Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Litovoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovoj
loĝantaroetno
loĝanto • Balts • orient-eŭropanoj
orientaj baltoj • Balts
Suma populacio
3 660 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
litova lingvo
Religio
katolikismoprotestantismoortodoksismo
vdr
Lietuviai tautiniais drabužiais
Litovoj en naciaj vestoj

Lalitovoj (litove lietuviai) estasetno kies tradicia vivteritorio situas enLitovio, ŝtato en la nordoriento deEŭropo, kaj kies anoj parolas lalitovan lingvon, lingvon el labalta lingvofamilio, kiu apartenas al lahindeŭropa lingvaro. En Litovio 83,5 procentaĵoj de la ŝtata civitanaro estas litovoj. Kulture la litovoj konsideras sin proksimaj al lalatvoj, kiuj ankaŭ parolaslingvon el la balta lingvaro, kaj al laestonoj, kiuj parolaslingvon el lafinn-ugra lingvaro: La koncernaj tri landoj kune nomiĝasBaltio, kaj la tri etnoj kune kun labaltaj germanoj ofte komune nomatas baltoj (kvankam ja la estona kaj germana ne estas lingvoj de la balta lingvaro).

Historie, la litovoj estis la lasta etno de Eŭropo kiu estis kristanigita. Kompense, poste la aparteno al lakatolika eklezio iĝis tre forta identiga trajto, aparte dum la periodo desovetunia okupado de Baltio inter la jaroj 1940 respektive 1944 kaj marto 1990 respektive aŭgusto 1991.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ:Historio de Litovio

La plej malnova dokumenta fonto de la nomo, en la formoLitua, estas el laanaloj de Quedlinburg de 1009.Litua estis la termino por regiono en la nuntempaLitovio. La slavaNestora kroniko de 1116 nomas la du ĉefajn tribojn de la litovoj:aŭkŝtajtoj kajĵemajtoj. En la 13-a jarcento la litovaj princlandoj estis unuigitaj pere de la pli posta litova reĝoMindaugas, kiu en 1253 de la tradicia litova religio konvertiĝis al kristanismo. Sed la kristanismo ĝis lia morto1263 ne populariĝis inter la litovoj kaj la postaj regantoj estis kompare malfortaj. Komence de la14-a jarcento la litovoj sub nova nekristana rega dinastio ekde la granddukoGediminas konkere vastigis laGrandduklandon Litovio al teritorio inter laBalta Maro norde kaj laNigra Maro sude. En 1385 la litova granddukoJogajlo per politika edziĝo fariĝis la reĝo de la kristanaPola Reĝlando kaj pro tio kristaniĝis. Sekve laGrandduklando Litovio kaj laPola Reĝlando pli kaj pli ligiĝis, kvankam dum pluraj jarcentoj ankoraŭ temis pri sendependaj ŝtatoj. Dum en la 15-a kaj 16-a jarcentoj laGrandduklando Moskvo pli kaj pli atakis la orientan limon de la Grandduklando Litovio, parolantoj de la pola lingvo pli kaj pli transprenis la plej gvidan rolon en la nobelaro kaj eklezia gvidantaro de Litovio, kaj la litova lingvo iĝis duaranga. En 1795, kiam la unia ŝtatoPollando-Litovio estis komplete disdividita, la kerna teritorio de Litovio iĝis parto de laRusia Imperio. Pro politiko de pli kaj pli prema ruslingvigo aparte en la dua duono de la19-a jarcento, multaj litovoj elmigris al Ameriko kaj okcidenta Eŭropo, aparte alUsono kajKanado, iom malpli alArgentino: antaŭ laUnua Mondmilito proksimume triono de ĉiuj litovoj vivis enUsono kajKanado. Tamen almenaŭ la litova katolika eklezio sukcesis sendependiĝi de kultura pola regado, kaj ekde proksimume la jaro1883 renaskiĝis litova "nacia identeco". En1918 deklariĝis kreo de sendependa respublika ŝtatoLitovio, kiu prosperis dum la sekvaj du jardekoj. Sed jam en 1940 la litovoj iĝis viktimoj de laPakto Ribbentrop-Molotov kaj en junio 1940 la lando estis konkerita fare de laRuĝa Armeo de Sovetunio. Pli ol 38 000 litovoj nur en 1941 de la sovetuniaj okupantoj estis perforte translokigitaj al Siberio, pliaj ekde la jaro 1944, tiel ke fine pli ol 300 000 litovoj estis perforte translokigitaj. Parto de ili mortis pro la mizeraj cirkonstancoj, parto post la morto deJosif Stalin rajtis reveni al Litovio, plia parto devis resti en Siberio. Post la disfalo deSovetunio en 1990/1991 sukcesis restarigi sendependan respublikon Litovio. En la maltrankvila periodo inter marto 1990 kaj aŭgusto 1991, kiam ne klaris ĉu la sovetuniaj regantoj toleros la malaliĝon de Litovio el la sovetunia ŝtato, tamen multaj pliaj litovoj translokiĝis al okcidenta Eŭropo, aparte Germanio, Britio kaj Irlando, kaj al la tradiciaj ekstereŭropaj elmigrolandoj de litovoj, en kiuj troviĝis samlingvaj familianoj aŭ konatoj, do Usono, Kanado, Brazilo kaj Argentino.

Litovoj ekster Litovio

[redakti |redakti fonton]

Nun litovoj kaj iliaj infanoj vivas en la tuta mondo:Argentino,Aŭstralio (precipe enBrisbane),Brazilo,Britio,Francio,Germanio,Hispanio,Irlando,Kanado,Kazaĥio,Latvio (1,4 %),Pollando,Rusio,Skandinavio (precipe enNorvegio kajSvedio),Ukrainio kaj enUsono (precipe en la urbaro ĉirkaŭDetroit).

Ekzistas pli ol 3,1 milionoj da homoj, kiuj parolas la litovan kiel gepatran lingvon. Pli ol 4 milionoj konsideras sina litovoj kaj laŭ la leĝo pri ŝtataneco de la Respubliko Livio havas rajton je litova ŝtataneco. Temas ekzemple pri multaj idoj de litovoj en Norda kaj Suda Amerikoj (ĝis la kvara generacio) el la diversaj elmigraj ondoj ekde la komenco de la 20-a jarcento.

Konataj litovoj

[redakti |redakti fonton]

Arto kaj literaturo

[redakti |redakti fonton]

Politiko

[redakti |redakti fonton]

Scienco

[redakti |redakti fonton]

Sportistoj

[redakti |redakti fonton]

Aliaj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Litovoj&oldid=8882590"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp