Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lintelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lintelo estas ankaŭ parto de la nederlanda municipoAalten.
Granita mezepoka lintelo de iama pordo, nun super fenestro enMagacela,Hispanio.

Lintelo estasarkitektura ero, kiu subtenas muron super malfermaĵo (pordo,fenestro, ...). Lintelo povas estiŝtona,lignaferatrabo, peco,bloko horizontale metita surfostoj. En diversaj epokoj kaj diversaj areoj oni povis uzi la lintelojn ankaŭ por montri gravuraĵojn, ŝtonĉizaĵojn, bildojn aŭ reklamaĵojn. EnHispanio ekzemple estis tradicia el ĉirkaŭ la 17-a jarcento ĝis la mezo de la 20-a jarcento gravuri la konstrudaton (en romiaj ciferoj).

Arko povas troviĝi super lintelo por distribui la pezon de lamuro sur la fostojn kaj malaltigi la pezon super la lintelo.

LaŭFrancisko Azorínlintelo estasHorizontala supraĵo de aperturo.[1] Li indikasetimologion el la latinalimtelluslimitellus, ellimes, limitis (limo). Kaj li aldonas la jenajn esprimojn por linteltipoj: unupeca, monolita, pecigita kaj dovelita. Krome li montras en bildo la rilatajn terminojn kunlintelo por la supra parto de la aperturo,sojlo por la malsupra,gambo por la vertikala,spano por la horizontala distanco kajalto por la vertikala distanco.[2]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
  2. Azorín, samloke.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lintelo&oldid=9049466"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp