Ŝi estis edzino de la filozofoHugo Ingrisch de 1949 ĝis 1965, kies familia nomo iĝis ŝia artista nomo. Ekde 1966 Ingrisch estis la edzino de la komponistoGottfried von Einem por kiu ŝi ankaŭ verkis kelkajn libretojn kaj kantotekstojn. La plej konata verŝajne estas la gnostika mistera operoDie Hochzeit Jesu kies premiero en 1980 ĉeTeatro ĉe la Vieno kaŭzis teatran skandalon pro supozata blasfemo. Eĉleterbombo de la teroristoFranz Fuchs tiam sendis al ŝi, feliĉe al malmoderna adreso.
En ŝia frua kreiva periodo (1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj), Lotte Ingrisch unue publikigis humurajn romanojn sub la pseŭdonimoTessa Tüvari, tiam psikologiajn romanojn sub sia propra nomo. De la mez-1960-aj jaroj ŝi skribis komediojn, magiajn kapricojn, sciencfikcion, radioteatraĵojn, televidajn teatraĵojn, libretojn kaj nefikciaĵojn.
Ekde 1970 ŝi okupiĝas, ankaŭ en siaj libroj, pri esploroj pri konscio, morto kaj postvivo, bestaj rajtoj, sociaj utopioj kaj dekstra-hemisfera reformpedagogio. Krome, ŝi skribis, krom kontribuoj al transcendeco, du krimromanojn. Tiutempe ŝi vivis kun sia edzo Gottfried von Einem ĉefe jeWaldviertel-regiono enMalsupra Aŭstrio, precipe en Rindlberg (kvartalo deBad Großpertholz), Oberdürnbach (kvartalo deMaissau) kaj finfine jeWeikertschlag (Raabs an der Thaya). En ŝiaj libroj, ŝi plurfoje referencas al ĉi tiujgeomancie interesaj lokoj pro iliaj ĝenaj zonoj. Post la morto de sia edzo ŝi donacis sian domon en Oberdürnbach kiel muzeon al la municipo de Maissau, kiu ĉiujare organizas tie koncertojn.
En 1990, Lotte Ingrisch transdonis ŝian literaturan heredaĵon al Aŭstra Literatura Arkivo. En 1993 ŝi fondisLernejon de senmorteco por forpreni la timon de la homoj antaŭ morto. Krome ŝi estas engaĝiĝanta por memdetermina morto kun digno. Ingrisch estas vicprezidantino la privataGottfried-von-Einem-fondaĵo fondinte en 2010Internacian Gottfried-von-Einem-societon kiu heredu universale la Einem-aĵojn. Ties prezidanto estas la komponisto kaj direktisto Heinz Karl (Nali) Gruber. Per ŝia geedziĝo al Gottfried von Einem, ŝi estis la duonpatrino de la iama ministro pri internaj aferoj, scienco kaj transportoCaspar Einem.
Ĉe la fino de konversacio pri ŝia loĝejo Lotte Ingrisch diris en aŭtuno 2014 dum evento jeHofburgo:Mi antaŭĝojas la plej malgrandan ĉambron, en kiu mi iam estos loĝinta - la ĉerko. […] Mi dezirus esti mortinta. Se eŭtanazio estus laŭleĝa en Aŭstrio, mi estus subskribinta por forigo de rubo antaŭ longe. Mi havas 84 jarojn kaj mi kantis mian kanton. Fino de la agadaro.[1]
Kater Murr, muziko deGottfried von Einem (Norddeutscher Rundfunk mendis tion kiel pornografian radidramon kaj pro tio neniam faritis (1968; la mendo faritis post alkoholaĵkonsumo)
Ballett Rheumatic (1969)
Till Eulenspiegel (1970)
Die Mondhexe, mendo fare de BBC kiel sciencfikciaĵo (1971)
↑Lotte Ingrisch-Einem: "Ich habe ein heimliches Gspusi mit dem Nirwana." Ĉe:Der Standard, Wien, 31.10.2014, aneksaĵo Immobilien-Standard, p. I/1. La originala teksto jen:Ich freue mich schon auf den kleinsten Raum, in dem ich je gewohnt haben werde – auf den Sarg. […] Ich wünschte, ich wäre tot. Wenn in Österreich die Sterbehilfe legal wäre, hätte ich mich schon längst für die Müllabfuhr gemeldet. Ich bin 84 und habe mein Lied gesungen. Ende der Vorstellung.
↑La filo de Jörg Mauthes tiam strebis malpermesi la finfaron de tie ĉi verke tribunale.