Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Linia skribo B

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elLinia B)
Skriboj elMikeno en Linia B

La skriboLinia B (pro diferencigi de la pli malnovalinia skribo A) estas silabskribo de lamikena kulturo deGrekio. Ĝi estiĝis en la 15-a jarcento a. K. kaj estis uzata ĝis la 12-a jarcento a. K. elKnossos surKreto kaj la greka kontinento.

Konataj estas ĉirkaŭ 90silabsignoj, 160 signoj kun vortosignifo kaj diversaj signoj por numeroj.

Malkovro

[redakti |redakti fonton]

La skribo iĝis konata danke al trovitaĵo en 1878 surKreto. La nomumo venas de SiroArthur Evans, elfosanto deKnossos, laŭ la skribsignoj gratitaj per unuopaj linioj en la argilajn tabulojn. Pro la parenceco allinia skribo A, oni pensis, ke ankaŭ tiu skribo apartenas al la minoja kulturo. Oni trovis tie ĉirkaŭ 4360 tabulojn.

Oni trovis tabulojn en la palaca arĥivejo enPilos (1087 tabuloj), kiun malkovrisCarl Blegen. Pliaj troviĝejoj estas enĤania (4 tabuloj, sur Kreto),Mikeno (73),Tirinto (27) kajTebo (99+238) sur la kontinenta Grekio.

Deĉifrado

[redakti |redakti fonton]

La deĉifrado de la skribo sukcesis en 1952, la deĉifrantoj estis la brita arkitekto kaj lingvoesploristoMichael Ventris kunJohn Chadwick. Ili montris, ke la trovitaj tekstoj estis verkitaj en la frua formo de laantikva greka lingvo (mikena greka lingvo).

Ĉe la trovitaĵoj temas ĉefe pri notoj al ekonomiaj kaj administraj aferoj, kiuj estis dediĉitaj por longa rezervado. La argilaj tabuloj konserviĝis do nur pro brulkatastrofoj, kiuj igis ilin longtempe konserveblaj. Tiel ili sciigas nin pri ekonomiaj rilatoj kaj administrado de la lastaj monatoj antaŭ la katastrofo.

Por la skribado sur argilo, la linia skribo kun detalaj simboloj estas malbone uzebla. Oni tial supozas, ke oni skribadis ĉefe sur aliaj, ne longrezistaj materialoj kielpapirusopergameno.

Ekzemplo pri linia B

Silabsignoj

[redakti |redakti fonton]

Oni devas legi la skribon de maldekstro al dekstro, desupre al subo. Oni dividas la vortojn per kurta vertikala komo. La silaboj signifas malfermitajn silabojn, tiel ĉiu silabo finiĝas je vokalo. La silaboj entenas 5 konatajn vokalojn (a, e, i, o, u) kaj 12 konsonantojn (d, j, k, m, n, p, q, r, s, t, w, z). La KV-paroj (unu konsonanto + unu vokalo) povas kombiniĝi tiel 12*5 = 60. Oni ne scias la silaban signo por 6 KV-paroj (ji, ju, qu, wu, zi, zu). Ekzistas signoj, kies sonvaloro egalas al alia (ela,ra ekzistas 3 tipoj, el pu, ro, ta 2-2); aŭ signifas pli komplikajn silabojn (au, dwe, dwo, nwa, pte, twe, two). Krom tiuj ekzistas 16 ne-deĉifritaj silabsignoj.

Ideogramoj
SignoUnikodoNumerado de BennettCIPEM-kodoen Esperanto
Homoj kaj bestoj
U+10080100 A-VIR
vir
viro
U+10081102 A-MUL
mulier
virino
U+10082104 CnCERV
cervus
cervo
Konataj silabsignoj (plej simplaj malfermitaj silaboj)
-a-e-i-o-u
𐀀a

*08

𐀁e

*38

𐀂i

*28

𐀃o

*61

𐀄u

*10

d-𐀅da

*01

𐀆de

*45

𐀇di

*07

𐀈do

*14

𐀉du

*51

j-𐀊ja

*57

𐀋je

*46

𐀍jo

*36

k-𐀏ka

*77

𐀐ke

*44

𐀑ki

*67

𐀒ko

*70

𐀓ku

*81

m-𐀔ma

*80

𐀕me

*13

𐀖mi

*73

𐀗mo

*15

𐀘mu

*23

n-𐀙na

*06

𐀚ne

*24

𐀛ni

*30

𐀜no

*52

𐀝nu

*55

p-𐀞pa

*03

𐀟pe

*72

𐀠pi

*39

𐀡po

*11

𐀢pu

*50

q-𐀣qa

*16

𐀤qe

*78

𐀥qi

*21

𐀦qo

*32

r-𐀨ra

*60

𐀩re

*27

𐀪ri

*53

𐀫ro

*02

𐀬ru

*26

s-𐀭sa

*31

𐀮se

*09

𐀯si

*41

𐀰so

*12

𐀱su

*58

t-𐀲ta

*59

𐀳te

*04

𐀴ti

*37

𐀵to

*05

𐀶tu

*69

w-𐀷wa

*54

𐀸we

*75

𐀹wi

*40

𐀺wo

*42

z-𐀼za

*17

𐀽ze

*74

𐀿zo

*20

Aliaj silaboj
Jel𐁀𐁁𐂋𐁃𐁄𐁅𐁇𐁆𐁈𐁉𐁊𐁋𐁌
𐁍
Transskriboa2 (ha)a3 (ai)audwedwonwaptepu2 (phu)ra2 (rya)ra3 (rai)ro2 (ryo)ta2 (tya)twetwo
*25*43*85*71*90*48*62*29*76*33*68*66*87*91
Necertaj aŭ ne-deĉifritaj silabsignoj
Jel𐁐
𐁑
𐁒
𐁓
𐁔
𐁕
𐁖
𐁗
𐁘
𐀎
𐁙
𐁚
𐁛
𐁜
𐁝
Transskribado*18*19*22*34*35*47*49pa3?*63swi?ju?zu?swa?*83*86*89
Numerado de Benett*18*19*22*34*35*47*49*56*63*64*65*79*82*83*86*89


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Linia_skribo_B&oldid=8327378"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp