Laliturgia zono en laliturgio de lakatolika kajanglikana eklezioj, estas lana aŭ alilamateria ŝnuro kiu estas surmetita nivele de flankoj sur laalbo. Dum la surmetado oni devas zorgi ke la finaj flokoj estu perfekte laŭliniigitaj.
Ĝin uzas la aktive partoprenantoj en laliturgiaj ceremonioj surmetantaj laalbon, do ankaŭ la legistoj kaj laakolitoj: tiakaze la zono estas blanka.
Surmetas la liturgian zonon ankaŭ ladiakonoj,presbiteroj kajepiskopoj, sub la respektivaj liturgiaj ornatan vestoj. Tiukaze la zono povas esti en laŭvola koloro kondiĉe ke estu respektata la liturgia tempa koloro.Laŭ laPrincipo kaj Normoj por la uzo de la Roma Meslibro la zono povas esti preterlasita kondiĉe ke la albo bone adheru al la flankoj.
En la rito laŭ la papoPio la 5-a, la pastro dum la surmetado de la zono antaŭ la aliro al la altaro por mescelebro, silente recitis la jenan preĝon kutime latinlingvan:"Zonu min, Sinjoro, per la zono de la pureco kaj liberigu min el la tentoj de la voluptavido, por ke restu ĉiam en mi la virto de deteniĝemo kaj ĉasteco." La zono, do, estas penitenca signo kaj memorigas ankaŭ la judojn kiuj konsumis la paskan ŝafidon kun la flankoj zonitaj. (Eliro 12,11).
Zono estas ankaŭ la ŝnuro kiu ĉirkaŭas la monaĥan robon kaj kiu karakterizas, ĝenerale, la religiulojn apartenantajn al iu ordena familio. La zono, ekzemple, surmetita defranciskanoj, montras tri tri nodojn, aludo al la tri votoj, malriĉeco, ĉasteco kaj obeo.