Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lingvoj de oïl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsamaj lingvoj deoïl (krom la franca) verdkolore

Oni nomas«lingvoj deOïl» [oil] (langues d'Oïl en la franca), lalatinidaj lingvoj kiuj disvolviĝis norde deGaŭlio, kaj poste norde deFrancio, sude deBelgio kaj en laManikinsuloj. Tiu lingvaro ricevis pli da influo de ĝermanaj kaj keltaj lingvoj ol lalingvo deOc, kie laromianoj pli frue kaj pli longe instaliĝis.

La esprimo estis aŭdebla jam en la13-a jarcento dank'alDante Alighieri, kiu nome diferencigis lingvaron depende de la vorto por «jes»:oïl ("ojl" por norda gaŭlio),oc ("ok" en suda gaŭlio) kajsi ("si" en Italio).

Lafranca lingvo, nun ĉefa kaj oficiala lingvo de la tuta areo devenas de tiu lingvaro. Sed aliaj lingvoj vivtenas sin ie kaj tie kiel la burgunda-morvanda, ŝampanja, franĉ-kontea,galoa, lorena, majena,normanda,pikarda,puatua, santonĝa,valona, kiu posedas pli malpli fiksan alfabeton. Oni ankaŭ nomas tiun lingvaron nordamalnovfranca lingvo, kio estas laŭ aliaj troa, ĉar iliaopinie la franca estis unu el la lingvoj deoïl, kiu estis agnoskita de la ŝtato kaj preferita al la aliaj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lingvoj_de_oïl&oldid=8673928"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp