Linth | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 60 km |
Akvokolekta areo | 1 200 km² |
Averaĝa trafluo | 55,1 m³/s |
Fluo | |
- Alteco supermarnivelo | 2 000 m |
Enfluejo | Lago de Zuriko |
- Alteco | 406 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Sernf,Löntsch kaj aliaj |
Rivero en Eŭropo | |
Linth (enEsperanto ankaŭLinto) estas la fontrivero deLimato enSvislando. Ĝi havas longecon de proksimume 60 km. La koordinatoj de ĝia fonto estas46° 48′ 12″ N8° 55′ 42″ O / 46.80333 °N, 8.92833 °O /46.80333; 8.92833(mapo)Koordinatoj:46° 48′ 12″ N8° 55′ 42″ O / 46.80333 °N, 8.92833 °O /46.80333; 8.92833(mapo).
La fonto de Linth estasBifertenbach, kiu elfluas el laglaĉeroBifertenfirn ĉe la piedo de la montoTödi en la komunumoLinthal enKantono Glaruso,Svislando. La valon de la hodiaŭa Linth grandparte kongruas kun la Kantono Glaruso kaj ĝin fosis dum la lastamalvarmepoko la tiamaLinth-Glaĉero. La rivero post Linthal fluas norden traRüti,Betschwanden,Luchsingen kajHaslen. Tiam enSchwanden alfluas al ĝi la riveroSernf, kiu alfluas deElm. La rivero poste fluas traMitlödi,Ennenda,Glarus,Netstal kajNäfels. En Netstal alfluas al ĝiLöntsch el norda direkto. La rivero tiam fluas ek de la Linthkorekto en la 19-a jarcento en kanalo alValenlago kaj poste denove elfluas el Valenlago en la tiel nomitaLint-Kanalo ĉeSchmerikon al laLago de Zuriko. El la Lago de Zuriko la rivero poste elfluas kielLimato.
Antaŭ laLintkorekto Linth fluis rekte al la Lago de Zuriko. ApudZiegelbrücke alfluis al ĝi la riveroMaag. La du riveroj regule kaŭzis en la tiel nomitaLint-Ebenaĵo grandajn inundojn, kaj en la marĉoj de la ebenaĵoj vivis multaj kuloj, kiuj estis portantaj de infektmalsanoj kielmalario. En la jaro1783 laSvisa Dieto decidis pri korektoprojekto, kiu tamen povis esti rekonsiderata nur post la napoleonaj militoj en la jaro1804. La projekto antaŭvidis la kanaligon de Linth ek deMollis, ĝian alkondukon alValenlago kaj rektigon de la riverujo deMaag inter Valenlago kajLago de Zuriko. La konstrulaboroj komenciĝis en la jaro1807 sub la gvido deHans Conrad Escher von der Linth. La hodiaŭ kielEscher-Kanalo konata kanalo ek deMollis estis malfermita en la jaro1811. En la jaro1816 estis finitaj ankaŭ la laboroj de la kanalo inter Valenlago kaj Lago de Zuriko. La iama rivero Maag per la korekto malaperis, la akvo de Valenlago nun fluis tra laLinth-Kanalo al la Lago de Zuriko.
La Lint-Valo apartenas al laSvisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio2008 akceptita kielMonda Naturheredaĵo de UNESKO.