Lingvonesto estasinfanvarta, partelernejeca agado, kiu celas transdoni lingvon kaj ties kulturon de la nejunaj generacioj al la juna, por ke la lingvo regajnu vivoforton. En la vartejoj-lingvonestoj oni peras de generacio al alia lingvon de malplimulto, minacatan, eventuale malaperontan, kiun la ĉirkaŭa socio kaj eble ankaŭ la gepatroj de la infanoj ne plu aktive regas[1].
La instrumetodo estas nomatalingva bano (ankaŭlingva mergo aŭ, rekte pruntite el aliaj lingvoj,imersio), sed la nomolingva bano estas uzata unuavice, kiam temas pri infanoj de socia plimulto lernantaj alian lingvon. La terminolingvonesto originis en laMaoria lingvo, por kies fortigo enNov-Zelando agadis la unuaj lingvonestoj,kōhanga reo en lamaoria lingvo. Lingvonesto estas por la infanoj ludejo-vartejo-lernejo, kie la ĉeestantaj plenkreskuloj parolas la lingvon instruatan. Ne temas pri lecionoj de la lingvo, sed estas tute ĉirkaŭaĵo, kie la infano kreskas nature alproprigante la lingvon kaj ties kulturon. La instruistoj-vartantoj povas aparteni al la generacio de geavoj, kiuj ankoraŭ bone regas sian originan lingvon.
La lingvonesta metodo estis efike uzata en Nov-Zelando, kieMaorioj komencis la agadon jam en1982. Ĝi estis poste aplikata ankaŭ enHavajo (kun la havaja nomopūnana leo), kaj la aŭstralia registaro devontigis sin provi lingvonestojn en sia agadprogramo porindiĝenaj lingvoj[2].
EnFinnlando la metodo estis uzata por la du malgrandaj lingvoj, laskolt-samea kaj laanar-samea, enEstonio por lavoroa lingvo[1]. EnUsono ĝi estis aplikata ekzemple por lalakota lingvo[3]. Pluraj popoletoj enRusio vidas la lingvonestan metodon kiel eblan savilon de siaj lingvo kaj kulturo[4][5].