La skriboLinia A estas – krom lakreta hieroglifa skribo – unu el la duskribosistemoj deminoa kulturo deKreto. Ĝi estis uzata de la 17-a ĝis la 15-a jarcentoj a.K. kaj oni povis deĉifri nur ete. El ĝi evoluis la skribolinia skribo B same kiel laKipro-Minoa silabaro (d:Q1751985). Ĉar Linia B estas silabskribo, oni supozas, ke ankaŭ Linia A estas same silabskribo.
La nomo "linia" devenas de la fakto, ke la skribo konsistas el strekoj de konstanta larĝo, ne elkojnoj.
Pecetoj el tabuletoj kun skribo Linia A (Akrotiri)
Pecetoj el tabuletoj kun skribo Linia A (Akrotiri)
Oni konas ĉ 70 silabsignojn, 100 signojn kun vort-signifo, kiuj estas parte kombinitaj kun silabsignoj tiel ili estas pli bone identigeblaj. Ekzistas ankaŭ diversaj numeraj signoj.
Kvankam la hipoteza "minoa lingvo", en kiu la skribo estis verkita, estas nekonata ĝis nun kaj eĉ ne parencigebla al konataj lingvoj, oni povas diveni la signifon de kelkaj silabaj signoj, pro ilia simileco allinia skribo B.
La granda nombro de lalogogramaj signoj ebligas la entenan deĉifron de la ekzistantaj tekstoj. Oni supozas, ke la trovitaj argilaj tabuletoj entenas informojn por la administrado, mastrumado. Plimulto de la tekstoj estas evidente listoj, ĉe kelkaj, kiuj entenas la t.n. trinkaĵ-oferan formulon, temas verŝajne pri dediĉaj enskribaĵoj; longaj tekstoj tute mankas.
Por la skribado surargilo, la linia skribo kun simboloj estas apenaŭ uzebla. Oni tial supozas, ke oni skribadis ĉefe sur aliaj, ne longrezistaj materialoj kiajpapiruso aŭpergameno. La argilaj tabuletoj estis verŝajne notadaj kartoj, kiujn oni konservis nur por mallonga tempo. Ili konserviĝis, ĉar brulkatastrofo konservis ilin.
Louis Godart, Jean-Pierre Olivier:Recueil des inscriptions en Linéaire A (Kolekto de Linear A-surskriboj, en la serioÉtudes Crétoises 21, Kretaj Studoj 21) 5 volumoj.Librairie Orientaliste (Orientalisma Librejo) Paul Geuthner, Parizo 1976–1985