Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Litovio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je22 apr. 2025.
Litova Respubliko
Lietuvos Respublika

Flago de Litovio

Blazono de Litovio

DetalojDetaloj
Nacia himno:Tautiška giesmė
Nacia devizo:Vienybė težydi
(Unueco floru, fina linio de la nacia himno)
Situo
suverena ŝtato(–)
lando ĉe la Balta Maro
unueca ŝtato
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboVilno (Vilnius)
Oficiala(j) lingvo(j)litova lingvo
Uzata(j) lingvo(j)Litova lingvo
Plej ofta(j) religio(j)katolikoj (79%),ortodoksuloj (4,07%),luteranoj,judoj,islamanoj
Areo65 303 km²
- % de akvo0 %
Loĝantaro2 860 002 (2023)
Loĝdenso52,4 loĝ./km²
Loĝantojlitovoj
Horzono+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajnolt
LandokodoLT
Telefona kodo370
Plej alta punktoAukštojas
Plej malalta punktoNemuna delto
Politiko
Politika sistemoParlamentarespubliko
ŜtatestroGitanas Nausėda[1]
ĈefministroInga Ruginienė
Nacia tago16-a de februaro,11-a de marto
SendependiĝoDeRusio: 16-a de februaro 1918; deSovetunio: 11-a de marto 1990
Ekonomio
ValutoEŭro (EUR)
 
Membro de
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo(2018–)
Internacia Evoluiga Asocio(2011–)
Vizorezigna programo de Usono(2008–)
Schengen-spaco(2007–)
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado(2006–)
Eŭropa Unio(2004–)
NATO(2004–)
Internacia Holokaŭsta Memora Alianco(2002–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(2001–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1998–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1993–)
Internacia Financa Korporacio(1993–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1992–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1992–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1992–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1992–)
Universala Poŝta Unio(1992–)
Interpol(1991–)
Unesko(1991–)
Unuiĝintaj Nacioj(1991–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1991–)
Internacia Telekomunika Unio(1923–)
Eŭropa Movada Kunordiga Centro
Monda Organizaĵo pri Sano
Konsilio de Eŭropo
Balta Asembleo
Konsilio de Baltmaraj Ŝtatoj
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Strategia Aerponta Kapablo
Atomkerna Provizanta Grupo
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

Litovio (aŭLitovujo,litoveLietuva) estas lando en la nordoriento deEŭropo, ĉe laBalta Maro.La loĝantaro malkreskis lastatempe de 3 715 mil1995 ĝis 2 840 mil en2022. Etne la loĝantaron konsistigas precipe litovoj (83,5%), poloj (6,9%) kaj rusoj (6,1%).Apud laĉefurboVilno (Vilnius) kun 556 mil loĝantoj estas pliaj grandaj urbojKaŭno (Kaunas) (386 mil),Klaipėda (196 mil),Panevėžys (119 mil) kajŠiauliai (133 mil).

Subdividoj

[redakti |redakti fonton]

vidu ankaŭ la apartajn artikolojn:Regionoj de Litovio,Distriktoj de Litovio

Litovio el kultura kaj dialekta vidpunkto divideblas al kvin etnografiaj regionoj:Aŭkŝtajtio en la nordoriento,Dzukio en la sudoriento,Suvalkio en la sudo,Eta Litovio en la regiono ĉirkaŭ la urboKlaipėda en la sudokcidento kajĴemajtio en la okcidento.

Litovio de 1995 ĝis 2010 estis politike dividita en dekdistriktojn kaj daŭre dividiĝas al komunumoj (litovesavivaldybės, "memadministraj teritorioj").

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Litovio limas norde kunLatvio, oriente kaj sude kunBelorusio, sudokcidente kunPollando kaj kun larusaenklavo deKaliningrado kaj okcidente kun laBalta Maro.

Litovio erare estas foje konsiderata kiel parto deOrienta Eŭropo, ĉar ofte tiu difino ampleksiĝas por inkludi la eksajn socialismajn ŝtatojn, al sudoriento de la kontinento kaj Balkanio. Sed certe estas ke Litovio estas pli centra ol orienta, tiele oni diras, ke lageografia centro de la eŭropa kontinento troviĝas en Litovio. En la jaro 1989 geografoj de laNacia Franca Instituto de Geografio rimarkigis, ke la vera kaj ununura geografia centro de Eŭropo troviĝas en la vilaĝoPurnuškės (54° 54′ N25° 19′ O / 54.900 °N, 25.317 °O /54.900; 25.317(mapo)Koordinatoj:54° 54′ N25° 19′ O / 54.900 °N, 25.317 °O /54.900; 25.317(mapo)), je 17 km deVilno, ĉefurbo de Litovio kaj tio aperas en laGuinness-libro de rekordoj. Tamen la geografia centro de laEŭropa Unio troviĝas en la urboGelnhausen enHesio,Germanio.[2]

Litovio estas lando sen grandaj montoj, la plej alta punkto de Litovio estas la montoAukštojas (293,8 metroj), kaj la tereno estas markita de etaj kaj grandaj lagoj, krom grandaj arbaraj zonoj kiuj kovras ĉirkaŭ 30% de la litova teritorio.

Nordokcidente troviĝas la lagoDrūkšiai, la plej granda de la lando.

Kaj la klimato kaj la reliefo estas tre simila al tiu de laskandinavaj landoj, duonon de la jaroneĝas kaj oni povas vidi grandajn kaj belajn arbarojn,riverojn kajlagojn en la plej parto de la litova teritorio. Litovio estas la plej granda kaj loĝata el la tri baltaj respublikoj, kaj estas lando kun eta sabla marbordo de proksimume 100km, el kiuj nur 40 estas malfermaj al la Balta Maro.Klaipėda, ties ĉefa havenurbo situas en la marenfluo de laKurona Laguno. La natura rezervejoKurona Duoninsulo,litoveKuršių Nerija, ekde la jaro2000 estas listigita kielMonda Heredaĵo deUNESKO.

La ĉefurbo de Litovio estasVilno kiu estas konsiderata de baltianoj kiel "La Romo de Baltio". Inter1920 kaj1940 Vilno kaj la ĉirkaŭa regiono, la sudoriento de Litovio, estis konkeritaj de Pollando (vidu la artikolonCentra Litovio 1920-1940), kaj vole-nevole tiam la ĉefurbo de Litovio estisKaunas; post kiamSovetunio konkeris kaj la Respublikon Litovio kaj la pole okupitan sudorienton de Litovio, Vilno reekestis la ĉefurbo de Litovio.

Mapo de Litovtio
 v  d  r 
Lokigo de Litovio en Eŭropo
LATVIO
RUSIO
(regiono de Kaliningrado)
POLLANDO
BELORUSIO

Naturo

[redakti |redakti fonton]

LaNacia parko Aŭkŝtajtio estas nacia parko en nordorienta Litovio, proksimume 100 km norde de Vilno. Establita en 1974, ĝi estas la plej malnova el la kvin naciaj parkoj en Litovio.

LaNacia Parko Dzukio (litove:Dzūkijos nacionalinis parkas) estas nomita laŭ la etna regionoDzukio, kaj estis kreita en 1991. Ĝi troviĝas en la plej suda parto de Litovio, inter la urbojVarėna kajDruskininkai.

Historio de Litovio

[redakti |redakti fonton]
Resumo de tri etapoj de lahistorio de Litovio, antaŭe soveta skulptaĵo, fone katolika preĝejo kaj pli fone modernaj nubskrapuloj

La unuan fojon en skribitaj fontoj Litovio estas menciita dum la jaro1009. Ĝis la15-a jarcento Litovio kreskis al granda nacio.

Litovoj kaj aliaj baltaj etnoj estis fine unuigitaj al unu nacio dum la 12-a jarcente de litova duko kaj posta reĝoMindaugas.Dum la12-a ĝis14-a jarcentoj Litovio (tiam "Litova Granda Duklando" (Lietuvos Didžioji kunigaikštystė) eĉ pli kreskis kaj krom Baltio ampleksis plejgrandan parton de la hodiaŭaj ŝtatoj Pollando, Belorusio kaj Ukrainio - de laBalta ĝis laNigra Maro. Ĝis la batalo de Žalgiris la plej granda danĝero por Litovio estis la ade atakintaOrdeno de germanaj kavaliroj, germanlingva eklezia armeo de nobeloj, sed en tiu batalo dum1410 ĝi estis venkita de unuiĝintaj litovaj kaj polaj armeoj.

LaPrinclando Litovio (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, beloruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝoMindaugas. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli grandaGrandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKristanigo de Litovio.
Mindaugas, reĝo de Litovio

Dum la jaro1386 la Granda Litova DukoVladislao la 2-a Jogajlido fariĝis la reĝo de Pollando. La litova kaj pola ŝtatoj fariĝis unio havanta la saman reĝon kaj poste lasejmon. Vladislao reformigis la fonditan deKazimiro la 3-a GrandaJagelonan Universitaton enKrakovo.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloUnua statuto de Litovio.

PostPola-Litova unio kaj fino de Jogajlida dinastio pola kaj litova nobelaro decidis kunigi la landojn en la unuaRespubliko de Ambaŭ Nacioj. Dum1569-1573Litovoj kajPoloj faris la gravajn kaj kontroversajn reformojn ankaŭ por eŭropa opinio. Laŭ laVarsovia konfederacio en Respubliko de Ambaŭ Nacioj ordonita estistoleremo por ĉiuj religioj kaj nacioj. Jam dum la reĝado de la lasta JogajlidoSigismondo la 2-a oni enkondukis la elekton de reĝo. Sigismondo volis eĉ krei la polan-litovan eklezion kiel en Britio sed venkis tiam la ideo de katolikismo de reĝoj.

Poste estis elektitajVasa-ojSigismondo la 3-a kajLadislao la 4-a kiuj malfaciligis la kontaktojn kun Svedio kaj konkeris grandan parton de Rusio. Ladislao la 4-a fariĝiscaro de Rusio sed li rezignis poste. Li estis ankaŭ kreanto de nacia pola-litova opero enVarsovio. Pro la komisio de Ladislao pentris inter aliajPeter Paul Rubens.

En1665 Svedio konkeris Respublikon de Ambaŭ Nacioj kaj reĝoJohano Kazimiro forkuris de sia lando. Svedio superregis la polan-litovan armeon. Tiam komenciĝis la amasa ribelo pri sendependeco de popolo en terenoj de Varsovio,Częstochowa kaj Litovio. La ribelo en armeo estas kondukita deStefan Czarniecki kiu revenante al Respubliko forigis la svedan armeon de sia lando.

Poste oni elektisJohanon la 3-an Sobieski kiu aranĝis Pollandon-Litovion al la militoj kun Rusio kaj Turkio. Plej granda lia venko estis laBatalo de Vieno en1683 kiam Sobieski venkis superOtomana Imperio haltigante la ekspansion de tiu lando al Eŭropo. Sobieski disvolvadis la arton ekzemple konstruante la grandan palacon enWilanów kiel enVersajlo.

La malkapabla reĝado de lasaksajWettin-oj en la Respubliko venigis ĝin al malfortigo kaj prokrasto de multaj terenoj. Post ili nur la malforta reĝoStanislao Aŭgusto Poniatowski, amanto deKatarina la 2-a komencos reformi la Respublikon reformigante la armeon, edukon, ege plibonigante arton kaj kreante la unuajnministeriojn. Pro la malforta reĝado la Respubliko estis dispartigita trifoje deRusio,Prusio kajAŭstrio (vidu:Dispartigoj de Pollando). Malgraŭ malvenkoj la nobelaro organizis en Varsovio laGrandan Sejmon kiu finiĝis per la enkonduko de la unuakonstitucio en Eŭropo - lakonstitucio de 3-a majo - kiu enkondukis ĉiujn bezonatajn reformojn por plifortigi la landon kune kun la reformo de armeo. Katarino la 2-a komencis batalon kun la Respubliko sed la pola-litova armeo venkadis. Nur kiam ŝi ekminacis al reĝo Stanislao li kunigis kun konfederacio kontraŭ konstitucio kiu ĝenerale estis ribelo kontraŭ lando de Poloj kaj Litovoj.

Trakai estas grava turisma allogaĵo, grava ankaŭ pro etnaj kialoj, ĉar tie ankoraŭ loĝaspoloj kaj eĉkaraimoj
Katolika preĝejo enVilno

Tadeusz Kościuszko devenanta de terenoj de Litovio organizisinsurekcion sed li malsukcesis kaj tri dispartigantoj aneksis la tutan Pollandon-Litovion.

Dum la fino de la 19-a jarcento, la litova lingvo estis malpermesita en la ruse okupita Litovio, sed laKnygnešiai, kulturaj partizanoj, kontrabandis litovlingvajn librojn presitajn en la proksima germanlingvaOrienta Prusio, en la landon. Litovoj kaj poloj faris du tutlandajn ribelojn: laNovembra ribelo (1830) kajJanuara ribelo (1863) sed ili vanis. La litova kulturo kaj eduko estis tamen kaŝe organizita. Krom multaj gravaj litovlingvaj artistoj, enKaŭno kajVilno ankaŭ vivis la pollingva verkistoAdam Mickiewicz.

La 16-an de februaro1918 Litovio regajnis sendependecon. Ili kreis landon apartan de Pollando sen multaj terenoj de antaŭa Litovio.


Pli detalaj informoj troveblas en artikolojLitova Milito de Sendependeco kajOkupacio de baltaj ŝtatoj.

Konforme al sekretaj decidoj de nazia-soveta pakto pri amikeco -pakto Ribbentrop-Molotov - dum junio1940 la komunistaSovetunio denove konkeris Litovion kaj instalis laLitovan Sovetan Socialistan Respublikon. Post senperforta civitana ribelo fine de la 1990-aj jaroj, laKantanta Revolucio, Litovio denove regajnis sendependecon nur la11-an de marto1990.

La 29-an de marto2004 Litovio fariĝis membro deNATO, kaj la 1-an de majo2004 fariĝis ĉiurajta membro de laEŭropa Unio.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

LaĈefministro de Litovio (litoveLietuvos Respublikos Ministras Pirmininkas) estas la registarestro de la lando.

Litovio estasparlamenta respubliko kie la ĉefministro kaj la registaro devas akiri subtenon en la leĝdona asembleoSeimas por resti en registaro. Ene de 15 tagoj de esti nomumita ĉefministro, li devas nomumi 13 ministeriajn kandidatojn por gvidi la dek tri ministeriojn al laprezidanto. Ĝenerale, estas la Ĉefministro kiu regas la landon, efektivigas decidojn de la Prezidanto kajSeimas, kaj konservas diplomatiajn rilatojn kun eksterlandaj ŝtatoj kaj interregistaraj organizaĵoj. La Ĉefministro reprezentas Litovion en laEŭropa Konsilio.

Inga Ruginienė estas la ĉefministro de Litovio ekde la 25-a de septembro 2025.

Demografio

[redakti |redakti fonton]
Ortodoksa preĝejo enVilno

Ĉirkaŭ 70 % de la loĝantaro vivas en urboj. La meza aĝo estas 38 jaroj.

Ĉirkaŭ 99,6 % de la loĝantoj en aĝo de pli ol 15 jaroj estas skribsciantaj.

En censo el la jaro 2001 estis 466.296 loĝantoj de Litovio deklaris sin esti litovoj, 216.012 indikis polan naciecon kaj 98.790 rusan[3].

Evoluo de la loĝantaro de etna vidpunkto:[4]

Censoj192319702001
Litovoj80,1%80,1%83,45%
Judoj7,1%-0,1
Germanoj4,1%-0,1
Poloj3%7,7%6,74%
Rusoj2,3%8,6%6,31%
Belorusoj0,2%1,5%1,23%
Ukrainoj-0,80,65%
Sume2 028 9713 128 0003 483 972

En 1923, la regiono de Vilno, kies ĉefurbo estis loĝata majoritate de poloj kaj judoj, estis konkerita de Pollando, kiu estis aneksiiginta la respublikoncentra Litovio en 1922. Ankoraŭ en kelkaj lokoj de la regiono deVilno (Trakai ekzemple), restis signifa nombro da poloj. Ĉe Vilno, ekzistas multaj lernejoj kaj polaj kaj rusaj.

Probable la kategorio "rusoj" en 1923 inkludis belorusojn kaj ukrainojn (oficiale 43).

La grava juda minoritato de Litovio estis nuligita de la nazia reĝimo; Litovio estis okupita deNazia Germanio de1941 al1945.

La germana minoritato ("Memelianoj" en la censo de 1925), ĉefe ĉe Memel (Klaipėda), estis forigita de laRuĝa Armeo en1945 okcidenten al la teritorio deFRG kajGDR, samkiel la germana loĝantaro deOrienta Prusio (la nuna teritorio deKaliningrado).

Litovio dum2005 estis la lando kun la plej alta procentaĵo de memmortigoj en la mondo.[5]

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ la apartan artikolon:Kulturo de Litovio

Litova kultura tradicio en muzeo deTrakai

La litova kulturo aŭ kulturo en Litovio estas tre influita de la indiĝena prakulturo, ekzemple pri lalitova lingvo.

Inter la plej elstarajverkistoj menciindasVincas Krėvė-Mickevičius, romanisto kaj dramaturgo;Alfonsas Nyka-Niliunas, poeto kaj romanisto kaj la rakontistoMarius Katiliskis. Elstaras ankaŭ la lingvistoAlgirdas Julius Greimas. Plej elstara komponisto kaj pentristo estasMikalojus Konstantinas Čiurlionis.

La unua universitato estis fondita en Vilno en1556 de la granda duko Steponas Batoras. La unua libro eldonita en litova lingvo estis presita dum la jaro1562 enKönigsberg (la nuna Kaliningrado).

La kulturo de Litovio ekzistis dum miloj da jaroj ekde almenaŭ la jaro200 a.K. kiam okazis la setliĝo de la baltaj popoloj, sed sendepende de la ekzisto de sendependa litova ŝtato.[6]

Rasos (litove, per plena nomoRasos šventė [šventė = solenaĵo, festo], "festo de roso", ankaŭ literumata Rãsos, Rasa, Kupolės, Saulės [saulė = suno, ankaŭ suna diino] aŭKrešės, ĵemajtie Rasas) estas malnovasomermeza festo laŭ la antikvaj ritoj de la antaŭkristana religio de Litovio.

Kultura heredaĵo de Unesko

[redakti |redakti fonton]

Detala artikolo:Monda heredaĵo en Litovio

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Por detala artikolo, viduLitova lingvo.

Male al la aliaj baltaj ŝtatoj, Litovio ne estis submetita al agresema rusigo dum la sovetia reĝimo[7]. Plej parolata lingvo estas lalitova lingvo kun du ĉefaj dialektoj, laĵemajtia dialekto en la okcidento kaj la aŭkŝtajtia en la cetero de la lando. En la censo 2001 la litovan lingvon kiel gepatran indikis 82 % de la loĝantaro; en kelkaj urboj multe malpli, ekzemple en Vilnius estas nur 56,4 %[8].

Populacio de Litovio de denaska lingvo laŭ censo de2021 jaro:

LingvoKvanto de denaskparolantoj[9]%
litova lingvo2 398 35285,32
rusa lingvo190 7336,78
pola lingvo143 9305,12
belorusa lingvo67110,23
ukraina lingvo48350,17
cigana lingvo19730,07
latva lingvo7810.02
germana lingvo2890,01
aliaj lingvoj14 0910,50
plurlingvuloj49 6661,76
sume2 810 761100

Religio

[redakti |redakti fonton]
Monto de krucoj - fama pilgrimloko en Litovio

La ĉefa religio estaskatolikismo kun 79 %, sed ankaŭ ekzistasortodoksismo (4,07 %),luteranismo,judismo kajislamo, kiel minoritataj religioj. Oni trovas same enTrakai la lastajnKaraimojn de Eŭropo. La novpaganismo estas renaskiĝanta, profitante la aperon en la lando de novaj ideologioj kaj kutimoj, sed ankaŭ la fakton, ke tradicie litovoj plej multe en Eŭropo rezistis kontraŭ la enmeto dekristanismo, ĝis la14-a jarcento (vidu la artikolojn pri laantikva kajmoderna kultoRomuva).

Nuntempe plej multaj kredantoj estaskatolikoj, en la sudokcidento eta malplimulto daprotestantoj, historie ankaŭ multajjudoj kaj inter ili iom dakaraimoj. La litovoj inter la popoloj de Eŭropo plej longe rezistis al kristanismo (ĝis la 14-a jarcento).

En 2008sociologia enketo evidentiĝis, ke 80,2 % de la respondintoj konsideras sin romkatolikoj, 2,7 % —ortodoksa kristanismo, 0,7 %malnovritanoj, 0,6 %evangeliaj luteranoj, 0,4 %reformitoj. 10 % de la respondintoj apartenas al nenia religio[10].

Dum la nazia okupado preskaŭ 200 000 judoj, pli ol 90% de la tuta juda loĝantaro, estis mortigitaj[7].

Religia strukturo de Litovio laŭ datumoj de censo de2021 jaro.[11]

ReligioKvanto de homoj[12]%
katolikismo2 086 12574,23
ortodoksismo105 3263,74
malnovritanoj18 196
luteranismo15 741
kalvinismo5540
Pentekosta Kristanismo3032
baptismo12 944
adventismo1092
mormonismo3187
baptismo2455
adventismo721
novapostola eklezio412
islamo2165
judismo899
karaismo255
aliaj15 353
senreligiuloj555 90419,77
sume2 810 761

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Haveno deKlaipėda, la ununura haveno en Litovio kaj gravega por ties ekonomio.
Malriĉa kvartalo deVilno, kontraste kun la nova ekonomio de Litovio, sed ankaŭ montro de popola arkitekturo, 2005.
Moderna komerca centro deVilno

En la2003 jaro la kresko de ekonomio en Litovio estis plej granda en la tuta sudorienta Eŭropo, la komuna nacia produkto komparante kun la 2002 jara kreskis je 9,7 percentoj. La ekonomio ĝis nun tre rapide kreskas, des pli ke Litovio aliĝis al laEŭropa Unio.

Litovio estas unu el la landoj kiuj eniris en laEŭropan Union en2004 garantiita de bona ekonomia situacio, kaj ekde tiam estis la lando kiu plie kreskis ekonomie en Eŭropo. En2003 oni registris la plej altan kreskon el ties historio per pliigo ĉeMalneta Enlanda Produkto de 10.3 %. En2007 pro ĝenerala tutmonda ekonomia krizo, la ekonomio de Litovio malaltigis sian kreskon al 8,7 %, kio estas ankoraŭ tre supre la eŭropa mezaveraĝo kaj pluhavas ĝin kiel la lando kun pli alta kresko en la EU. La litova ekonomio baziĝas ĉefe sur la terkultura, bestobreda kaj forsta ekspluatadoj, kvankam la internaciaturismo kreskas rapide kaj konvertiĝas en grava parto de la ekonomia disvolviĝo. Post ties eniro en la Eŭropa Unio tiu ĉi balta lando pligrandigis sian industriigon. Ĝi havas ĉirkaŭ 2.400.000ha de kultivata tereno, kaj ĝi estas la plej granda produktanto delino tutmonde. Litovio havas unu el la tekstilaj industrioj plej gravaj de Eŭropo kaj kvankam ties ekonomio ankoraŭ ne estas tutdisvolvigita, ties nivelo de disvolviĝo jam ne estas komparebla kun tiuj de la landoj nomitaj "de la dua mondo" kielKroatio,UkrainioRusio, kaj malpli kun tiuj de la landoj de la tria mondo, kielEkvadoro,VenezueloSudafriko.

LaEŭropa Centra Banko antaŭvidas, ke post malpli ol 20 jaroj Litovio estos lando tre alte disvolvigita kielSvedio, kaj estos samnivele kun ties najbaroj de la Nordo de Eŭropo, superinte eĉ kelkaj landoj de la EU-15 kielHispanioPortugalio. Pro la akcela kresko de la litova ekonomio, kiu estas tre supre la eŭropa mezaveraĝo, Litovio antaŭvidis adopti la komunan valutonEŭro en2009 kaj meze de2004, jam aliĝis alEŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II, kio garantias al ĝi interŝanĝan stabilecon.[13]. Lalitovaj eŭro-moneroj jam produktiĝis.

Krom ties alta plialtiĝo en la MEP, Litovio ĝuas aliajn faktorojn kiuj favoras sian kreskon, kelkaj el tiuj estas jenaj: turismo, akcela kresko de la industrio, la alta fremda investado, la privatigo de ŝtataj entreprenoj, ties malalta publika ŝuldo (preskaŭ nula), malalta deficito, sendo de mono farita de siaj elmigrintoj (laŭleĝa elmigrado, kontrolita kaj tre preparita, tio estas malalta laŭ absoluta kalkulado, sed kun alta nivelo de enspezo) kaj moderna socio kiu lasis malantaŭe la komunisman epokon.

Per ties aliro al la NATO, MKO, Monda Banko kaj Eŭropa Unio, Litovio finkonsolidiĝis kiel lando enkadrita en la"okcidenta mondo", kie la servoj kaj publikaj institucioj estas pli efikaj, kvankam ankoraŭ necesas fortostreco por finatingi la disvolviĝintajn landojn de la Eŭropa Unio. En 2007 la laŭkapa MEP Litovio estis 10.472 usonajdolaroj, kio en monda komparo igas la ŝtaton tute disvolviĝinta lando, kvankam ĝi ankoraŭ estas je la dua duono inter la 27 landoj de la Eŭropa Unio, okupante la 16-an rangon laŭ perkapa mono.

Socio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGLAT-rajtoj en Litovio.

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Litovio alfrontas jurajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Samseksaj seksumaj agoj, kaj inter viroj kaj inter virinoj, estas laŭleĝaj en Litovio, sed samseksaj edzeco, edzineco kaj registrita partnereco ne estas disponeblaj. Tio signifas, ke ne ekzistas leĝa rekono de samseksaj paroj, do GLAT-uloj ne havas ĉiujn rajtojn, kiujn ne-GLAT-uloj havas, kaj samseksaj paroj ne havas la saman leĝan rekonon, kiujn malsamseksaj paroj havas.

Esperanto en Litovio

[redakti |redakti fonton]

La Esperanto-movado en Litovio

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://www.delfi.lt/temos/gitanas-nauseda
  2. Gelnhausen, centro de Eŭropa Unio (artikolo de la retejoDeutsche Wellela 9-an de julio 2007)
  3. Retpaĝo "Population by some ethnicities by county and municipality" el la raporto pri la censo 2001 ĉe la Statistika Oficejo de Litovio (Statistikos Departamentas).
  4. fonto: la statistika oficejo de Litovio. Arkivita ella originalo je 2009-05-05. Alirita 2008-05-07 .
  5. statistiko de la Monda Organizo pri Sano (MOS, la 06-an de junio 2006, en la angla)
  6. Historio kaj kulturo de Litovio (elŝutita la 31-an de majo de 2007, en la angla). Arkivita ella originalo je 2007-02-11. Alirita 2008-05-10 .
  7. 7,07,1(nl)Erika Fatland,De Grens (La landlimo), p. 546, De Geus, 2019,ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  8. Informoj pri lingvoscio laŭ: Algimantas Piliponis, Kiom da litovoj scias Esperanton. Litova Stelo, 1/2004, p. 24 - 25. Tiuj kaj pliaj informoj troveblas ankaŭ ĉe la Statistika Oficejo de Litovio (Statistikos Departamentas).
  9. http://pop-stat.mashke.org/lithuania-lang2021.htm
  10. Ĉu vera katoliko? //Monato. 2009. № 2. p. 23.
  11. http://pop-stat.mashke.org/lithuania-religion2021.htm
  12. http://pop-stat.mashke.org/lithuania-religion2021.htm
  13. ¿Euro para todos? (la Eŭro por ĉiuj?, artikolo de la retejoDeutsche Wellela 23-an de novembro 2006, en la hispana)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Membroŝtatoj de laEŭropa Unio
 Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Kroatio • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
Flago de la Eŭropa Unio
Kandidatoj:
v  d  r
Nord-Atlantika Alianco
 Albanio  •  Belgio  •  Britio  •  Bulgario  •  Ĉeĥio  •  Danio  •  Estonio  •  Finnlando  •  Francio  •  Germanio  •  Grekio  •  Hispanio  •  Hungario  •  Islando  •  Italio  •  Kanado  •  Kroatio  •  Latvio  •  Litovio  •  Luksemburgio  •  Montenegro  •  Nederlando  •  Nord-Makedonio  •  Norvegio  •  Pollando  •  Portugalio  •  Rumanio  •  Slovakio  •  Slovenio  •  Turkio  •  Usono
Mapo de landoj de NATO
Mapo de landoj de NATO
Petis aliĝon:
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Litovio&oldid=9203500"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp