| Listen to Wikipedia | |
|---|---|
| Permesilo | Permesiloj de BSD |
| Retejo | listen |
Listen to Wikipedia (esperante Aŭskultu Vikipedion), ankaŭ konata kielL2W aŭHatnote: Listen To Wikipedia, estas plurmedia vidilo disvolvita de Mahmoud Hashemi kaj Stephen LaPorte, kiu tradukaslastatempajn Vikipediajn redaktojn en montron de bildoj kaj sonoj. Lamalfermitkoda programaro kreas realtempanstatistikangrafikon kun sono de kontribuoj al Vikipedio el la tuta mondo. Por plenumi tion, L2W uzas grafikan bibliotekon "D3.js".[1]
La koncepto de "Listen to Wikipedia" baziĝas sur "BitListen", originale konata kiel "Listen toBitcoin", aplikaĵo de Maximillian Laumeister.[2][3]

Ĉiu redakto produktas orkestran sonon en lakvintona gamo.[4] La sonorilaj sonoj de celesto respondas al aldonoj de enhavo al Vikipedio, kaj la kordoj deklavikordo montras malfarojn. Latonalto estas inverse proporcia al la grandeco de la redakto (ju pli malgrandaj la redaktoj des pli altaj la tonaltoj).[5] Nove registritaj vikipediistoj estas bonvenigataj deviolonaakordo.[6]
Ĉiu redakto kreas cirklon de unu el la tri koloroj: blanka por registritaj uzantoj, verda por neregistritaj uzantoj, kaj viola por robotoj. La grandeco de cirklo estas proporcia al la grandeco de redakto (ju pli grandaj la redaktoj des pli grandaj la cirkloj).[3] Alklaki la montritan tekston malfermos novan paĝon en la retumilo de la uzanto, kiu montros la revizion.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloListen to Wikipediaangle.