Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lofo kaj leo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lofo- (supre) kaj leo-flanko (sube) de ŝipo

Lofo estas termino el lafaklingvo demaristoj kaj signifas:la flanko montranta al lavento.

Leo (aŭmallofo) estas la kontraŭa flanko, turnita for de la vento.

Ambaŭ terminoj evidente estas gravegaj en lavelado. Kiel multaj vortoj el lamarista lingvo ili devenas el lanederlanda (loefzijde,lijzijde). Depost la17-a jarcento oni uzas ambaŭ terminojn en ekzemplemeteorologio kajgeografio:

Lofo estas la flanko de iu elstaraĵo, kiun trafas la vento. Por pluflui la aero devas leviĝi, tiel ĝi malvarmiĝas, la tenata vaporo kondensiĝas al akvo:pluvas. Lofo de monto do estas la flanko, kie falasprecipitaĵo. Analogeleo estas la ventoŝirmita flanko de elstaraĵo, kie la aero falas, varmiĝas, "suĉas" humidecon - tipafeno, varma seka vento.

Kompreneble lofo/leo ankaŭ gravas enmilito, nome dumbatalo develŝipoj: ŝipoj en lof-pozicio povas pli facile manovri, do libere proksimiĝi aŭ malproksimiĝi al la malamika ŝipo, dum ŝipo en le-pozicio povas alproksimiĝi al la malamika ŝipo nur kontraŭ la vento.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lofo_kaj_leo&oldid=8572180"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp