Lalitova lingvo estas la oficiala lingvo deLitovio, parolata de ĉirkaŭ 4 milionoj dalitovoj. La litovlingva nomo de la lingvo estas "lietuvių kalba" (lingvo de la litovoj).
La litova lingvo ankoraŭ konservas la plejparton de la origina sonsistemo kaj de la morfologiaj strangaĵoj en la praaHindeŭropa lingvaro kaj tiel estas fascina por lingvostudo. Kelkaj rekonstruaĵoj konkludis ke la litova estas la lingvo kiu plej proksime rilatas al laprahindeŭropa lingvo. Kelkaj lingvistoj opinias ke la prabaltaj lingvoj disiĝis el la aliaj hindeŭropaj lingvoj antaŭ 1000 a.K.
Inter la jaroj 400 ĝis 600, la litova kajlatva lingvoj disiĝis el la okcidenta balta (Prusa) lingvaro, kiu poste malaperis. La unue konata litovlingva skribaĵo venas el himna traduko en1545. Publikiĝintaj libroj en la litova lingvo estas konataj ekde1547, sed la nivelo de legkapableco inter Litovoj estis malalta dum la 16-a ĝis la 18-a jarcento kaj libroj ne estis facile disponeblaj. Legkapableco en Litovio plialtiĝegis dum la 19-a jarcento, malgraŭ viktimigo, farata de rusaj aŭtoritatistoj (kiu estis la plej grava post la subpremo de laJanuara Ribelo, en1864 ĝis1904, kiam rusaj oficialuloj malpermesis ian publikan paroladon de la litova lingvo kaj la uzadon de lalatina alfabeto por skribaĵoj).
La litova estis la oficiala lingvo de Litovio ekde1918. Dum laSovetunia tempo (1944 ĝis1990), oni uzis ĝin en oficialaj aferoj apud larusa lingvo, kiu estis oficiala en la Sovetunio kaj estis rigardita kiel pli grava ol la litova.
Estas 2,955,200 parolantoj en Litovio (inkluzive 3,460 tataroj) aŭ ĉirkaŭ 80% el la loĝantaro (1998) parolas la litovan. La suma parolanto de la litova por ĉiuj landoj estas 4,000,000 (1993 UBS).
La norma lingvo estas bazata je la okcidenta aukŝtajtia dialekto. Komprenebleco inter la aŭkŝtajtia kaj ĵemajtia dialektoj estas konsiderata kiel malfacila por la plejparto de litovoj. Inter la fremdaj lingvoj, precipe larusa,angla kajgermana estas uzataj kun alilandanoj.
Kiel multaj hindeŭropaj lingvoj, la litova uzas modifitanlatinan alfabeton. Ĝi enhavas 32literojn. Laŭalfabeta ordigo prezentas unu surprizon: "Y" estas movita inter Ogoneka I (Į) kaj J.
A
Ą
B
C
Č
D
E
Ę
Ė
F
G
H
I
Į
Y
J
K
L
M
N
O
P
R
S
Š
T
U
Ų
Ū
V
Z
Ž
a
ą
b
c
č
d
e
ę
ė
f
g
h
i
į
y
j
k
l
m
n
o
p
r
s
š
t
u
ų
ū
v
z
ž
Dekstrakorna, maldekstrakorna kaj makrona/tilda diakritiloj povas esti uzataj por montri akcenton kaj vokalan longecon. Tamen, ĉi tiujn oni ĝenerale ne skribas, krom en vortaroj kaj kie ili estas necesaj por klareco. Plie, la sekvantaj duliteraĵoj estas uzataj, sed estas rigardataj kiel du literoj por laŭalfabeta ordigo. Notu ke la duliteraĵo "Ch" indikas velaran frikativon, sed la aliaj estas logikaj komponaĵoj de siaj enhavaj literoj.
Konsonantoj antaŭe,ę,ė,i,į,y estaspalataligataj. "i" antaŭvokalo (krom e) havas nur tiun funkcion kaj eĉ ne estas prononcata. Kie "i" aŭ "j" estas postirita per "a" aŭ "ą", la "a" estas prononcata kiel "e". Sekve:
ia = e /ɛ/
ią = ę /æː/
ja = je /jɛ/
ją = ję /jæː/
Laakcento estas libera kaj movebla. Estas tri akcentoj: La tildo, la dekstra korno kaj la maldekstra korno.
Ekzistas triverbajkonjugacioj. Ĉiu verbo havasprezencan,preteritan,preteritan iterativan kajfuturan verbotempojn de laindikativamodo; lakondicionala kajimperativa modo estas sen distingo de verbotempoj. Ĉi tiuj formoj estas konjugacieblaj. La unua kaj dua persono havas distingon inter singularo kaj pluralo, sed la tri-persona formo estas komuna inter la plurala kaj la singulara. Krom la konjugaciataj formoj ekzistas lainfinitivo.Ĉiu verbo povas formi participojn simile al la esperanta simetria sistemo anta/inta/onta+ata/ita/ota. Neniu alia lingvo posedas tian unikan trajton.