Ĝi longas 36 km kaj larĝas nur 1,5 km kaj ĝi havas maksimuman profundon de 230 metroj. Ĝi estas la 2-a plej granda lago de Skotlando. La lago Loch Ness apartenas hodiaŭ alKaledonia Kanalo (Caledonian Canal). Tiu interkonekta vojo estis konstruita inter laatlantika bordo kajnordmara bordo por certigi pli mallongajn transportvojojn por la industriaj varoj kaj eviti la malbonveteron norde de Skotlando.
La Loch Ness estas ero deGreat Glen, la granda kavo estiĝinta en la praepoko kaj tiel tratranĉas laaltebenaĵon de nordoriento al sudokcidento.
Ĉe la bordo de Loch Ness troviĝas ankaŭ ruinoj deKastelo Urquhart, kiu estis renovigita kaj iĝis ŝatata flugcelo.
Laŭ legendoj, en la lago vivas laMonstro de Loĥneso, ankaŭ nomataNessie (Nesi). La lago estas tre ŝatata turisma celo pro la onidiraj Nesi-kredantoj.