Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lombardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elLombardujo)
Lombardio
itale Lombardia

Flago

Blazono

FlagoBlazono
regiono de Italio • kultura regiono
Kodo:LOM
Ŝtato:Italio
Areo:23,861 km²
Ĉefurbo:Milano
Loĝantaro:10 067 494 loĝ. (2019)
Loĝdenso:422 loĝ./km²
Provincoj:Bergamo,Breŝo,Como,Kremono,Lecco,Lodi,Mantova,Milano,Monza kaj Brianza,Pavia,Sondrio,Varese
Komunumoj:listo de 1546 komunumoj
Kodo laŭISTAT:03
Prezidanto:Attilio Fontana (en 2025) marto2013
Retejo:oficiala paĝo
Mapo
vdr

LombardioLombardujo (italeLombardia [lombarDIa],lombardeLombardia [lombarDIa] aŭ [lumbarDIa]) estasregiono en nordaItalio.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis10 067 494 loĝantoj sur areo de23 863,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de422 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estasMilano; aliaj gravaj urboj estasBreŝo,Monza,Pavio,Bergamo,Como,Kremono kajVarese.

La regiono troviĝas interSvislando (kantonojTiĉino kajGrizono) norde,Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kajVenetio oriente,Emilio-Romanjo sude, kajPiemonto okcidente.

La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de lalongobardoj,[1] kies ĉefurbo estisPavio kaj kies antikvateritorio, laregno de longobardoj, kompreneble nomatasLongobardio[2].

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Surfaco de Lombardio per altimetraj zonoj

LaAntaŭalpoj etendiĝas de laLago Maggiore al laLago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardio estasSplügen (Lombardio-Grizono,Svislando),Stelvio (Lombardio-Supra Adiĝo/Sudtirolo),pasejo Tonale (Lombardio-Trentino).

La suda limo de la regiono estasPado, la plej longa rivero en la itala duoninsulo. Aliaj grandaj riveroj estasTiĉino,Adda,Oglio. En la nordo troviĝas la lombardujaj lagoj:Lago Maggiore,Lago de Lugano,Lago de Como, LagoIseo,Garda-Lago. Pri tiuj oni povas konsideri, ke Lombardio, spite esti interna regiono (nemara), ĝuas 600 km da akvobordo, kvazaŭ marbordo.

Ĉefaj urboj

[redakti |redakti fonton]
1MilanoMetropola urbo Milano1 303 300 loĝ.
2BreŝoProvinco Brescia190 100 loĝ.
3MonzaProvinco Monza kaj Brianza121 500 loĝ.
4BergamoProvinco Bergamo115 700 loĝ.
5ComoProvinco Como83 300 loĝ.
6VareseProvinco Varese82 200 loĝ.
7Sesto san GiovanniMetropola urbo Milano80 700 loĝ.
8Busto ArsizioProvinco Varese80 000 loĝ.
9Cinisello BalsamoMetropola urbo Milano74 200 loĝ.
10KremonoProvinco Cremona70 900 loĝ.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Lombardio, unu el la plej riĉaj landoj enEŭropo, estas plena je industrioj:ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi,Maserati,Alfa Romeo, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli,Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.

Provincoj

[redakti |redakti fonton]

La dekdu provincoj de Lombardio estasVarese [vareze],Como [komo],Lecco [leko],Sondrio [sondrjo],Milano [miLAno],Bergamo [bergamo],Pavio aŭ Pavia [pavia],Lodi [lodi],Kremono aŭ Cremona [kremona],Breŝo aŭ Brescia [breŝa],Mantova [mantova] kajMonza [monca]. Laprovinco Monza kaj Brianza ekfunkciis en2009.

Aldonaj bildoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. artikololongobardo en laPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. artikoloLongobardio en laPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Italio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lombardio&oldid=8767774"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp