
Multaj lingvoj estas uzataj enKanado. Laŭ la censo de 2016, laangla kaj lafranca estas lagepatraj lingvoj de 56,0% kaj 21,4% dekanadanoj.[1] Entute 86.2% de kanadanoj havas efikan scipovon de la angla kaj 29,8% havas efikan scipovon de la franca.[2] Laŭ laLeĝo pri Oficialaj Lingvoj de 1969, kaj la angla kaj la franca havas oficialan federan statuson en Kanado, por ĉiuj registaraj servoj, inkluzive la kortumojn kaj ĉiujn federajn leĝojn estas enleĝigitaj dulingve.Nov-Brunsviko estas la sola kanada provinco kiu havas kaj la anglan kaj la francan kiel ĝiajnoficialajn lingvojn. La oficiala lingvo deKebekio estas la franca,[3] kvankam, en tiu provinco, la konstitucio postulas ke ĉiuj leĝoj estu enleĝigitaj en kaj la franca kaj la angla, kaj kortumaj procedoj povas okazi en iu el tiuj lingvoj. Similaj konstituciaj protektoj estas enManitobo, kie la angla estas la oficiala lingvo.
La Oficiala Lingva Komisionestro de Kanado (la federa registara oficialulo ŝarĝita kun la kontrolado de la du lingvoj) asertis, "same kielraso estas grava al la usona sperto kajklaso estas grava al la brita sperto, mi kredas, kelingvo estas grava al la kanada sperto."[4] Por pli precize kontroli la du oficialajn lingvojn, la censo de Kanado kolektas lingvanajn priskribaĵojn ne listigitajn en la censoj de la plejparto de aliaj landoj, inkluzivehejman lingvon,gepatran lingvon, unuan oficialan lingvon, kajlingvon de laboro.
Lalingva diverseco de Kanado etendiĝas preter la du oficialaj lingvoj. "En Kanado, 4,7 milionoj da homoj (14,2% de la loĝantaro) raportis, ke ili parolas lingvon krom la angla aŭ la franca plej ofte ĉe la hejmo, kaj 1,9 milionoj da homoj (5,8%) raportis, ke ili parolas tiun lingvon ofte kiel duan lingvon (krom sia ĉefa hejma lingvo, la angla aŭ la franca). Entute, 20,0% de la loĝantaro de Kanado raportis, ke ili parolas lingvon krom la anglan aŭ la francan ĉe sia hejmo. Por proksimume 6,4 milionoj da homoj, la alia lingvo estis enmigrinta lingvo, parolata plej ofte aŭ ĉe la hejmo, sole aŭ kune kun la angla aŭ la franca, sed por pli ol 213000 homoj, la alia lingvo estis indiĝena lingvo. Fine, la nombro da homoj kiuj raportas gestlingvon kiel la lingvon parolatan ĉe la hejmo estis preskaŭ 25 000 homoj (15 000 plej ofte kaj 9800 ofte).
Kanado estas enhavas multajnindiĝenajn lingvojn. Entute, ĉi tiuj estas parolata de malpli ol unu procento de la loĝantaro. Proksimume 0,6% de kanadanoj (aŭ 200 725 homoj) raportasindiĝenan lingvon kiel sian gepatran lingvon.
Jen la loĝantaro de ĉiu provinco kaj teritorio laŭ gepatra lingvo, kiel raportita en la censo de Kanado de 2016.[5]
| Provinco/teritorio | Tuta loĝantaro | Angla | % | Franca | % | Aliaj lingvoj | % | Oficialaj lingvoj |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Ontario | 13 312 870 | 9 255 660 | 69,52% | 568 345 | 4,27% | 3 865 780 | 29,04% | Angla[6] |
| Kebekio | 8 066 555 | 718 985 | 8,91% | 6 377 080 | 79,06% | 1 173 345 | 14,54% | Franca[3] |
| Brita Kolumbio | 4 598 415 | 3 271 425 | 71,14% | 71 705 | 1,56% | 1 360 815 | 29,59% | Angla (laŭfakte) |
| Alberto | 4 026 650 | 3 080 865 | 76,51% | 86 705 | 2,15% | 952 790 | 23,66% | Angla |
| Manitobo | 1 261 615 | 931 410 | 73,83% | 46 055 | 3,65% | 316 120 | 25,06% | Angla |
| Saskatĉevano | 108 340 | 910 865 | 84,09% | 17 735 | 1,64% | 173 475 | 16,01% | Angla |
| Nov-Skotio | 912 300 | 838 055 | 91,86% | 33 345 | 3,66% | 49 165 | 5,39% | Angla (laŭfakte) |
| Nov-Brunsviko | 736 280 | 481 690 | 65,42% | 238 865 | 32,44% | 25 165 | 3,42% | Angla, Franca |
| Novlando kaj Labradoro | 515 680 | 501 350 | 97,22% | 3020 | 0,59% | 13 035 | 2,53% | Angla (laŭfakte) |
| Insulo Princo Eduardo | 141 020 | 128 975 | 91,46% | 5395 | 3,83% | 7670 | 5,44% | Angla (laŭfakte) |
| Nordokcidentaj Teritorioj | 41 380 | 32 545 | 78,65% | 1365 | 3,30% | 8295 | 20,05% | Chipewyan,Kria, Angla, Franca, Gwich’in,Inuinaktuno,Inuktituto,Inuvialuktun, Norda Slaveja, Suda Slaveja, Tłįchǫ[7] |
| Jukonio | 35 555 | 29 765 | 83,72% | 1815 | 5,10% | 4665 | 13,12% | Angla, Franca |
| Nunavuto | 35 695 | 11 745 | 32,90% | 640 | 1,79% | 24 050 | 67,38% | Inuitaj lingvoj (Inuktituto,Inuinaktuno), Angla, Franca[8] |
| Kanado | 34 767 255 | 20 193 340 | 58,08% | 7 452 075 | 21,43% | 7 974 375 | 22,94% | Angla, Franca |

Kanado havas 12indiĝenajn lingvajn grupojn, kun pli ol 65 distingeblaj lingvoj kaj dialektoj, inkluzive multaj gestlingvoj.[9] Preskaŭ ĉiuj indiĝenaj lingvoj en Kanado estas taksitaj endanĝerigitaj, escepte deInuktituto,Inuinaktuno, kaj la kriaj variaĵoj Naskapi, Atikamekw, Orienta Kria, kaj Ebenaĵa Kria.[10]
Du el la teritorioj de Kanado donas oficialan statuson al indiĝenaj lingvoj. EnNunavuto,Inuktituto kajInuinnaqtun, kune nomata la inuita lingvo, estas oficialaj lingvoj apud la naciaj lingvoj de la angla kaj la franca, kaj Inuktituto estas oftaila lingvo en la teritoria registaro.[11][12] En laNordokcidentaj Teritorioj, laLeĝo pri Oficialaj Lingvoj deklaras, ke estas dek unu malsamaj lingvoj:ĉipevajana,kria, angla, franca,gviĉina,inuinaktuna,inuktituta,inuvialuktuna,norda slaveja,suda slaveja, kajTłįchǫ (dogriba).[7] Krom la angla kaj la franca, ĉi tiuj lingvoj ne estas ilaj en registaro; oficiala statuso rajtigas civitanojn ricevi servojn en ili je peto kaj trakti la registaron per ili.[13]
Laŭ la censo de 2016, malpli ol unu procento de kanadanoj (213 225) raportis indiĝenan lingvon kiel sia gepatra lingvo, kaj malpli ol unu procento de kanadanoj (137 515) raportis indiĝenan lingvon kiel la lingvon parolatan plej ofte ĉe la hejmo.[14] La plejparto da kanadaj indiĝenaj lingvoj estas endanĝerigitaj kaj la nombro de iliaj nunaj parolantaj estas ofte malalta, sed la nombro da parolantoj kreskas eĉ pli ol la nombro kun indiĝena gepatra lingvo, indikante ke multaj homoj daŭras lerni la lingvojn eĉ se ili ne lernis ĝin denaske.[15]
Glottolog 4.3 (2020) kalkulis 11 sendependan indiĝenajn lingvofamiliojn kaj/aŭ izolaĵojn en Kanado.[16]
La nombro de parolantoj de indiĝenaj lingvoj en Kanado:[17]
| Indiĝenaj lingvoj | No. de parolantoj | Gepatra lingvo | Hejma lingvo |
|---|---|---|---|
| Kria | 99 950 | 78 855 | 47 190 |
| Inuktituta | 35 690 | 32 010 | 25 290 |
| Aniŝinabeka | 32 460 | 11 115 | 11 115 |
| Montagnais-Naskapi (Inua) | 11 815 | 10 970 | 9720 |
| Dene Suline | 11 130 | 9750 | 7490 |
| Oji-Cree (Anishinini) | 12 605 | 8480 | 8480 |
| Mi'kmaq (Mikmaka) | 8750 | 7365 | 3985 |
| Siuaj lingvoj (Dakota/Siua) | 6495 | 5585 | 3780 |
| Atikamekw | 5645 | 5245 | 4745 |
| Nigrapieda | 4915 | 3085 | 3085 |
| Tłįchǫ aŭ Dogriba | 2645 | 2015 | 1110 |
| Algonkena | 2685 | 1920 | 385 |
| Carrier | 2495 | 1560 | 605 |
| Gitksan | 1575 | 1175 | 320 |
| Chilcotin | 1400 | 1070 | 435 |
| Norda Slaveja (Leporo) | 1235 | 650 | 650 |
| Suda Slaveja | 2315 | 600 | 600 |
| Malesita | 790 | 535 | 140 |
| Ĉipevajana | 770 | 525 | 125 |
| Inuinaktuna | 580 | 370 | 70 |
| Gviĉina (Loucheaux) | 570 | 355 | 25 |
| Mohoka | 615 | 290 | 20 |
| Shuswap | 1650 | 250 | 250 |
| Nisga' | 1090 | 250 | 250 |
| Tlingita | 175 | 0 | 0 |
| Atgangmuurngniq | 47[18] | Ne sciita | Ne sciita |