Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Longás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Longás
municipality of Aragon(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo50688
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro45  (2024)[+]
Loĝdenso1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo42° 29′ N,0° 56′ U(mapo)42.4802884-0.93509560000001Koordinatoj:42° 29′ N,0° 56′ U(mapo)[+]
Alto840 m[+]
Areo49,228595 km² ( 492 2.8 595 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Longás (Provinco Zaragozo)
Longás (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Longás
Longás (Hispanio)
Longás (Hispanio)
DEC
Situo de Longás

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoLongás[+]
vdr

Longás [lonGAS] estas municipo deHispanio, en la nordokcidenta pinto de la komarkoCinco Villas apartenanta al la norda parto de laProvinco Zaragozo (regionoAragono).Sangorrín estas senhoma loko, kiu apartenas al municipo Longás.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
MontopasejoO Portillo.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidenta pinto de la komarkoCinco Villas, norde de la teritorio deLuesia, oriente deLobera de Onsella kaj sude deBagüés. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio deEjea de los Caballeros. Ĝi estas ĉe la komenco de la valo de la rivero Onsella, (nome Valdonsella kajVal de Onsella,Baldonsella kajBal d'Ossella en aragona), ĉe la kunfluejo de la rojoj Caparrito kaj Chinela kun la rivero Onsella, ĉe la montaro Santo Domingo, sur la deklivaro de la aragona Antaŭpireneo.

La municipa teritorio limas oriente kun la iamaj municipaj teritorioj de Salinas de Jaca kaj Ena, nun integritaj en la teritorio de Las Peñas de Riglos, apartenantaj al la provinco Huesca kaj komarko Hoya de Huesca; norde kun Bagüés kaj Bailo (tiu lasta apartenanta al la komarko Jacetania kaj provinco Huesca); okcidente kun Lobera de Onsella; kaj sude kun Luesia kaj Uncastillo.

La loĝloko Longás (840 msm) estas je 170 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sed pli proksima je nur 84 km dePamplono. Ĝi estas komunikata per ŝoseo nur kunLobera de Onsella okcidente.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la areo batalis romianoj estritaj deMarko Terencio Varono en la jaro 184 a.n.e. kontraŭ keltoj kaj lasis la teritorion al siaj romiaj aliancanoj nomevaskonoj. Tiukadre okazis fortaromiigo. La areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la 10-a jarcento. Longás aperis citita en dokumento devena de la monaĥejo de Leyre de la 14a de februaro 938,[1] en kiu ĝi aperas literumita Longareç,[2]​ kvankam eble ĝi estas pli antikva. La loĝloko estis ligita dum longe al tiu monaĥejo.[3]​ Aliaj literumoj estis jenaj: Longares kaj Longars (en aragona la lasta).

Laŭlonge de la historio, Longás apartenis al diversaj senjorlandoj, inter kiuj menciendas jenaj:[4]

  • La reĝo Petro la 4-a de Aragono aligis Longás, kun Lobera de Onsella, al teritorio de la Aragona Krono.​
  • Ĝi apartenis ankaŭ al María de Luna la Granda,​ kiu estis edzino de la reĝo Marteno la 1-a, posedantino de nombraj senjorlandoj en la zono, kiel Luna, Bolea kaj Loarre.
  • Ĝi estis akirita de Ramón de Mur, de la konata aragona familio Mur.​
  • La reĝo Alfonso la 5-a donis al Juan Martín de Luna la rajton elaĉeti de Ramón de Mur la lokon Longás.​

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Longás: oni malaltiĝis el 600 loĝantoj fine de la 19-a jarcento, 570 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 42 loĝantoj; do, oni perdis preskaŭ la tuton de la loĝantaro.

Aktualo

[redakti |redakti fonton]

La lokaekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al kultura kajrura turismo ĉefe somere kaj en epoko deĉasado kaj de fungokolektado ktp. Jam malaperis tradicia okupo pri produktado degudrorezino elforstado, utila por markigo de brutoj, vundokuracado de bestoj, akvimunigo de trinkujoj, ktp.

Longás estas unu de la lokoj deCinco Villas en kiuj oni retenis la uzadon de laaragona lingvo, kiu ĝis antaŭ nelonge estis la ĉiutaga lingvo inter lokanoj. Nuntempe ĝi restas ĉefe en loknomoj, nomoj de animaloj kaj plantoj, proverboj kaj diraĵoj de parola tradicio.[5]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Popola arkitekturo de la urba kerno de Longás, mezepokeca, de ŝtonaj domoj. Estas domegoj kun gotikaj kaj renesancaj elementoj, blazonfasadoj, arkoj, balkonoj, fenestroj, kamenpintoj nomitajespantabrujas (sorĉistintimigiloj), ktp.
  • La preĝejo de Sankta Maria, de la 14-a jarcento, kun svelta oklaterasonorilturo kun internahelika ŝtuparo (eble iama defendoturo). En la interno estas plurlateraabsido, volbo kaj platereskaretablo pri Sankta Mikaelo.​
  • Ermitejo de Sankta Maria Magdala, de la 18-a jarcento, ekster la urba kerno.
  • Ermitejo de Sankta Dominiko, sur la plej alta pinto de la montaro Santo Domingo, je 1 524 metroj de altitudo, eble kie en la Mezepoko estis la monaĥejo de Sankta Stefano de Orastre, rilata al tiu de la nuna Corral de Calvo, je ĉirkaŭ 2 km, sed jam ene de la teritorio de Luesia.​
  • Restaĵoj de lagvatoturo de San Marzal kaj aliaj restaĵoj de la senhomejo Lucientes (de kie devenas la dua familinomo deFrancisco de Goya.​
  • Forno de rezino, ĵus restaŭrita por diskonigi tradician laboron.
  • Romanika ponto super la rivero Onsella.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Demografia evoluo de Longás inter 1842 kaj 2022:[6]

Demografia evoluo de Longás[7]
1900191019201930194019501960197019811991199620012004200820152022
Loĝantaro440488570416353310196512435424453423642

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Los Alastuey
  2. de Onsella»[rompita ligilo]
  3. Luis Javier Fortún: Leire, un señorío monástico en Navarra (siglos IX-XIX). Fondo de Publicaciones del Gobierno de Navarra. Pamplona, 1994.
  4. Os Tablaus
  5. Grabaciones de tradición Oral y musical en el Sistema de Información del Patrimonio Cultural Aragonés (SIPCA).
  6. INE - Instituto Nacional de Estadística de España
  7. INE - Instituto Nacional de Estadística de España

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996).Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Cristóbal Guitart Aparicio (1994).Zaragoza. Ediciones Júcar.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989).Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Longás&oldid=8732793"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp