaccination, 1881.”,The Yale Journal of Biology and Medicine75 (1),p. 59–62.
↑ (2005) “Wanted, an Anthrax vaccine: Dead or Alive?”,Medical Immunology4 (1),p. 5.doi:10.1186/1476-9433-4-5.
de Kruif, Paul (1926).Microbe Hunters. Blue Ribbon Books. Novjorko: eldonejo Harcourt Brace & Company Inc. Alirita la 9-an de oktobro 2020., ĉapitroj III (PASTEUR: Microbes are a Menace!) kaj V (PASTEUR: And the Mad Dog)
Pierre-Yve Laurioz,Le maitre et l'élève : de Claude Bernard et Louis Pasteur : Biographie double de Claude Bernard, le professeur et de Louis Pasteur qui fut son élève,(ISBN978-2-7466-3730-6)
Michel Mitov, La recherche, nº 508, 2016
Reynolds, Moira Davison.How Pasteur Changed History: The Story of Louis Pasteur and the Pasteur Institute (1994)