Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lisbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:38° 42′ 25″ N9° 8′ 8″ U / 38.70694 °N, 9.13556 °U /38.70694; -9.13556(mapo)
Lisbono
portugale Lisboa
Ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Concelho de Lisboa
Deveno de nomo: Lisboa,portugale derivita de la feniciaAllis Ubbo porsavu havenon, latineUlyssippo antaŭUlysses kaj/aŭ RomanaOlissipona, por la nomo derivero Taĵo
LandoPortugalio Portugalio
DuoninsuloIberio
RegionoRegiono Lisbono
SubregionoGranda Lisbono
DistriktoDistrikto Lisbono
MunicipoLisbono
Civilaj paroĥoj
25
 - Ajuda
 - Alcântara
 - Alto do Pina
 - Alvalade
 - Ameixoeira
 - Anjos
 - Beato
 - Benfica
 - Campo Grande
 - Campolide
 - Carnide
 - Castelo
 - Charneca
 - Coração de Jesus
 - Encarnação
 - Graça
 - Lapa, Lisbon
 - Lumiar
 - Madalena (Lisbono)
 - Mártires
 - Marvila
 - Mercês (Lisbono)
 - Nossa Senhora de Fátima
 - Pena
 - Penha de França
RiveroTaĵo
SituoLisbono
 - altecom s. m.
 - koordinatoj38° 42′ 25″ N9° 8′ 8″ U / 38.70694 °N, 9.13556 °U /38.70694; -9.13556(mapo)
Plej malalta punktoMarsurfaco
 - situoAtlantiko
 - altecom s. m.
Areo84,8 km² (8 480 ha)
 - de aglomeraĵo84,8 km² (8 480 ha)
 - de metropolo2 957,4 km² (295 740 ha)
Loĝantaro564,657 (2004)
 - de aglomeraĵo2 385 000–2 435 837
 - de metropolo2 830 867
Denseco5 659 loĝ./km²
Setlejofl.719
 - Urboĉ.1256
LAUConcelho/Câmara Municipal
 - situoPraça do Município,Lisbono
 - leviĝo33 m
 - koordinatoj38° 42′ 29″ N9° 8′ 18″ U / 38.70806 °N, 9.13833 °U /38.70806; -9.13833(mapo)
UrbestroCarlos Moedas
HorzonoOET (UTC0)
 - somera tempoOEST (UTC+1)
Poŝtkodo1149-014 Lisboa
Area kodo & Prefikso(+351) 21 XXX-XXXX
ISO 3166-2 kodoPT
Laŭloka nomoLisboeta
Patrona sanktuloSanto António
Municipa adresoPraça do Município, 1º
1149-014 Lisboa
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Lisbon
Retpaĝo: www.cm-lisboa.pt
Map
Panorama vido de la portugala ĉefurbo kun laponto 25-a de aprilo kaj monumentoKristo-Reĝo
Statuo deJozefo la 1-a en laPraça do Comércio, lokigita tie en1775 kiel parto de la rekonstruo de Lisbono post latertremo de 1755.
PlacoPraça do Império kunMonaĥejo de la hieronimanoj de Belém en la fono la paroĥosankta Maria de Belem (Monda heredaĵo deUnesko)
PontoVasco da Gama

Lisbono (portugale Lisboa) estas la ĉefurbo dePortugalio. Ĝi situas en okcidentaPortugalio ĉe la enfluejo de riveroTaĵo en laAtlantikon.

En Lisbono loĝas 564.657 personoj (censo de2001). Inter plej konataj kvartaloj estasAlfama, Baixa (Malaltaĵo), Bairro Alto (Alta Kvartalo) kajBelemo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La urbo estis fondita defenicojhelenoj. La nomo devenas degrekaOlissipo, elUliso. Tiu nomo poste ŝanĝiĝis al "Lissapona" kaj fine al la modernaLisboa.

Ĝi estisromia kolonio de la regionoLusitania. Post diversaj konkeroj, de1260 ĝi estas la ĉefurbo de Portugalio.

Lisbono fariĝis tre prospera dum la Portugala Imperio, kiam ĝi estis la ĉefa haveno kien alvenis la riĉaĵoj elBrazilo kaj la afrikaj kaj aziaj kolonioj.

Kelkiam estis en Lisbono grandajtertremoj, la plej granda kaj fama je la1-a de novembro1755, kiu mortigis ĉirkaŭ centmil personojn. ViduLisbona tertremo en 1755.

Lisbono estis la centro de la respublika revolucio de la 4-a kaj 5-a de oktobro de1910 kiu forigis reĝonManuel la 2-a kaj de laRevolucio de la Diantoj (25-a de aprilo de1974), kiu faligis la diktaturon deMarcello Caetano, la sekvanto deSalazaro.

EXPO'98,Monda Ekspozicio de 1998, aŭ, oficiale,Exposição Internacional de Lisboa de 1998, kies moto estis "Os oceanos: um património para o futuro" (La oceanoj: heredo por la estonteco), okazis en Lisbono de 22a de Majo ĝis 30a de Septembro 1998. Ĝi celis la datrevenon de 500 jaroj de laPortugalaj malkovroj.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Monumento al Malkovroj, Lisbono.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
  • LaUniversitato de Lisbono (portugaleUniversidade de Lisboa) estaspublikaesplora universitato en Lisbono, kaj la plej granda universitato en Portugalio. Ĝi estis fondita en 2013 per la fuzio de du antaŭaj publikaj universitatoj en Lisbono, la eksa Universitato de Lisbono (en tiu formo fondita en 1911) kaj la eksa Teknikologia Universitato de Lisbono (en tiu formo fondita en 1930).
  • LaNova Universitato de Lisbono (portugale Universidade Nova de Lisboa estas la plej nova el la publikaj altlernejoj, kio estas eksplicite emfazita per la nomo.
  • LaAkademio de Sciencoj de Lisbono (portugaleAcademia das Ciências de Lisboa, akronime ACL) estas portugala scienca institucio de publika utileco, la plej alta scienca institucio en Portugalio, kies ĉefa celo estas antaŭenigi sciencan esploradon kaj disvastigi la portugalan kulturon. Ĝi ludis unikan rolon en la scienca kaj teknologia evoluo de Portugalio.
  • Rock in Rio estas rokmuzika festivalo, kiu ĝis nun okazis kvar fojojn en Rio-de-Ĵanejro, kvin fojojn en Lisbono kaj du fojojn enArganda del Rey proksime deMadrido.

Amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

Lisbono kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montras mirindaĵojn elEŭropo. Jen kiel oni prezentas Lisbonon:

Nun al Lisbono flugas la vojaĝantoj Ibere.
Ĝiaj bulvardoj, placoj kun skulptoj lukse patosaj
mirigas Uttu Noan. -Jen la Palaco Somera
de Keluz, ekstermure, kun ruĝeblanka fasado,
kaj ĉe l'haveno vasta, laMonumento Naviga.[1]
En jaro 2018 okazis en Lisbono de la28-a de julio ĝis la4-a de aŭgusto103-a UK.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Kastelo de Sankta Georgo el la placoj Rossio kaj Figueira
    Kastelo de Sankta Georgo el la placoj Rossio kaj Figueira
  • Detalo en fasado de Centra Stacidomo (Rossio)
    Detalo en fasado deCentra Stacidomo (Rossio)
  • Obelisko de Restauradores
    Obelisko de Restauradores
  • Fasado de iama teatro konservita por moderna konstruaĵo en Restauradores
    Fasado de iama teatro konservita por moderna konstruaĵo en Restauradores
  • Detalo en interno de preĝejo de Jeronimos
    Detalo en interno de preĝejo de Jeronimos
  • Monumento al Camoes en interno de Jeronimos
    Monumento al Camoes en interno de Jeronimos
  • Lintelo sur enirpordo al Jeronimos
    Lintelo sur enirpordo al Jeronimos
  • Gotika pordego en Jeronimos
    Gotika pordego en Jeronimos
  • Monumento al Malkovroj, rivero Taĵo kaj ponto 25a de Aprilo
    Monumento al Malkovroj, rivero Taĵo kaj ponto 25a de Aprilo
  • Turo de Belem
    Turo de Belem
  • Arko de Terreiro de Paço
    Arko de Terreiro de Paço
  • Lifto de Santa Justa
    Lifto de Santa Justa

Konataj lokanoj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Abel Montagut,Poemo de Utnoa redaktita Esperante kaj eldonita enVieno,1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Portugalio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priPortugalio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
v  d  r
Distriktoj kaj aŭtonomaj regionoj dePortugalio
Mapo de PortugalioDistriktojFlago de Portugalio
Aŭtonomaj regionoj
Parta vido al olda kvartalo de Lisbono
Parta vido al olda kvartalo de Lisbono
v  d  r
Eŭropajĉefurboj
Eŭropo
Eŭropo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lisbono&oldid=9162835"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp