Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:51° 30′ 25″ N00° 07′ 37″ U / 51.50694 °N, 0.12694 °U /51.50694; -0.12694(mapo)
Londono
angle London
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: London
Lando Britio
Konstitucia landoAnglio
RegionoGranda Londono
MetrooMetroo de Londono
Parto(j)Interna Londono,Ekstera Londono
Konataj lokoj
PontojPonto de Londono,Tower Bridge
RiveroTamizo
SituoLondono
 - alteco24 m s. m.
 - koordinatoj51° 30′ 25″ N00° 07′ 37″ U / 51.50694 °N, 0.12694 °U /51.50694; -0.12694(mapo)
Areo1 577,00 km² (157 700 ha)
Loĝantaro8 799 728 (2021)
Denseco5 580,04 loĝ./km²
Parkoj
Unua skribmencio1267
UrbestroSadiq Khan

(ekde 9-a de majo 2016)

HorzonoGMT (UTC+0)
 - somera tempoBST (UTC+1)
PoŝtkodoE
ISOCity of London, London Borough
ISO-3166GB-LND
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Metropola mapo de Granda Londono
Metropola mapo deGranda Londono
Metropola mapo deGranda Londono
Vikimedia Komunejo: London
Retpaĝo: www.london.gov.uk
Map

Londono (angle London, pron. /ˈlʌndən/) estasĉefurbo kaj plej loĝataurbo deAnglio,Britio, kaj de laUnuiĝinta Reĝlando.[1][2] Ĝi situantas en la sudoriento deAnglio kaj de la insuloGranda Britio apud la marenfluejo de riveroTamizo. Ĝi estis grava urbo dum du jarmiloj. Ĝi estis fondita de laromianoj, kiu nomis ĝinLondinium.[3] La antikva kerno de Londono, nomeCity of London, ampleksas 2.9 km² ene de mezepokaj limoj kaj ekde tiam ĝis almenaŭ la 19-a jarcento, la termino Londono aludis ankaŭ al la metropolo disvolvigita ĉirkaŭ tiu kerno.[4] La kerno de tiu kunurbaĵo formasGrandan Londonon,[5][6] nomeregiono de Anglio regata de laUrbestro de Londono kaj de laAsembleo de Londono.[7][8] Tiu kunurbaĵo kovras ankaŭ du anglajn graflandojn: la malgrandan distrikton de la Urbo Londono kaj la graflandon Granda Londono. Tiu lasta konstituas la plej majoritaton de Londono,[9] kvankam historie ĝi estis disigita interMiddlesex (nune nuligita graflando),Essex,Surrey,Kent, kajHertfordshire. Tamen multaj loĝantoj de distriktoj kiuj estis historie parto de unu el tiuj graflandoj plukonsideras tiujn distriktojn kiel ne parto de Londono.[10][11][12]

Londono produktas 17 % de laMEP de laUnuiĝinta Reĝlando kaj estas unu el la tutmonde plej grandaj komercaj centroj.

Londono estas hejmo al multaj institucioj kun internacia agado, same kiel al supernaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konatajteatrejoj,muzeoj,koncertejoj,palacoj kaj aliaj.

La moderna Londono konsistas el la du malnovepokaj urboj Londono kajWestminster, kiuj kuniĝis al la nuntempametropolo, en kiu loĝis (en2006) oficiale 7 512 400 da homoj en la "Granda Londono" areo (areo pli granda ol 480 km²). Oni taksas, ke la tuta metropola areo havas inter 12 kaj 14 milionojn da loĝantoj.

Limigo de Londono

[redakti |redakti fonton]

La hodiaŭa Londono estas identa kun laGranda Londono kaj administracie ĝi entenas 32 urbajn kvartalojn kaj la Londonan urbon. Sed la origina Londono ensumigis nur kelkajn kvadratajn mejlojn de la Londona urbo-centro, de kiu la urbo evoluis ĉiuflanken. Inter la jaroj1889 kaj1965 Londono ricevis la teritorion de la tiama Londona graflando, kovranta la regionon nuntempe konatan kiel lainterna Londono.

Oni konsideras la centron de Londono monumento staranta surCharing Cross, situanta ĉe la samnomastacidomo. La malnovajromianoj markis la centron deLondonia per ŝtono en la urbocentro.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

En la graflandoMiddlesex situas Londono, kiu tamen jam ekde la13-a jarcento estis administrata sendepende de la respektiva graflando. La nordokcidentaj antaŭurboj de Londono same estas parto de la historia graflando.

Ĉerivera situo

[redakti |redakti fonton]

La granda Londono havas areon de 1 579 km². Ĝi entenashavenon ĉe la riveroTamizo, kiu utilegas por ŝipa transporto. Londono estis fondita ĉe la norda bordo de la Tamizo kaj dum multaj jarcentoj ekzistis nur unuponto por transiri la riveron, la tiel nomataLondon Bridge. Pro tio Londono evoluis plejparte norde de la Tamizo.

Post kiam en la18-a jarcento estis konstruitaj aliaj pontoj, la urbo komencis ekspandi ĉiudirekten sen grandaj problemoj, ĉar ebena aŭ milde ondiĝinta pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero prezentis nenian naturan obstaklon. Kvankam en la urbo estas kelkaj montetoj, kiel ekzempleParliament Hill (la monteto de la parlamento) aŭPrimrose Hill, ili estas ne tre ampleksaltaj kaj prezentis nenian malhelpon al la evoluo de la urbo. Danke al tiuj ĉi faktoj Londono havas preskaŭ rondan bazplanon.

Barieroj sur la Tamizo, la plej grandaj reguligeblaj bariloj kontraŭinundoj en la mondo.

La Tamizo estis foje multe pli larĝa kaj malpli profunda ol ĝi estas nuntempe. La rivero, kiu trafluas tra la urbo nuntempe, estis kunpremita inter artefaritajn bordojn. Multaj alfluoj ĝis la Tamizo trafluas tra la londonasubterejo. La Tamizo estas alflusa rivero kaj Londono tial estis kaj senĉese estas endanĝerigita pro inundoj. Tiu ĉi minaco en la paso de tempo fariĝis senĉese pli reala pro malrapida ascendo de la nivelo de la rivero kaj ankaŭ pro malrapidakliniĝo de la tuta insulo Granda Britio (norde okazas altiĝo kaj sude malaltiĝo), kaŭzita pro post-glaĉera izostaza leviĝo. Kiel ŝirmilo kontraŭ eblaj inundoj estis konstruitajbarieroj sur la Tamizo ĉeWoolwich (vidu la foton maldekstre), sed komence de la jaro2005 aperis spekulacioj, ke tiuj ĉi barieroj povus ne esti sufiĉaj kaj estis rekomendite konstrui pliajn, 16-kilometrojn longajn barierojn laŭlonge de la riverfluo.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Londono havas mildan klimaton. Someroj estas varmaj, sed nur malofte varmegaj, vintroj malvarmaj, sed malofte frostas, kajpluvoj estas regulaj, sed ne tro densaj. Someraj temperaturoj nur de tempo al tempo superas33°C, kvankam tiuj ĉi altaj someraj temperaturoj lastatempe fariĝis pli kutimaj.

La plej alta temperaturo iam notita en Londono estas37,9°C. Ĝi estis mezurita sur laflughaveno Heathrow dum la varmega somero de la jaro2003.

Densaj neĝofaloj estas preskaŭ nekonata fakto en Londono. Dum la lastaj jarojneĝo aperis proksimume dufoje jare kaj ĝi falis ĝis alteco de proksimume 25 mm.

Proksimumaj jaraj pluvoj en Londono (sub 600 mm) estas pli malaltaj ol enRomo aŭ enSidnejo. La londona konstruita areo, kun varme hejtitaj konstruaĵoj, kreasmikroklimaton, kiu de tempo al tempo plialtigas la temperaturon interne de Londono je5°C kontraŭe al la ĉirkaŭaĵo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Malnovepoko

[redakti |redakti fonton]
Mapo de la antikvaLondinium.

Ne pruveblis ekzisto de antaŭ-romia setlejo dekeltoj en la loko de laurbocentro de Londono. Verŝajne do laromianoj fondis la urbonLondinium en la jaro47. En la jaro6061 laicenoj gvidataj de la reĝinoBudiko detruis la setlejon. Londinium estis rekonstruita kaj iĝis komence de la2-a jarcento ĉefurbo deBritannia anstataŭCamulodunum (la nunaColchester). Ekde197 Londinium estis la ĉefurbo de la provincoBritannia Superior, ekde ĉirkaŭ300 de la provincoMaxima Caesariensis. Ĉirkaŭ la urbon oni starigis fortikaĵojn.

En la jaro410 la romianoj retiris siajn trupojn kaj la loĝantoj senprotektaj suferis la rabadojn fare de ĝermanaj triboj. Post la konkero deAnglujo fare de laengloj kaj lasaksoj Londinium iĝis ĝis la fino de la5-a jarcento neloĝata ruinaro.

Mezepoko

[redakti |redakti fonton]
Lankastra sieĝo de Londono, kiu en 1471 estas atakita deJorkistoj.

Laanglosaksoj unue evitis la tujan ĉirkaŭon de la ruinigita urbo. Fine de la7-a jarcento ili fondis okcidente de ĝi la setlejonLundenwic, kiu apartenis unue al la reĝlandoMercia, poste al tiu deEssex. Sub la gvidado deAlfredo la Granda, reĝo deWessex, la anglosaksoj rekonkeris de ladanoj la regionon ĉe la marenfluejo de laTamizo en la jaro878. En la sekvaj jaroj la regiono ene de la romia urbomurego estis denove setlita. La novestiĝinta urbo nomiĝisLundenburgh.

En1066 lanormandoj konkeris Anglujon. La nova reganto,Vilhelmo la 1-a konfirmis la apartajn rajtojn de Londono.Rikardo Leonkora nomumis en1189 la unuanlordurbestron, kiuj ekde1215 estis elektitaj de la pli kaj pli potencaj komercistajgildoj.

En1209 estis finkonstruita la unua ŝtonaponto de Londono, kiu ĝis1750 estis la nura ponto al la nuna urbocentro. Plurfoje la londonanoj suferis rabadojn de ribelemaj kamparanaj soldataroj. Tiel okazis en1381 dum laAngla kamparana ribelo kaj en1450 dum la ribelo deJack Cade.

Dum lamilitoj de rozoj, kiuj finiĝis en1485 per la kronado de Henriko Tudor alHenriko la 7-a, la urbo subtenis la partion de laJorkoj. LaReformacio rompis la potencon de la eklezio, kiu ĝis tiam posedis ĉirkaŭ duonon de la tuta grundo. La disdivido de ekleziaj bienoj ekde1535 estigis epokon de ekonomia kresko kaj Londono iĝis granda komercurbo.

Moderna epoko

[redakti |redakti fonton]
Abatejo Westminster, en pentraĵo (deCanaletto, 1749), estasMonda heredaĵo de Unesko kaj unu el la plej antikvaj kaj gravaj konstruaĵoj de Londono.

Dum la Tudora periodo laReformacio produktis laŭgradan ŝanĝon alProtestantismo, kaj multo de la posedaĵoj de Londono pasis el la eklezio al la privata posedo, kiu akcelis lakomercon kaj la negocojn en la urbo.[13] En 1475, laHansa ligo kreis sian komercan bazon (kontoro) de Anglio en Londono, nomeStahlhofSteelyard. Ĝi ekzistis ĝis 1853, kiam la urboj de laHansa ligo nomeLubeko,Bremeno kajHamburgo vendis siajn propraĵojn al la Sudorienta Fervojo.[14] Teksaĵoj ellano estis enŝipigita netinkturitaj kaj nefabrikitaj en vestaĵoj el la 14a/15a jarcenta Londono al la najbaraj marbordoj deNederlando, kie ili estis konsiderataj nemalhaveblaj.[15]

Sed la atingo de la anglaj marklopodoj malfacile etendiĝis trans la maroj de nordokcidenta Eŭropo. La komerca vojo al Italio kaj laMediteraneo normale trairisAntverpenon kaj super laAlpoj; ĉiuj ŝipoj trapasantaj tra laĜibraltara Markolo al aŭ el Anglio estis plej verŝajne italaj aŭragusaj. Post la re-malfermo de Nederlando al la angla navigado en Januaro 1565, tie startis forta pinto de komerca aktiveco.[16] LaBorso estis fondita en la dua duono de la16-a jarcento.[17]Merkantilismo kreskis, kaj monopolaj komerckompanioj kiel laBrita Orienthinda Kompanio estis establita, kaj la komerco etendiĝis al laNova Mondo. Londono iĝis la ĉefahaveno de laNorda Maro, kaj migrantoj alvenis el Anglio kaj eksterlande. La populacio kreskis el ĉirkaŭkalkulita 50 000 en 1530 al ĉirkaŭ 225 000 en 1605.[13]

Mapo de Londono en 1593. Estas nur unu ponto tra la Tamizo, sed partoj de Southwark sur la suda bordo de la rivero jam estis disvolvigitaj.

En la 16-a jarcento,William Shakespeare kaj liaj samtempuloj loĝis en Londono en epoko de malamikeco kontraŭ la disvolvigo de lateatro. Je la fino de la Tudora periodo en 1603, Londono estis ankoraŭ tre maletenda. Okazis murdoklopodo kontraŭJakobo la 1-a en Westminster, dum la konspiroGunpowder Plot la 5an de Novembro 1605.[18]

En 1637, la regado deKarlo la 1-a klopodis reformi la administracion en la areo de Londono. La plano celis, ke la urbestraro etendu sian jurisdikcion kaj administradon super etendaj areoj ĉirkaŭ la urbo. Timante klopodon fare de la Krono por malpliigi la bienojn nome "liberty" de Londono, mankon de intereso por administri tiujn aldonajn areojn, aŭ rilaton kun la urbajgildoj kiuj kunhavu povon, la urbestraro malakceptis. Poste nomata "The Great Refusal" (La Granda Malakcepto), tiu decido ege restas kiel tialo por la unika regostatuso de laLondona Urbo.[19]

Plano de Vertue de 1738 por konstrui la Liniojn de Komunikado dum laAngla enlanda milito.

Dum laAngla enlanda milito la majoritato de Londonanoj apogis la flankon de "Roundheads" (parlamentistoj). Post dekomenca antaŭeniro fare de la "Cavaliers" (monarkistoj) en 1642, kio pintis en la bataloj de Brentford (1642) kaj Turnham Green, Londono estis ĉirkaŭata per defenda perimetra murego konata kiel Linioj de Komunikado. Tiuj linioj estis konstruitaj de ĉirkaŭ 20 000 personoj, kaj estis kompletigitaj dum du monatoj.[20] Tiuj fortikaĵoj malsukcesis sian nuran pruvon kiam la "New Model Army" (Novmodela Armeo) eniris en Londono en 1647,[21] kaj ili estis reniveligitaj fare de la Parlamento tiun saman jaron.[22]

London suferis epidemiajn malsanojn propesto komence de la17-a jarcento,[23] kio pintis en laGranda pesto de 1665–1666, kiu mortigis ĝis 100 000 personojn, tio estas unu kvinono de la loĝantaro.[24]

LaGranda incendio de Londono detruis multaj partojn de la urbo en 1666.

LaGranda incendio de Londono ekflamis en 1666 en Pudding Lane en la urbo kaj tuj forbalais la lignajn konstruaĵojn.[25] Rekonstruado postulis ĉirkaŭ dek jarojn kaj estis kontrolita deRobert Hooke[26][27][28] kiel "Surveyor of London".[29] En 1708 la majstroverko deChristopher Wren nomeKatedralo Sankta Paŭlo estis finkompletigita. Dum laGeorga epoko, novaj distriktoj kielMayfair estis formitaj okcidente; novaj pontoj super la Tamizo kuraĝigis disvolvigon enSuda Londono. Oriente, laHaveno de Londono etendiĝis laŭrivere malsupren. La disvolvigo de Londono kiel internaciafinanca centro maturiĝis dum granda parto de la1700-aj jaroj.

En 1762,Georgo la 3-a akirisBuckingham House kaj ĝi estis pligrandigita laŭlonge de la venontaj 75 jaroj. Dum la18-a jarcento, Londono suferegis pro deliktoj kaj krimo, kaj la korpuso de policanoj kromnomita "Bow Street Runners" estis establita en 1750 kiel profesiapolico.[30] Totale, pli ol 200 krimoj estis puneblaj permortopuno,[31] kiel ŝtelo de maskotoj.[32] Plej infanoj naskiĝintaj en la urbo mortis antaŭ atingi sian trian naskiĝtagon.[33]

Vidaĵo de laReĝa Borso de Londona Urbo en 1886.

Lakafejoj iĝis popularaj lokoj por debati ideojn, dum kreskis lalegoscio kaj la disvolvigo de lapresarto faris novaĵojn amplekse disponeblaj; kajFleet Street iĝis la centro de la Brita gazetaro. Post la invado de Amsterdamo fare de la Napoleonaj armeoj, multaj tieaj financistoj translokiĝis al Londono kaj la unua Londona internacia kunsido estis organizita en 1817. Je la sama epoko, laRoyal Navy iĝis la unua plej grava militŝiparo de la mondo, funkcianta kiel serioza opozicianto de eblaj ekonomiaj rivaloj deUnuiĝinta Reĝlando. La nuligo de laMaizleĝoj en 1846 celis specife la malfortigon de la ekonomia povo deNederlando. Londono tiam superis Amsterdamon kiel ĉefa internacia financa centro.[34][35]

Lastaj jarcentoj

[redakti |redakti fonton]
Britaj volontuloj por rekrutado por la Unua Mondmilito en Aŭgusto 1914.

Londono estis laplej granda urbo en la mondo ĉirkaŭ 1831 ĝis 1925,[36] kun loĝdenseco de 325 personoj por hektaro.[37] Tiu troloĝado de Londono rezultis en epidemioj deĥolero,[38] kiu okazigis 14 000 mortojn en 1848, kaj 6 000 en 1866.[39] Pliiĝantatrafikŝtopiĝado kondukis al la kreado de la unua loka urbafervoja reto en la mondo. Tio kondukis al la nova socia fenomeno konata kielnavedado por tiuj kiuj laboris en la urba centro, sed loĝis en la ĉirkaŭaĵoj kaj ĉiutage veturis tien kaj reen. La "Metropolitan Board of Works"" (Metropola Vorkoservo) kontrolis la infrastrukturan etendon en la ĉefurbo kaj en kelkaj el la najbaraj graflandoj; ĝi estis abolita en 1889 kiam estis kreita la "London County Council" (Londona Graflanda Konsilantaro) el tiuj areoj de la graflandoj ĉirkaŭ la ĉefurbo.

Bombardita strato de Londono dum laBlitz,Dua Mondmilito.

Londono estis bombardita de Germanio dum laUnua Mondmilito,[40] kaj dum laDua Mondmilito; laBlitz kaj aliaj bombardado fare de la GermanaLuftwaffe mortigis ĉirkaŭ 30 000 Londonanojn, kaj detruis grandajn areojn de loĝejoj kaj aliajn konstruaĵojn tra la tuta urbo.[41]

LaSomera Olimpiko 1948 okazis en la origina Stadiono de Wembley, en epoko kiam Londono estis ankoraŭ rekuperante sin el la milito.[42] El la1940-aj jaroj antaŭen, Londono iĝis hejmo de multaj enmigrantoj, ĉefe el landoj de laKomunumo de Nacioj kielJamajko,Barato,Bangladeŝo kajPakistano,[43] kio faris Londonon unu el la plej diversaj urboj tutmonde. En 1951, okazis la "Festival of Britain" (Festivalo de Britio) en laSouth Bank.[44] LaGranda Smogo de 1952 kondukis al la leĝo "Clean Air Act 1956", kiu finigis kun la situacio de "pea soup fogs" (fumonebuloj) pro kio Londono estis fame konata.[45]

Carnaby Street, Londono, 1966.

Dekomence starte meze de la1960-aj jaroj, Londono iĝis centro de la tutmondakulturo de junularo (vidu artikolonKontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj), nome pormuziko,modo ktp., ekzempligita de lasubkulturo en "Swinging London" (Swinging Sixties)Swinging aŭ Londonaj Sesdekaj jaroj[46] asocia kunKing's Road,Chelsea[47] kajCarnaby Street.[48] La rolo de tendencejo estis revivigita dum la epoko depunko.[49] En 1965 la politikaj limoj de Londono estis etenditaj por kongruigi ilin kun la kresko de la urba areo kaj estis kreita nova "Greater London Council" (Konsilantaro de la Granda Londono).[50] Dum laNordirlanda konflikto kun fokuso en Norda Irlando, ankaŭ Londono estis celo de bombatakoj fare de laIRA[51] dum du jardekoj, starte per fama atenco en la tribunala areo de Old Bailey en 1973.[52][53]Rasa diskriminacio rezultis en la tumultoj de 1981 enBrixton.[54]

La loĝantaro de Granda Londono konstante malpliiĝis en la jardekoj post la Dua Mondmilito, el ĉirkaŭkalkulita pinto de 8.6 milionoj en 1939 ĝis ĉirkaŭ 6.8 milionoj en la 1980-aj jaroj.[55] La ĉefaj havenoj de Londono translokiĝis malsupren laŭrivere al Felixstowe kaj Tilbury, dum la areo de laLondon Docklands iĝis areo por regenerado, kiel la disvolvigo deCanary Wharf. Tio ebligis pro la pliiĝanta rolo de Londono kiel grava internacia financa centro dum la1980-aj jaroj.[56] LaBarieroj sur la Tamizo estis finkompletigitaj en la 1980-aj jaroj por protekti Londonon kontraŭ tajdaj leviĝoj el laNorda Maro.[57]

Malferma ceremonio de laSomera Olimpiko 2012.

La "Greater London Council" estis nuligita en 1986, kio lasis Londonon sen centra administracio ĝis 2000 kiam London-ampleksa registaro estis restaŭrita per la kreado de la "Greater London Authority" (Aŭtoritato de Granda Londono).[58] Por celebri la starton de la21-a jarcento, estis konstruitaj laKupolo de la Jarmilo, laLondona Okulo kaj laPonto de la Jarmilo.[59] La 6an de Julio 2005 al Londono oni atribuis la organizadon de laSomera Olimpiko 2012, kio faris Londonon la unua urbo kiu iĝis gastiganto de laOlimpiaj ludoj trifoje.[60] La 7an de Julio 2005, tri trajnoj de laMetroo de Londono kaj londontipaduetaĝa buso estis bombita enserio de terorismaj atakoj.[61]

En 2008, la gazetoTime nomis Londonon kunNovjorko kajHongkongo kiel "Nylonkong", kun la enhavo kiel la tri plej influajmondurboj.[62] En Januaro 2015, la loĝantaro de Granda Londono estis ĉirkaŭkalkulita en 8.63 milionoj, nome plej alta nivelo ekde 1939.[63] Dum laBritelira referendumo de 2016, la Unuiĝinta Reĝlando kiel tuto decidis forlasi la Eŭropan Union, sed majoritato de Londonaj voĉdonantoj voĉdonis por resti en laEŭropa Unio.[64]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
La enira portalo de laBrita Muzeo.

LaBrita Muzeo (British Museum) estas unu el la plej grandaj kaj bonkonatajmuzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵoMontagu Hous. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de laMontagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasikisma stilo. En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en laMuseum of Mankind, en alia parto de Londono. La libraro deBritish Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis laBritish Library.

Palaco Buckingham.

Palaco Buckingham estas la oficiala Londona sidejo de la brita monarko. Origine konstruita por la Duko de Buckingham en 1703. La Reĝo Georgo la 3-a aĉetis la palacon en 1772 por labrita reĝa familio. Ekster la ĉefpordejo staras statuo de la Reĝino Viktoria (1819 – 1901), reĝino inter 1837 kaj 1901. La nomo de la strato kiu kondukas al la palaco estasThe Mall [de mol]. Aŭtoj estas tie malpermesataj dimanĉe. La palaco estas grava loko por ŝtatceremonioj kaj tie oni povas vidi la mondfaman ceremonion “ŝanĝado de la gvardioj”. LaĜardeno de la Palaco Buckingham (angleBuckingham Palace Garden) estas granda privata parko najbara al la Londona loĝejo de la brita monarko. Situanta en Westminster, malantaŭ Palaco Buckingham kaj kovranta areon de 42 akreoj (17 ha), la parko havas 2.5 mejlojn da gruzvojoj.

Tower Bridge.
Londona ponto Millennium Bridge.

Trafalgar Square (Placo Trafalgar, en Esperanto) estas placo de la centro de Londono (Britio), konstruita por rememorigi la Batalon de Trafalgar en kiu la brita ŝiparmeo venkis super la ŝiparmeoj franca kaj hispana ĉe la marbordoj deKadizo, Hispanio. La origina nomo estis placo de Vilhelmo la 4-a, sed George Ledwell Taylor sugestis la nomŝanĝon. En la norda zono de la placo situis la realaj staloj de la epoko de Eduardo la 1-a, dum sude troviĝis laCharing Cross origina. Oni nuntempe konsideras la Charing Cross kiel la kerno de Londono kaj de ĝi oni mezuras ĉiujn distancojn. La placo estas kutima loko pormanifestacioj politikaj kaj estas loko kie staras la kolono deHoratio Nelson.

Piccadilly Circus ( prononcita [ ˌpɪkədɪli ˈsɜːkəs ]) estas stratintersekciĝo kaj publika placo en Okcidenta Kvartalo de Londono. Ĝi estis kompletigita en 1819 por ligi Regent Street kun Piccadilly. En arkitektura signifo, "cirko" estas ronda, publika areo ĉe stratkruciĝo aŭ speco de trafikcirklo, sed sen konstruita centra "insulo". Ekde 1886, Piccadilly Circus jam ne estis rekonebla kiel tia. Hodiaŭ ĝi ligas Shaftesbury Avenue, la Haymarket, Coventry Street (direkte al Leicester Square), Regent Street kaj Lower Regent Street, Piccadilly kaj malgrandan flankan straton, Glasshouse Street. La Cirko estas proksima al multaj komercaj kaj distraj areoj. La fakto ke ĝi estas krucvojo de kelkaj el la plej gravaj stratoj de Londono igas ĝin vigla kunvenejo.

Green Park (oficialeangle The Green Park, signifante La Verda Parko) estas unu el la reĝaj parkoj en Londono. Laparko kovras areon de 16hektaroj[65] kaj formas gravan ligon interHyde Park (nordokcidente) kajSanktajakoba Parko (oriente). Kune kunKensington Gardens, tiuj parkoj formas kvar-kilometran longan verdan strion encentra Londono, interrompitan nur per kelkaj stratoj.

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Administra divido

[redakti |redakti fonton]

Londono estas dividita en distriktojn kaj kvartalojn.

City.

Kvartaloj, distriktoj aŭ ĉefurboj de Londono estas:

Politiko

[redakti |redakti fonton]

Ekde 2016 la urbestro de Londono estisSadiq Khan, de la Laborista Partio, pakistandevena, nome unua islama urbestro de Londono. El 2008 al majo 2016 urbestro estisBoris Johnson, konservisma, kiu poste iĝisĉefministro.Ken Livingstone, de la Laborista Partio, estis la urbestro inter la jaroj 2000 kaj 2008.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Barclays (IFA: /ˈbɑːrkliz, -leɪz/) estas internacia financa servo kompanio, bazita en Londono. Laŭ Forbes revuo, en 2010, la firmao estis la 10-a plej granda banko en la mondo, kaj la 21-a en la mondo en liverado de financaj servoj.[66]

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]
Okcidenta Londono sur satelita foto deSputnikoLandsat 7. La verda loko en la centro estasHyde Park.
Granda Londono.

La nombro de loĝantoj en Londono en la jaro1801 estis proksimume 860 000 homoj, kontraŭ proksimume 670 000 loĝantoj enParizo en la jaro1802. Londono estis la tutmonde plej dense loĝata urbo ekde la jaro1825 kaj restis tia ĝis1925, kiam ĝi estis superita deNovjorko.

Por la loĝantoj de Londono oni iam uzas la vortonCockney.

La urbo kaj ties 32 antaŭurboj (1.579 km²) havas oficiale 7 421 228 loĝantojn, kio envicigas ĝin kune kunMoskvo al plej dense loĝataj urboj deEŭropo. Sekvantaj kontroloj precizigis tiun nombron je 7,29 milionoj. La oficiala nombro de loĝantoj de Londono en la jaro2003 estis laŭ la ofico por naciaj statistikoj (angleOffice for National Statistics) 7 387 900.

Etnoj

[redakti |redakti fonton]

Dumpopolnombrado en la jaro2001 la loĝantoj de Londono klasifikis siajn etnajn grupojn jene:

  • 76 % da blankuloj („brita blankulo“, „irlanda blankulo“ aŭ „alia blankulo“),
  • 10 % dahindoj,bangladeŝanojpakistananoj,
  • 5 % da afrikanoj,
  • 5 % da karibianoj,
  • 3 % da hibridoj,
  • 1 % daĉinoj.

Proksimume 21,8 % de la loĝantaro indikis naskiĝejon ekster laEŭropa Unio. Irlandanoj estis pro nombro de proksimume 200 000 la plej grandnombra grupo de homoj naskiĝintaj ekster Granda Britio.

Religio

[redakti |redakti fonton]

Apartenas laŭ lapopolnombrado de2001 58,25 % al iuekleziokristana, 15,8 % estas senreligiaj.

Transporto

[redakti |redakti fonton]

Londono ludas kernan rolon en la transportosistemo de Britio. La urbo estas nabo por hejma transporto, tiel kiel esti la pordego al Eŭropo kaj pretere.

Flughaveno

[redakti |redakti fonton]

Londono estas grava internacia aviada transporto nabo. Ĝia primara flughaveno, nomeflughaveno Heathrow, estas la plej aktiva flughaveno en Eŭropo por persona trafiko. Krom Heathrow, la urbo estas servita fare de pluraj aliaj malpli grandaj flughavenoj.

Fervojo

[redakti |redakti fonton]
Eurostar trajnoj en stacio St Pancras.

La Tubo, Supertera, kaj DLR

[redakti |redakti fonton]

LaMetroo de Londono, komune simple nomita la Tubo, estas la plej malnova subtera urba fervojo en la mondo, malfermiĝis en 1863. Ĝi havas dek unu itinerojn, kiuj servas ducent sepdek stacidomojn, kaj portas proksimume kvin milionojn da pasaĝeroj ĉiutage. Krom la Tubo, TfL ankaŭ havas laLondonan Surgrundan fervojon, kiu malkiel la Tubo iras sur la naciajn fervojojn, kaj la DLR (Docklands Light Railway), tute aŭtomatigita urba fervojo, kiu servas orientan Londonon.

Antaŭurbaj Fervojoj

[redakti |redakti fonton]

Densa reto de navedantaj fervojoj servas al Londono, precipe sude de la Tamizo, kie la Tubo ne alvenas. Preskaŭ ĉiuj de la fervojaj itineroj finiĝas ĉe finstacio ĉirkaŭ la urbocentro, kaj krome trajnoj iras el nordo al sudo kaj inverse, per laThameslink. Post 2018 trajnoj ankaŭ povos iri el oriento al okcidento kaj inverse, per laCrossrail tunelo.

Interurbaj kaj Internaciaj Fervojoj

[redakti |redakti fonton]

Trajnoj el Londono al la aliaj urboj de Britio forveturas de pluraj stacidomoj, laŭ sia direkto. Ekzemple, al okcidenta parto de Anglio kajSuda Kimrio trajnoj forveturas de stacioPaddington; al sudorienta kaj sudokcidenta parto de Anglio deWaterloo; deVictoria al suda bordregiono kajBrajtono; deEuston al okcidenta parto de Anglio,Norda Kimrio kaj alGlasgovo; deKing's Cross al nordorienta parto kaj alLeeds kajEdinburgo; deLiverpool Street al orienta Anglio.Eurostar-trajnoj foriras de la stacio de St Pancras alParizo (Gare du Nord) aŭBruselo (Midi/Zuid) tra la Manika Tunelo.

Tramoj

[redakti |redakti fonton]

London Trams ekfunkciis en 2000, la unua tramsistemo en la Londona regiono ekde 1952.

Amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

London Evening Standard estas loka anglalingva tag-gazeto, aperanta en Londono, ĉiutage de lundo ĝis vendredo. Ĝi estas la plej grava loka respektive regiona vespera gazeto por Londono kaj la ĉirkaŭa areo; kovras novaĵojn pri naciaj kaj internaciaj temoj, kaj ankaŭ pri la financa distrikto de Londono.

Ekde 2014,.london estas apartadomajno de plej alta nivelo por asocioj kaj individuoj de la urbo.

Sporto

[redakti |redakti fonton]

LaStadiono Emirates (angleEmirates Stadium, sed en UEFA-konkuradojArsenal Stadium) estas stadiono de la futbalteamoArsenal.

Famuloj

[redakti |redakti fonton]
Charles Dickens priskribis en siaj romanoj la vivo de la londona areo de sia tempo.
Reĝino Viktoria en 1887.
Keira Knightley en 2005, nuntempa fama londonanino.
Panorama bildo de laTamizo en centra Londono

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]

Krome interalie la urbopartojLewisham kajSutton (ekde 1968) aparte havas partnerajn rilatojn kun

Londono kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵojn elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montras mirindaĵojn elEŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome laLondona Fortreso, laPonto de la Ĉefturo kaj laVestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen laLondona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[67]

Esperanto en Londono

[redakti |redakti fonton]

ViduLondona Esperanto-Klubo

Historie,Mary L. Blake gvidis unuan Esperanto-kurson en Londono komence de la20-a jarcento.

Citaĵo
 Gravabiblioteko kaj arkivo de Esperanto: 36 Penrhyn Road en Kingston. Parolado de Zamenhof en 1907 enGuildhall (Urbodomo). - 10-a kongreso deSAT 3-7 de aŭgusto1930, ĉ. 340 partoprenantoj el 16 landoj.SEU bojkotas la kongreson per intenca neĉeesto de sovetianoj. Diskuta batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvidantoj kun ĝiaj aprobantoj aliflanke. - Postkongreso 9-11 de aŭgusto1930 kun plimulto de la partoprenantoj de laUK enOksfordo
— Enciklopedio de Esperanto (1934).
Kopirajto
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto.
La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto.

Londonaj esperantistoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "London". Collins Dictionary. n.d. Alirita la 23an de Septembro 2014.
  2. "The World Factbook".Central Intelligence Agency. 1a de Februaro 2014.[1]Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 4an de Junio 2016.
  3. "Roman London".Muzeo de Londono. n.d.[2] Arkivita el la originalo la 22an de Junio 2008. Alirita la 4an de Majo 2016.
  4. Mills, David (2001). Dictionary of London Place Names. Oxford Paperbacks.ISBN 978-0-19-280106-7. OCLC 45406491. p. 140.
  5. "Government Offices for the English Regions, Fact Files: London". Office for National Statistics. Arkivita el la originalo la 24an de Januaro 2008. Alirita la 4an de Majo 2008.
  6. Elcock, Howard (1994). Local Government: Policy and Management in Local Authorities. London: Routledge. p. 368.ISBN 978-0-415-10167-7.
  7. Jones, Bill; Kavanagh, Dennis; Moran, Michael; Norton, Philip (2007). Politics UK. Harlow: Pearson Education. p. 868.ISBN 978-1-4058-2411-8.
  8. Oni ne konfuzu la figurojn de laUrbestro de Londono kun tiu de laLordo-Urbestro de Londono kiu regas la Londonurban Korporacion, kiu administras la Urbon Londonon.
  9. Lieutenancies Act 1997
  10. Joshua Fowler (5a de Julio 2013). "London Government Act: Essex, Kent, Surrey and Middlesex 50 years on". BBC News.
  11. Laurence Cawley (1a de aŭgusto 2013). "The big debate: Is Bromley in London or Kent?". Bromley Times.
  12. Joanna Till (14a de Februaro 2012). "Croydon, London or Croydon, Surrey?". Croydon Advertiser.
  13. 13,013,1Pevsner, Nikolaus. London - The Cities of London and Westminster,2‑a eldono 1, Penguin Books, p. 48.
  14. Chisholm, Hugh, eld. (1911)."Steelyard, Merchants of the".Encyclopædia Britannica (11-a eld.).Cambridge University Press.
  15. Pounds, Normal J. G.. (1973)An Historical Geography of Europe 450 B.C.–A.D. 1330. Cambridge University Press, p. 430.doi:10.1017/CBO9781139163552.ISBN 9781139163552.
  16. Ramsay, George Daniel. (1986)The Queen's Merchants and the Revolt of the Netherlands (The End of the Antwerp Mart, Vol 2). Manchester University Press, p. 1 & 62–63.ISBN 9780719018497.
  17. Burgon, John William. (1839)The Life and Times of Sir Thomas Gresham, Founder of the Royal Exchange: Including Notices of Many of His Contemporaries. With Illustrations, Volume 2. Londono: R. Jennings, p. 80–81.ISBN 978-1277223903.
  18. Durston, Christopher. (1993)James I. Londono: Routledge, p. [htt://archive.org/details/jamesi0000durs/e/59 59].ISBN 978-0-415-07779-8.
  19. (2014) “'The Great Refusal': Why Does the City of London Corporation Only Govern the Square Mile?”,The London Journal 39 (1),p. 21–36.doi:10.1179/0305803413Z.00000000038. 159791907. 
  20. . London. Arkivita ella originalo je 2009-01-16. Alirita 2021-03-28 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-01-16. Alirita 2021-05-09 .
  21. Harrington, Peter (2003).English Civil War Fortifications 1642–51, Volume 9 of Fortress, 9, Osprey Publishing,(ISBN 1-84176-604-6).p. 57
  22. . London. Arkivita ella originalo je 2009-01-16. Alirita 2021-03-28 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-01-16. Alirita 2021-05-09 .The English Civil War: A contemporary account (v. 1), Wencelaus Hollar (Illustrator), Christopher Hill (Introduction), Caliban Books.ISBN 978-1850660316.Gardiner, Samuel R.. History of the Great Civil War, 1642-1649 3. Forgotten Books, p. 218.ISBN 978-1334658464.
  23. A List of National Epidemics of Plague in England 1348–1665. Urban Rim (4a de Decembro 2009). Arkivita ella originalo je 8a de Majo 2009. Alirita 3a de Majo 2010 .
  24. Story of the plague. Channel 4. Arkivita ella originalo je 13a de Majo 2011.
  25. Pepys, Samuel. [1893] Mynors Bright kaj Henry B. Wheatley:The Diary of Samuel Pepys, volumo 45, aŭgusto/septembro 1666.ISBN 978-0-520-22167-3.
  26. . BBC - History - British History in depth: London After the Great Fire (en-GB) (2011-02-17). Arkivita ella originalo je 2009-04-10. Alirita 2021-03-29 .
  27. Rebuilding after the fire. Museum of London. Arkivita ella originalo je 1a de Februaro 2008. Alirita 27a de Aprilo 2008 .
  28. (1940) “The Rebuilding of London After the Great Fire”,History 25 (98),p. 97–112.doi:10.1111/j.1468-229X.1940.tb00765.x. Alirita 2021-03-28.. 
  29. Jardine, Lisa. (18a de Januaro 2005)The Curious Life of Robert Hooke: The Man Who Measured London. Harper Perennial.ISBN 978-0060538989.
  30. PBS - Sweeney Todd, the Demon Barber of Fleet Street (2001). Alirita 2021-03-28 .
  31. Jackson, Peter, "Rough justice – Victorian style", BBC News, 3a de Aŭgusto 2009.
  32. "National Affairs: Capital Punishment: A Fading Practice", Time, 21a de Marto 1960.Arkivigite je 2011-10-11 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-10-11. Alirita 2021-05-09 .
  33. . History - The Foundling Hospital (en-GB) (2012-10-05). Alirita 2021-03-28 .
  34. Coispeau, Olivier. (2016)Finance Masters: A Brief History of International Financial Centers in the Last Millennium. World Scientific.ISBN 978-981-310-884-4.
  35. (2011-02-11) “Amsterdam and London as Financial Centers in the Eighteenth Century”,Financial History Review (en) 18 (1),p. 21–46.doi:10.1017/S0968565010000338. 153626377. 
  36. London: The greatest city. Channel4.com. Arkivita ella originalo je 19a de Aprill 2009. Alirita 25a de Marto 2021 .
  37. Bertaud, Alain. (2018)Order without Design: How Markets Shape Cities. The MIT Press.ISBN 978-0262038768.
  38. Hidden extras: cholera comes to Victorian London. The Science Museum. Arkivita ella originalo je 13a de Decembro 2011. Alirita 13a de Decembro 2011 .Arkivigite je 2011-12-13 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-12-13. Alirita 2021-05-09 .
  39. Brown, Robert W. London in the Nineteenth Century. University of North Carolina at Pembroke. Arkivita ella originalo je 30a de Decembro 2011. Alirita 13a de Decembro 2011 .Arkivigite je 2011-12-30 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-12-30. Alirita 2021-05-09 .
  40. (2016) “London and the First World War”,London Journal 41 (3),p. 1–20.doi:10.1080/03058034.2016.1216758. 159584322. 
  41. Bomb-Damage Maps Reveal London's World War II Devastation (18a de Majo 2016). Arkivita ella originalo je 2017-04-30. Alirita 18a de Junio 2017 .
  42. Ronk, Liz, "LIFE at the 1948 London Olympics", 27a de Julio 2013.Arkivigite je 2015-05-30 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2015-05-30. Alirita 2021-05-09 .
  43. (2010)The London Encyclopaedia, Photographs by Matthew Weinreb,3‑a eldono, Pan Macmillan.ISBN 9781405049252.
  44. "1951: King George opens Festival of Britain", 2008.
  45. CORTON, CHRISTINE L., "The Return of London's Fog", 6a de Novembro 2015.
  46. Brown, Mick, "The Diamond Decades: The 1960s", 29a de Majo 2012.
  47. . Swinging Sixties: Take a walk down Chelsea's King's Road in the '60s (8a de Septembro 2016). Alirita 18a de Junio 2017 .
  48. "Magical memory tour of London", 15a de Julio 2007.
  49. Bracken. (2011)Walking Tour London: Sketches of the city's architectural treasures... Journey Through London's Urban Landscapes. Marshall Cavendish International, p. 10.ISBN 9789814435369.
  50. . The rise and fall of the GLC (31a de Marto 2016). Alirita 18a de Junio 2017 .
  51. Cutler, David, "Timeline – Worst IRA bomb attacks on mainland Britain", 16a de Majo 2011.Arkivigite je 2020-11-22 per la retarkivoWayback Machine
  52. . London Isn't Burning: How Britain's History With the IRA Made it Resilient in the Face of Attack (24a de Marto 2017). Alirita 25a de Marto 2021 .
  53. . Timeline: London's Explosive History (7a de Julio 2005). Alirita 25a de Marto 2021 .
  54. John, Cindi, "The legacy of the Brixton riots", 5a de Aprilo 2006.
  55. "London's population hits 8.6m record high", BBC News, 2a de Februaro 2015. Kontrolita 19a de Junio 2017.
  56. . Canary Wharf timeline: from the Thatcher years to Qatari control (14a de Februaro 2014). Alirita 19a de Junio 2017 .
  57. Hanlon, Michael, "The Thames Barrier has saved London – but is it time for TB2?", 18a de Februaro 2014.
  58. "1986: Greater London Council abolished", 2008.
  59. . Millennium projects: 10 years of good luck (25a de Junio 2010). Alirita 20a de Junio 2017 .
  60. "London beats Paris to 2012 Games", BBC Sport, 6a de Julio 2005. Kontrolita 28a de Septembro 2012.
  61. "7 July Bombings: Overview", BBC News.
  62. (2015)International Handbook of Globalization and World Cities. Edward Elgar Publishing.ISBN 9781785360688.
  63. Population Growth in London, 1939–2015. Greater London Authority. Arkivita ella originalo je 19a de Februaro 2015. Alirita 7a de Julio 2015 .Alt URLArkivigite je 2023-03-15 per la retarkivoWayback Machine
  64. . 'Wouldn't you prefer to be President Sadiq?' Thousands call on Sadiq Khan to declare London's independence and join EU (24a de Junio 2016). Alirita 25a de Marto 2021 .
  65. The Green Park. The Royal Parks. Arkivita ella originalo je 7a de Julio 2017. Alirita 2018-12-02 .
  66. Our Firm. Barclays Capital.
  67. Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloLondonangle.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Ackroyd, Peter (2001).London: The Biography. London: Vintage. p. 880.ISBN 978-0-09-942258-7.
  • Mills, David (2001).Dictionary of London Place Names. Oxford Paperbacks.ISBN 978-0-19-280106-7. OCLC 45406491.
  • Francis Sheppard, London: A History, Oxford, Oxford University Press,‎ 2000 (ISBN 978-0-19-285369-1, lire en ligne)
  • John Stow, Philip Temple: Survey of London. 47 Bde. London 1894–2008.ISBN 0-404-51670-X,ISBN 0-300-13937-3
  • Stephen Inwood: A History Of London. Papermac, London 2000.ISBN 0-333-67154-6
  • Norbert Kohl (Eld.): London. Eine europäische Metropole in Texten und Bildern. 2. Aufl. Insel, Frankfurt am Main 1980.ISBN 3-458-32022-9
  • Ingrid Nowel: London. Biographie einer Weltstadt. Architektur und Kunst, Geschichte und Literatur. DuMont-Reiseverlag, Ostfildern 2005.ISBN 3-7701-4382-5
  • Andreas Zimmer: Und wohin jetzt? London. 2. Auflage, Verlag Books on Demand, Norderstedt 2012.ISBN 978-3-8482-0445-8
  • Ben Weinreb, Christopher Hibbert (Eld.): The London Encyclopaedia. Macmillian, London 1995ISBN 0-333-57688-8.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Eŭropajĉefurboj
Eŭropo
Eŭropo
v  d  r
Plej grandaj urboj laŭ loĝantaro


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la13-a de aŭgusto 2022 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Londono&oldid=9231451"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp