Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Loka administracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laloka administracio estas la institucia kaj administracia organizo de geografia areo, lando aŭ plurlanda konfederacio.

La diverseco de la sistemoj en la mondo

[redakti |redakti fonton]

La koncepto de la loka administracio povas multe varii inter landoj:

La loka organizo povas ankaŭ kaŭzi povkonfliktoj inter diversaj administraciaj tavoloj. Krome en iuj okazoj povas esti diversaj tavoloj super unu sama teritorio, kvankam tiuj tavoloj havas ne nepre samajn geografiajn limojn.

Loka administracio en landoj kaj mondregionoj

[redakti |redakti fonton]

Eŭropo

[redakti |redakti fonton]

Per laEŭropa Ĉarto pri Loka Aŭtonomeco laKongreso de Lokaj kaj Regionaj Aŭtoritatoj difinis komunajn regulojn por la membroŝtatoj de laKonsilio de Eŭropo, kiuj subskribis la Ĉarton. Ĉi tiu celas certigi la akcepton kaj protekton de la politika, administra kaj financa aŭtonomeco de la lokaj aŭtoritatoj. La apliko de tiuj reguloj fariĝas laŭ la interna juro de ĉiu lando. Tiu Ĉarto estas grava ŝirmilo de la rajtoj de la lokaj aŭtoritatoj, kiuj havas fundamentan rolon en la evoluigo de la loka demokratio kaj en la administracia efikeco. Tiusence la Ĉarto insistas pri pluraj elementoj, ekz.:

  • la leĝaro kaj lakonstitucio certigu la aŭtonomecon de la lokaj aŭtoritatoj;
  • la lokaj aŭtoritatoj disponu monrimedojn proporciajn kun siaj bezonoj.

Usono

[redakti |redakti fonton]

Usono estasfederaciarespubliko. Ĝia teritoria organizo dependas de la leĝaro de ĉiu el la 50subŝtatoj.

En 48subŝtatoj la ĉefa divido estas la kantono (county). La povoj de la kantonaj registaroj multe varias inter lasubŝtatoj. Ĝenerale, escepte deNov-Anglio, la kantonoj estas taskitaj pri loka polico, publikaj servoj, bibliotekoj, kolekto de esencaj statistikoj kaj faro de atestiloj pri naskiĝo, morto kaj geedziĝo.

La kantonoj estas la plej gravaj lokaj aŭtoritatoj en okcidentaUsono, kie la teritoria plimulto estas ne kovrita de ia municipo. Ili estas meznivelaj rolantoj enmezokcidenta Usono, kie ili zorgas pri la loka administracio en la kamparaj areoj. Tamen la kantonoj ne plu havas registaran aŭ administracian rolon enNov-Anglio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Loka_administracio&oldid=8330205"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp