La alvenintajhungaroj trovis tie komunumon, poste ili venigiskumanojn kaj aliajn popoletojn. Latataroj detruis la setlejon en1241, postegermanoj refondis la vilaĝon. La unua mencio devenis el1312, tiutempe la kampoj apartenis al fortikaĵo. En la15-a jarcento precipe nobeloj loĝis surloke, kiuj okupiĝis pri agrikulturo kaj manfaradoj. La bienuloj estisfamilio Tarczay. Baldaŭe la komunumo ricevis reĝajn privilegiojn kun rajto okazigi po unu foiro por semajno. Sekve Héthárs evoluis pro la komercado. Dum lajarcentoj okazis ankaŭ incendioj. Ekde1909 ĝi estis distriktejo. En1910 en la urbo loĝis 1422 da loĝantoj (770slovakoj, 454 hungaroj, 139 germanoj). Ĝis laTraktato de Trianon la urbo apartenis alHungario, alSáros (reĝa departemento), al distrikto de "Héthárs", kies distriktejo ĝi estis. Poste la loko apartenis alĈeĥoslovakio, ekde1938 al Slovakio. En1942 lajudoj, en1945 la germanoj estis deportitaj. Inter1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En2001 loĝis enurbe 6130 dahomoj, 91% de la loĝantoj estis slovakoj kaj 7%ciganoj.