En la ĉi-dekstra bildo, la direkto de la verna punkto estas montrita per minusklagamo (γ), dum la ebeno P2 reprezentas la ekliptikon. La longitudo de la suprenira nodo do egalas la angulon inter la direkto de γ kaj la punkto, kie la ruĝa orbito sekcas la ekliptikon. Pro konvencio, kvankam ekzistas du punktoj kie la koncernata orbito sekcas la ekliptikon, oni nur konsideru tiun punkton, kie la orbito estassupreniranta; en lasunsistemo, la supran direkton indikas la norda poluso de laSuno.