Kronologialisto dereĝoj deSvedio.
Tiu ĉi listo estas tre nekompleta. Kompleta listo de svedaj regantoj streĉiĝas pli ol 1000 jarojn, de lavikinga tempo ĝis hodiaŭ, kaj estas trovebla, ekzemple, en la koresponda paĝo de la svedlingva Vikipedio.
Dum la periodo inter ĉirkaŭ 1130 kaj 1250 Svedio estis regata ĉefe de membroj de laSverkera dinastio,svede Sverkerska ätten, kaj laErika dinastio,svede Erikska ätten, kiuj estas nomitaj laŭ la unuaj reĝoj de tiuj dinastioj. Kiam naskiĝdatoj mankas en la listo, tio estas ĉar oni ne scias kiam la personoj estis naskiĝintaj.
La Sverkera dinastio La Erika dinastio La dinastio de Stenkil [Stenŝil]- Sverker den äldre ("Sverkero la pli aĝa"), reĝis inter ĉirkaŭ 1130 kaj laŭ laVästgöta-leĝo la 25-a decembro 1156, kiam li laŭ tiu fonto estis mortigita.
- Erik den helige aŭEriko la 9-a ("Eriko la sankta" aŭ "Sankta Eriko"), iĝis reĝo ĉirkaŭ 1156 ĉe la morto de Sverker, kaj regis ĝis sia morto en ĉirkaŭ 1160, kiam li estis mortigita de Magnus Henriksson en Östra Aros, kiu nun estasUpsalo, enUppland.
- Magnus Henriksson (Henriksson tiam signifis filo de Henrik[komentoj 1]), reĝis de la morto de Eriko la sankta ĉirkaŭ 1160, ĝis 1161 kiam li estis mortigita de Karl Sverkersson ĉeÖrebro. Magnus estis filo de la dana reĝido Henrik Skadelår kaj Ingrid, nepino de la sveda reĝo Inge la pli aĝa.
- Karl Sverkersson (reĝado 1161–1167), iĝis reĝo post la mortigo de Magnus en 1161 kaj reĝis ĝis sia morto en la 12-a aprilo 1167, kiam li estis mortigita de Knut Eriksson sur la insuloVisingsö, kiu tiam estis regpova centro, enÖstergötland. Karl naskiĝis en la 1130-aj jaroj kaj estis filo de Sverkero la pli aĝa kaj Ulvhild Håkansdotter.
- Knut Eriksson (reĝado 1167–1195 aŭ 1196), en la frua periodo ne reĝis en Östergötland. Knut naskiĝis antaŭ 1150, kaj estis filo de Eriko la sankta kaj Kristina Björnsdotter. Li mortis en 1195 aŭ 1196 en la reĝa bieno de Eriksberg en Västergötland.
- Samtempe kun la frua reĝado de Knut,Kol kajBurislev (kunreĝado 1167–ĉ. fruaj 1170-aj jaroj) estis reĝoj de Svedio en Östergötland. Ili eble estis nepoj de Sverker la pli aĝa tra lia filo Johan. Ili mortis antaŭ la frua 1170-aj jaroj, laŭ kelkaj fontoj iu en batalo kun Knut.
- ↑Henriksson ankoraŭ lingve signifas “filo de Henrik”, sed tiam vere signifis ke li estis filo de Henrik. Nuntempenordianoj havas similajn familinomoj, kiu funkcias kiel heredaj nomoj kaj ĝenerale ne plu signifas ke la patro havas tiun nomon, krom en Islando.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |