Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

LiveJournal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LiveJournal
LiveJournal
LiveJournal
interkona retejo • blog software • interreta komunumo
Priskribokomerca retejo por krei kaj konservitaglibron
Retadresolivejournal.com
Lingvo(j)32 lingvoj
PosedantoLiveJournalSan-Francisko /SUP FabrikMoskvo (aŭtoroBrad Fitzpatrick)
vdr

LiveJournal ([lajv-ĜUR-nl], ofte mallongigita kielLJlj) estas la nomo deretejo, ĉe kiu interret-uzantoj povas krei kaj konservitaglibron. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la programaro, kiu funkciigas la servon. Ĝi estas unu el la multaj servoj, kiuj ebligas verkadon dereta taglibro aŭ blogo (el la anglablogweblog).

Estas diversaj funkcioj, kiuj distingasLiveJournal-on de aliaj blogaj TTT-ejoj. Unu el ili estas la "amika paĝo" - listo de lastatempaj enskriboj de uzantoj, kiujn oni aldonis al sia "amika listo" kiel ĉe aliajinterkonaj retejoj. Ĝi faras deLiveJournal komunumon de interkonektitaj taglibroj kaj ŝanĝas la fokuson al societa reto. Alia distinganta trajto estas la stila sistemoS2, kiu ebligas al la uzantoj individuigi la aspekton de siaj afiŝoj kaj la funkciadon de siaj taglibroj.

La servil-programaro haveblas laŭ la principo delibera fonto, kaj oni uzas ĝin ankaŭ en aliaj TTT-ejoj (ekzempleDeadJournal).

Historio

[redakti |redakti fonton]

LiveJournal estis lanĉita en1999 deBrad Fitzpatrick, origine por raporti siajn travivaĵojn al gimnaziaj amikoj. Ĝi estas posedata de la firmaojLiveJournal enSan-Francisko kajSUP Fabrik enMoskvo, kiujn estras Fitzpatrick.

Komunumo

[redakti |redakti fonton]

Je 2004, la retejo enhavis pli ol 2.000.000 kontojn, kaj proksime milionon da tiuj estas ĝisdatigitaj ĉiumonate[1]. Tiuj uzantoj skribas proksime 200.000 enskribojn je ĉiu tago. La plejmulto da la uzantoj, kiuj raportis siajn aĝojn, aĝas inter 15 kaj 22 jarojn. Preskaŭ du trionoj de tiuj uzantoj, kiuj raportis siajn seksojn, estas inaj.

LiveJournal estas populara precipe en laanglalingvaj landoj (kvankam ĝi havas funkcion por elekti lingvon; ankaŭ estas multe daEsperantistoj troveblaj sur LiveJournal), kajUsono havas la plej grandan uzantaron. La sekvanta statistiko estas deAŭgusto2007:

LandoNombro
 Usono3 398 535
 Rusio495 752
 Kanado289 594
 Britio253 632
 Aŭstralio120 091
 Ukrainio60 128
 Singapuro47 747
 Filipinoj47 270
 Germanio44 760
 Finnlando35 874
 Japanio29 576
 Nederlando24 350
 Belorusio19 732
 Israelo18 637
 Nov-Zelando17 524

Simile al aliaj blogoj, la uzantoj povas afiŝi komentojn en la taglibroj de aliaj uzantoj. Ĉiuj uzantoj, pagantaj aŭ ne, havas diversajn komentajn elektojn: ili povas instrukcii al la programaro, ke ĝi permesu nur komentojn de la uzantoj en ilia amika listo, aŭ malpermesu nur sennomajn komentojn (komentojn de uzantoj, kiuj ne havas konton ĉeLiveJournal), aŭ tute malpermesu komentojn.

LiveJournal ofertas ankaŭ al uzantoj krei "komunumojn" - forumojn, en kiuj oni povas diskuti diversajn temojn. Ekzemple, ekzistas komunumo pri Esperanto[2] kaj ankaŭ anglalingva komunumo pri Vikipedio[3]. Oni kreas komunumon, unue kreante normalan konton kaj poste konvertante ĝin al komunumo. Ĉiu komunumo havas unu aŭ plurajn administrantojn, kiuj havas alireblon por ŝanĝi la preferojn de la komunuma konto.

LiveJournal dependegas de uzantaj kontribuoj kaj volontulaj klopodoj. Ekzemple la helpejo funkciadas preskaŭ nur danke al nepagataj volontuloj. Simile, la retejo tradukiĝas en aliajn lingvojn fare de volontuloj. Kvankam la programadon faras precipe dungitoj kaj la origina kreinto mem, oni ankaŭ konsideras kaj recenzas kontribuojn de uzantoj en tiu ĉi afero.

Por solvi konfliktojn enLiveJournal ekzistas la tiel nomata "Konflikta Komisiono" el plej gravaj dungitoj. Ili havas la eblon bloki aŭ eĉ tute forigi iun ajn konton, kiun ili ne ŝatas. Originale tiu strukturo estas kreita por kontraŭbatalispamon kaj "interretkrimulojn". Sed la ago de komisiono estas neprediktebla kaj arbitra, ofte uzantaj kontoj estas blokitaj sen iu ajn klarigo. Ankaŭ okazas, ke uzantaj kontoj estas forigitaj pro anonimadenunco, kaj la posedanto de konto eĉ ne havas iun ajn informon pri kialoj de bloko. Membroj de "Konflikta Komisiono" ade rifuzas doni klarigon de iliaj agoj. Pro tia arbitra cenzuro, pli kaj pli uzantoj opinias ke LiveJournal estas nefidinda servo por iliaj pensoj kaj informoj, kaj klopodas translokigi ilin al aliaj servoj surbaze de simila kodsistemo aŭ al memstaraj blogoj kielWordPress.

Ekstera ligilo

[redakti |redakti fonton]

Oficiala retejo

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=LiveJournal&oldid=7053734"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp