Laliturgio de la horoj (latine liturgia horarum) estas enkristanismo lapreĝado en pluraj (plej ofte 4 ĝis 8) tempoj de la tago laŭ difinita modelo. Ĝi originas el lajuda tradicio preĝi trifoje tage kaj estas respondo al la ordono deSankta Paŭlo "Preĝu senĉese" (1 Tes 5, 17).
En lakatolikaeklezio, ĉiujsacerdotoj kajmonaĥoj estas devigataj preĝi la liturgion de la horoj, kiu konsistas el sep "horoj" (periodaj preĝadoj):
LaDua Vatikana Koncilio ordonis forigi unu mezan horon, tiun kiu nomiĝis "la unua" (latinlingveprima), sed konservis por la komunuma preĝado de la monaĥoj la aliajn tri mezajn horojn, kaj permesis en aliaj cirkonstancoj elekti nur unu, tiun plej kongruan al la reala taghoro.[1]
Tiuj katolikajdiakonoj, kiuj ne alstrebas la sacerdotan ordinon, devas preĝi nur la matenan laŭdon kaj la vespron.
La Evangelia Mikaelofrataro enKloster Kirchberg preĝas tie kvarfoje dum tago: la Matenan laŭdon, Mezan horon, Vespron kaj Kompletorion.