Dum la18-a jarcento kelkajbarokajpreĝejoj estis konstruitaj en Lorko. Kune kun la nobelaraj domoj estantaj en la malnova urbo, kiuj nun estas riparataj, iĝas monumentaro, kiu estas deklarita historia kaj arta tutaĵo
Ĝis ekde la19-a jarcento okazas Lorke ĉiujare laprocesioj (religiaj paradoj) je Sankta Semajno. Tiuj okazaĵoj estas unikaj por sia miksaĵo de festadaj kaj piaj sentoj. Romiaj soldatoj kaj militĉaroj miksiĝas kun barokaj skulptaĵoj de sanktuloj kaj la ludaj aperaĵoj el bibliaj kaj historiaj uloj, kielKleopatra,Nerono, la reĝino de Saba (patrino deSalomono), la kvar rajdantoj de laApokalipso ladiablo, ktp. Ĉi tiu bibliaj paradoj, kiel nun ili estas konataj, estas deklarataj porturismaj naciinteresaj, kaj baldaŭ eble homara heredaĵo.
Lorka kastelo.
La historia kaj arta aro el Lorko, inkluzive lakastelon, kuniĝas en tema parko pri historio. Ĝi estas konata kiel "Lorko, Metiejo de la Tempo" (hispane "Lorca, Taller del Tiempo"). La kastelon oni nomigas kiel "Fortikaĵo de la Suno", ĉar Lorko estas konata kiel la "urbo de la suno".
Ĉar oni transformigas unu ĉefturon de la kastelo en "Parador Nacional" (hotelo de nacia posedaĵo), arkeologiaj kavaĵoj estis farataj dum tri jaroj. Tie aperis, inter aliaj interesindaj trovaĵoj, unu el la plej kompletajsinagogoj el Hispanio.
Murpentraĵo de Iván Molina omaĝe al la virinoj el Lorko.
En la jaro 2010 Lorko enhavis 92 694 loĝantojn, el kiuj preskaŭ 60 000[1] apartenas al la urba kerno, dum la cetero al la diversajsubmunicipoj kaj domaroj de ĝia etenda municipa teritorio. Proksimume la 18 % de la loĝantaro estas de eksterlanda deveno, kio estas ĉirkaŭkalkule 20 000 loĝantoj, el kiuj plej parto estas elEkvatoro kajNordafriko.[1] El la lastaj ĉirkaŭkalkuloj la procento kaj la kvanto de eksterlanda lokanaro ege pliiĝis.
Meze de la 19-a jarcento estis ĉirkaŭ 50 000 loĝantoj; ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento estis ĉirkaŭ 70 000 loĝantoj; nuntempe oni alproksimiĝas al la 100 000.