Laebla vivtempo de vivaĵo estas la vivodaŭro por kiu ĝi estas programita kielbiologia speco. Iujrekordoj de vivtempo atingitaj de individuoj profitinte de escepte longa vivdaŭro povas eĉ superi tiun taksadon. Lameza vivtempo respondas al la vivodaŭro kiu estas tre ŝanĝiĝema laŭ la loĝantaroj kaj la koncernaj generacioj al la sino de sama speco. Du ŝanĝoj ŝajnas esti prioritatoj por plejeble plilongigi nian ekziston: pli da korpekzercado, kajdieto senpesticidoj kaj sen danĝeraj traktadoj kaj almiksaĵoj (sukeroj,salo, kemiaj konserviloj, ktp.). La plilongigo de vivodaŭroj estas la fundamento de multaj politikoj, inter ili la klopodoj al plialtigo de la aĝo de emeritiĝo[1].
La nombro de centjaruloj kaj eĉ de grandaĝuloj de almenaŭ 110 jaroj ne ĉesis kreski depost ili estis nombrataj. Oni situis en la pasintaj tempoj la homan longvivecon je proksime 100 jaroj. Estas efektive probable ke tre malmultaj personoj vere superis tiun aĝon antaŭ la 20-a jarcento.
En 2008, la meza vivodaŭro de la italoj estis la plej alta deEŭropo kaj unu el la plej altaj en la mondo: 80,4 jaroj por viroj, 85,3 jaroj por virinoj.[2]
Nuntempe, en la evoluitaj socioj, la vivodaŭro progresas aŭ stagnas, dum la atendo je sana vivo malkreskas.[3][4]
Angla studo starigis liston de faktoroj de longviveco surbaze de kiuj oni povas entrepreni ion[5][6][7]. Tio estas ne fumi, modera konsumado dealkoholo, la regula fizika aktiveco kaj la konsumado de kvin fruktoj kaj legomoj po tago. Tiuj kvar faktoroj respektive permesus vivo-esperon je 14 kromaj jaroj kompare al la ne-respekto de tiuj kvar faktoroj.
Ĝenerale, la esceptaj longvivecoj observeblas en komunumoj kun malgrandaj loĝantaroj, ofte insulaj aŭ malproksimaj de grandaj urboj, aŭ apartenas al religia komunumo: loĝantoj de la Okinava insulo[8], deSardio[9], de regiono en Kostariko nomataGuanascate, de la greka insulo Ikaria[10], usonaj adventistoj[11], eventuale la sudo deNov-Skotio (oriento de Kanado).[12][13][14][15] Baptitajbluaj zonoj[16] (de la anglablue zone), pri iuj de tiuj loĝantaroj oni faris sciencajn esplorojn[17]. La ĉefajn komunajn faktorojn kiujn oni retrovas povas esti klasifikataj kiel nutradaj faktoroj kaj mediaj faktoroj.
En la komunumoj prezentantaj esceptan vivtempon, la personoj konsumas malmulte daviando (aŭ tute ne), multe dafruktoj kajlegomoj. En la okazo deOkinavo, la tradicia manĝado estas je 96 % vegetara kun nur 1 % de la kalorioj sub formo de fiŝoj kaj malpli ol 1 % sub formo de viando, ovo aŭ lakta produkto.[18]
En la komunumoj prezentantaj esceptan longvivecon, la personoj ekzercas manan aktivecon dum sia tuta vivo, ofte agrikulture. Ili marŝas multe, pasas multe da tempon ekstere. Ili ne fumas. Ili tenas komunuman vivon kun la ĉirkaŭaĵo kaj havas pozitivan menson, estas ofte proksimaj de la familio aŭ de la membroj de la komunumo. Ili malmulte suferas pro lastreso de la moderna vivo, kiel de fiksaj horaroj, bruo, artefarita lumo.
Viroj vivas malpli longe ol virinoj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, sed tiu diferenco estas tre grava en iuj disvolviĝintaj landoj.[19] Pluraj "klasikaj" faktoroj klarigas tiun diferencon (tabako,alkoholo, riskaj kondutoj, pli riskaj kaj elĉerpigaj profesioj, malpli granda socia interagado), sed la studoj indikas ke tiuj faktoroj ne klarigas la tutan konstatitan diferencon.[20][21]
↑Elles sont dépassées légèrement par les Françaises, avec 85,4 ans, mais la moyenne globale est favorable aux Italiens, tous sexes confondus.The Lancet, 18a de novembro 2008