Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Citaĵo
 La lingvo ja estas la ĉefa motoro de lacivilizacio: dank' al la lingvo ni tiel altiĝis super labestoj,
kaj ju pli alte staras la lingvo,
des pli rapide progresas lapopolo
— L. L. ZamenhofFundamenta Krestomatio - zamenhofaj partoj, 1905
Citaĵo
 La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion
ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo,
kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj. 
— Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, 1907
LaBabela turo (1563), dePieter Bruegel la Maljuna, estas bibliasimbolo, interalie de la lingvodiverseco.
Infaninoj lernantaj la uzadon de laUsona signolingvo.
Kojnoskribo estas la unua konata ekzemplo de skriba lingvo, sed parola lingvo antaŭas ĝin je almenaŭ dek mil jaroj.
Ekzemplo de tipografia komponado kaj skriba lingvo, de William Caslon; el 1728Cyclopaedia.
Brajlo, palpa varianto de skribsistemo. Ĉi tie reprezentata kiel legaĵo flanke al mapo deIzraela Lando.

Lingvo estassistemo degestoj,signoj,sonoj,simboloj kajvortoj uzata por reprezenti kajkomunikiideojn kajpensojn dehomoj. Oni povas distingi interlingvo ĝenerale (senpluralo) kajunuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vortonlingvo por paroli prifaklingvoj (ekzemple jura lingvaĵo),programlingvoj kajbestaj lingvoj.

Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas personlingvo,signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie perkorpolingvo.

Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj, tiel per sia difino ĝi estas socia fenomeno. Plej ofte, lingvo apartenas al iuetna grupo, sed tio ne veras por laplanlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajndialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komenciĝas.

Lascienco, kiu studas lingvon, nomiĝaslingvistiko. Unuflanke ekzistas lakompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin enlingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas laĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemplojn por la ĝenerala teorio pri lingvo.Semantiko estas branĉo de lingvistiko kiu temigas la studon de la signifo de lingvo. Lavortprovizo de aparta lingvo nomiĝasleksikono. Ilo por kolekti kaj klarigi detalojn en leksikono nomiĝasvortaro.

Parola lingvo kaj skriba lingvo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojParola lingvo kajSkriba lingvo.

Parolata lingvo aŭ simpleparola lingvo estas lingvo produktita pere de artiklitaj sonoj, male al la praktiko de laskriba lingvo. Multaj lingvoj ne havas aŭ havis verkitan formon kaj tiele ili estas nur parolataj lingvo, kio certe okazis ofte en historio kaj en apartaj neklerajcivilizacioj. Parola lingvo aŭ voĉa lingvo estas lingvo produktita pere devoĉa sistemo, male alsignolingvo, kiu estas produktata pere de manoj kaj vizaĝo. La termino "parola lingvo" estas foje uzata por aludi nur al voĉaj lingvoj, speciale fare de lingvistikistoj, kio faras la tri terminojnsinonimoj kiuj ekskludas signolingvojn. Aliaj referencas al signolingvo kiel "parolata", speciale kontraste al verkitaj transskriboj de signoj.[1][2][3]

En parola lingvo, multo de la signifo estas determinata de lakunteksto. Tio kontrastas kun la koncepto deskriba lingvo en kiu plej el la signifo estas havigata rekte de lateksto. En parola lingvo, la vero de propozicio estas determinata per komun-senca referenco al lasperto, sed en skriba lingvo, oni metas pli grandan emfazon al logika kaj kohera argumentaro. Simile, parola lingvo tendencas esprimi subjektivan informon, inklude la rilaton inter la parolanto kaj la aŭskultantaro, dum la skriba lingvo tendencas esprimi pli objektivan informaron.[4]

La rilato inter parola lingvo kaj skriba lingvo estas komplekso. Ene de la kampo delingvistiko la nuna interkonsento estas ke parolo estas denaska homa kapablo, kaj skriba lingvo estas kultura inventaĵo.[5] Tamen kelkaj lingvistikistoj, kiaj tiuj de laPraga skolo, argumentas ke skriba kaj parola lingvo havas distingajn kvalitojn kiuj iras kontraŭ la fakto ke la skriba lingvo estas dependa el la parola lingvo por ties ekzistado.[6]

La partikulareco de laartefaritaj lingvoj okazigas la fakton kaj diferencon rilate al lanaturaj lingvoj, ke tiuj plej ofte estas unue skribaj lingvoj kaj poste parolaj lingvoj. PriEsperanto oni povas diri en kiuj epokoj estis jam la diversaj stadioj de tiu kiel skriba lingvo kaj en kiu tago precize okazis la unua konversacio en tiu lingvo kaj en kiu tago okazis la unua socia evento kie Esperanto definitive iĝis parolata lingvo (Unua Universala Kongreso).

Laskribita lingvo estas la unueca, oficialaskribita formo de lingvo. Plejofte ĝi estas superregionanormigo de la regionajidiomoj kajdialektoj.La skribita lingvo esprimiĝas pertekstoj kiuj estas je dispono fizike por la legantoj.

Neniu natura lingvo estas nur skribita, la skribita formo estas plejofte komplemento de aro da parolitaj idiomoj. Tiujevoluas kaj sekve ankaŭ la skribita lingvo evoluas, sed pli malrapide.

La skribita lingvo estas invento kaj pro tio ĝi devas esti instruita, kontraŭe al la lingvo parolita aŭ al lasignolingvo, kiuj estas lernataj spontanee per eksponado, precipe en la infanaĝo.

LingvoDenaskuloj
(milionoj)[7]
mandarena848
hispana329[8]
angla328
portugala250
araba221
hindia182
bengala181
rusa144
japana122
java84,3

Vivanta lingvo

[redakti |redakti fonton]

SILEthnologue difinas "vivantan lingvon" jene: "lingvo, kiu havas almenaŭ unu parolanton, por kiu ĝi estas ties unua lingvo."

La preciza nombro da konataj vivantaj lingvoj varias de 6000 ĝis 7000, depende de la precizeco de onia difino de "lingvo", kaj aparte, pri kiel oni difinas la distingon inter lingvoj kajdialektoj.

En 2016,Ethnologue katalogigis 7 097 vivantajn homajn lingvojn.[9] La fakuloj deEthnologue establas lingvajn grupojn surbaze de studoj prireciproka komprenebleco, kaj tio ofte rezultigas pli da kategorioj ol pli konservativaj klasifikoj. Ekzemple, ladana lingvo kiun plej kleruloj konsideras sola lingvo kun pluraj dialektoj estas klasifikita kiel du malsamaj lingvoj (dana kajjutlanda) fare deEthnologue.[7]

Pri Esperanto viduEsperanto kiel vivanta lingvo.

Lingva diverseco

[redakti |redakti fonton]

Lingva diverseco estas situacio de kunvivado inter du aŭ pli da lingvoj en la sama teritorio. LaŭUnesko estas 8 324 lingvoj en la mondo kaj duono de ili estas en danĝero de malaperado[10]. Lingva diverseco povas konduki al la lingva kaoso praktike neevitebla, kiu kondiĉigaspacon kaj havas parton de respondeco en iujmilitoj. Plej multaj homoj komunikas kun sia medio uzante sian gepatran lingvon. Ĉi tiu fakto, aldonita al la malmulte da persona kontakto kiu normale ekzistas inter landoj, povas konduki al la kreado de negativajstereotipoj sen koni larealon de aliaj landoj.

Same kiel ni strebas konservi la biologian diversecon, la lingva diverseco, kiu estas ankaŭ biologia diverseco, meritas respekton kaj protekton krom homaj rajtoj. Lingvoj ne estas nur komunikiloj, ili ankaŭ povas esti kolekto de scioj transdonitaj tra la generacioj. Malsamaj manieroj komuniki ebligas malsamajn manierojn kompreni la realon, ekzemple: malsamaj manieroj delibrotenado, malsamaj manieroj esprimispacon (per vortoj aŭ strukturoj kiuj esprimas la direkton en certa maniero), malsama organizado dekalendaro,sezonoj,monatojsemajnoj kiuj povas doni precizan scion (ekzemple, estas lingvoj, en kiuj la monatoj estas nomataj laŭ la plukotajfruktoj), ktp.

Oni ne forgesu ke lingvoj formas la kulturon, pensmanieron, kajidentecon de siaj parolantoj, kaj ke ilia laŭgrada anstataŭigo aŭ malapero disrompas tutajn komunumojn kaj ofte fariĝas fonto dekonflikto. La ĝusta kaj efika administrado de laplurlingveco fare de la registaro estu analizata ne nur el la vidpunkto de la perdo dekultura riĉeco, sed ankaŭ kiel ilo de paciga karaktero ene de la komunumoj kiuj konsistigas laŝtaton.

Aŭtoritatoj kaj lingva diverseco

[redakti |redakti fonton]

Aŭtoritatoj, en sia indiferenteco al lingva diverseco, estas konataj reformi, rearanĝi kaj re-alfabetigi nomojn kiam ili ne plenumas siajn administrajn normojn[11].

Turo de Babelo

[redakti |redakti fonton]
Babelturo, kiu poste iĝosmito pri la ekesto de lalingva diverseco kaj fundamenta elemento dum la kreado deEsperanto, kiu iel klopodos por nuligi tiun "malbenon".

EnGenezo estas la rakonto pri laBabelturo, kiu poste iĝosmito pri la ekesto de lalingva diverseco kaj fundamenta elemento dum la kreado deEsperanto, kiu iel klopodos por nuligi tiun "malbenon". La geneza teksto diras jene:

Citaĵo
 Sur la tuta tero estis nur unu lingvo kaj unu parolmaniero. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. Kaj la homoj diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la briko fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas: kaj je, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.[12] 

Jean-Jacques Rousseau cerbumas en siaDiskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj pri la deveno de lasocio kaj tiukadre li rilatigas ĝin al la uzado de la lingvo, finfine kies diverseco estus unu el la tialoj de malegaleco inter homoj. Li cerbumis jene:

Citaĵo
 Unua malfacilaĵo estas imagi kiel la lingvoj sukcesis fariĝi necesaj: ĉar la homoj ĉe la komenco havis neniun interŝanĝon inter si, nek bezonon krei iun ajn, kaj oni ne vidas la neceson de tiu inventado, nek ties eblecon (...) En tiu ĉi primitiva stato, neniu havis domon, tegmenton, propraĵon, kaj ĉiuj loĝis hazarde en iu ajn loko, ofte nur dum unu nokto (...) Dua malfacilaĵo eble estas pli forta ol la unua; ĉar se la homoj bezonis parolon por lerni kiel pensi, ili des pli bezonis scii kiel pensi por trovi la arton de la parolado (...) Timigita de la malfacilaĵoj kiuj multobliĝas, mi prefere lasas al kiu bonvolas la taskon diskuti pri tiu malfacila problemo, t.e. scii kio estis pli necesa: ĉu la socio jam funkcianta estis necesa por la fondo de la lingvoj, ĉu la lingvoj jam inventitaj estis necesaj por fondi la socion.[13] 
Full length portrait of a very thin white bearded Darwin, seated but leaning eagerly forward and smiling.
Eĉ Darvino teoriumis pri lingva diverseco.Karikaturo de Charles Darwin el 1871 enVanity Fair.

Darvino cerbumis pri la problemoj klasifikispeciojn enLa origino de specioj. Tiukadre li komparis tiun problemon kun la komplekseco klasigi lingvojn kaj kompreni iliajn evoluojn ĝis lalingva diverseco. Li argumentis jene:

Citaĵo
 Eble estus utile ilustri ĉi tiun vidpunkton pri klasifikado per la ekzemplo de lingvoj. Se oni posedus kompletan familian arbon de la homaro, genealogia aranĝo de la homaj popoloj provizus la plej bonan klasifikon de la diversaj lingvoj nun parolataj tra la mondo; kaj se ĉiuj formortintaj lingvoj, kaj ĉiuj mezaj kaj malrapide ŝanĝiĝantaj dialektoj devus esti inkluzivitaj, tiaj aranĝo estus, mi kredas, la sola ebla aranĝo. Tamen povus okazi ke iu tre antikva lingvo estus malmulte modifiĝinta, kaj estus naskinta kelkajn novajn lingvojn, dum aliaj estus multe modifiĝintaj (pro la disvastiĝo, kaj posta izoliĝo, kaj statoj de civilizeco de la pluraj popoloj, devenintaj de komuna popolo) kaj estus naskinta multajn novajn lingvojn kaj dialektojn. La diversaj gradoj de diferenco inter la lingvoj de la sama fonto, devus esti esprimitaj per grupoj subordigitaj sub grupoj; sed la ĝusta kaj eĉ nura ebla aranĝo ankoraŭ estus genealogia; kaj ĉi tio estus strikte natura, ĉar ĝi ligus ĉiujn lingvojn, formortintajn kaj modernajn, per plej proksimaj rilatoj, kaj provizus la parencecon kaj originon de ĉiu lingvo.[14] 

Luca Cavalli-Sforza rilatigis la lingvan diversecon kun lagenetiko de popoloj. Li argumentas jene:

Citaĵo
 Ĉiuj modernaj lingvoj estas same kompleksaj se oni komparas ilian strukturon, kaj la lingvoj de etnaj grupoj kiuj vivas laŭ primitiva ekonomia nivelo, tute ne estas pli "primitivaj" ol la niaj. Se estas iu interaga efiko inter genoj kaj lingvoj, estas pli ĝuste diri ke estas la lingvoj kiuj influas la genojn, des pli ke lingva diferenco inter populacioj povas malhelpi genetikajn interŝanĝojn (kvankam tio ne povas komplete malebligi ilin) (...) Ni volas kompreni kiel eblas trovi paralelismon inter du evolucioj tiom malsamaj unu de la alia. La klarigo estas tute simpla. Du populacioj izolitaj unu de la alia, diferenciĝas ĉu genetike, ĉu lingvistike. Ne gravas se tiu disapartiĝo devenas de geografiaj, ekologiaj, aŭ sociaj bariloj. Pli gravas la rezultato, ke tio malhelpas aŭ malpligrandigas la probablecon de geedziĝoj inter la du populacioj, kaj konsekvence, la probablecon de genetika interŝanĝo. Do, tiuj du populacioj evoluos sendepende unu de la alia, kaj pro tio, ili fariĝos malsamaj. La genetika diferenco kreskos regule kun la paso de la tempo. Oni povas antaŭvidi la saman aferon laŭ la lingvistika vidpunkto: la disapartiĝo malpliigos aŭ nuligos la kulturajn interŝanĝojn, kaj ankaŭ la du lingvoj fariĝos maslsamaj (...) Laŭ tiu principo, la lingvistika arbo kaj la genetika arbo devas interrespondi, ĉar ili spegulas la saman historion de disiĝoj kaj de evoluciaj izoliĝoj.[15] 

Ankaŭ Merritt Ruhlen enLa deveno de la lingvoj teoriumis pri la lingva diverseco jene:

Citaĵo
 Fakte, oni malkovras rilatojn inter la lingvoj ne realigante rektajn komparojn, ekzemple inter la angla kaj la ĉina, sed prefere klasifikante la lingvojn en diversaj familioj, kaj tiuj ĉi siavice en pli grandaj familioj, kaj tiel plu, laŭ la kutima aspekto de la genealogiaj arboj. Samkiel la rilatoj inter du personoj, la rilatoj inter du lingvoj dependas de iliaj respektivaj pozicioj en la genealogia arbo. Sed, la naiva opinio ke la parenceco inter la angla kaj la ĉina povus rezulti el kompleta kaj detala komparo inter tiuj du lingvoj probable pensigus, post tia komparo, ke ili havas nenion komunan krom la karakteroj kiujn dividas ĉiuj homaj lingvoj. La grandega diverseco de la homaj lingvoj - kiel bone atestas la angla kaj la ĉina - certe estis forta bremso kontraŭ la agnosko de iliaj interrilatoj. Sed la problemo ekzistas ankaŭ en biologio: "Historie, la eksterordinara diverseco de la vivantaj estaĵoj estis malhelpo al la malkovro de la unuigantaj principoj de la biologio ĝenerale, kaj aparte de la koncepto de heredeco. Konsentite, ne estas facile travidi la interrilaton inter arbo kaj ĉevalo" (Berg & Singer, 1992, p. 2). Same oni povas konsenti ke ne estas facile vidi la rilaton inter la angla kaj la ĉina, sed tio ne signifas ke ili ne havas komunan parencecon, male de ofta supozo.[16] 

Ethnologue

[redakti |redakti fonton]

LaŭEthnologue, 389 lingvoj (preskaŭ 6%) havas pli ol milionon da parolantoj. Ĉi tiuj lingvoj kune parolatas de 94% de la monda loĝantaro, dum 94% de la mondaj lingvoj parolatas de la cetera 6% de la tutmonda loĝantaro. Dekstre estas tabelo de la mondaj 10 plej parolataj lingvoj kun taksoj pri parolantoj de laEthnologue (nombroj de 2009).[7]

Monda Atlaso de Lingvoj (Unesko)

[redakti |redakti fonton]

La Monda Lingva Raporto de UNESKO 2021 prezentis novan profundan pritakson de la lingva diverseco. Dum longa tempo la angla regis en Interreto sed ĝi malkreskis kun ĉ. 30% (2021) dum la franca, germana, hispana kaj la ĉina estas nun inter la 10 plej uzataj lingvoj en Interreto[17].

Dum la mondo prepariĝas por la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj 2022-2032, Unesko prezentas la Mondan Atlason de Lingvoj (WAL)[18], senprecedenca iniciato konservi, revigligi kaj antaŭenigi tutmondan lingvan diversecon kaj multlingvismon kiel unikan heredaĵon kaj trezoron de la homaro[10].

Vikipedio kaj lingva diverseco

[redakti |redakti fonton]

Vidu subDenny Vrandečić

Lingvoj kaj dialektoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloDialekto#Lingvo kaj dialekto.
Plurlingva signalo ekster oficejo de laurbestro deNovi Sad, skribita en la kvar oficialaj lingvoj de la urbo:serba,hungara,slovaka, kajpanonia rusina.

Lingvo estas kultura objekto difinita deloko(j),memoro,identeco,historio, kaj, kompreneble, socie donita nomo (kvankam foje kontestata) kutime tiu de nacia kaj ŝtata lingvo[19].

Ne estasklara distingo inter lingvo kajdialekto, spite la famanaforismon atribuitan al la lingvistoMax Weinreich ke "lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto".[20] Por ekzemplo, naciaj aŭ landaj limoj povas ofte superi lingvajn diferencojn en la determado ĉu du lingvaj variaĵoj estas lingvoj aŭ dialektoj.hakkaa,kantona kajmandarena estas, ekzemple, ofte klasitaj kiel "dialektoj" deĉina, kvankam ili estas pli diferencaj unu el la alia ol lasveda el lanorvega. Antaŭ laJugoslavaj Militoj,serb-kroata estis ĝenerale konsiderata unusola lingvo kun du normigaj variaĵoj, sed pro socipolitikaj tialoj, lakroata kaj laserba estas nuntempe ofte traktitaj kiel apartaj lingvoj, el kiuj la serba uzas du diferencajnskribsistemojn. EnHispanio, la kreado de aŭtonomaj regionoj dum laHispana Transiro al demokratio rezultis en konfliktoj inter lingvistoj kaj politikistoj pri la kategorio de la valencia, astura, aragona kaj aliaj lingvaj variaĵoj ĉu temas pri lingvoj aŭ dialektoj. Alivorte, la distingo povas rilati al politikaj konsideroj tiom multe kiom al kulturaj diferencoj, distingaj skribsistemoj, aŭ grado dereciproka komprenado.[21]

Tutmondaj lingvaroj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojLingva familio,Dialektologio,Historia lingvistiko kajListo de lingvaroj.

La tutmondaj lingvoj povas estis grupigitaj enlingvofamilioj konsistantaj el lingvoj kiuj povas esti konsiderataj derivitaj el komuna praulo. Lingvistoj agnoskas multajn centojn da lingvofamilioj, kvankam kelkaj el tiuj povas eble esti grupigitaj en pli grandaj unuoj kiel pli da evidento iĝas disponebla kaj pli profundaj studoj estas entreprenitaj. Nuntempe, estas ankaŭ dekoj dasenparencaj lingvoj: nome lingvoj kiuj ne estas rilateblaj al aliaj lingvoj en la mondo. Inter ili estas laeŭska, parolata en sudokcidenta Eŭropo, la zunia enNov-Meksiko,purepeĉa de Meksiko, laajnua de Japanio, laburuŝaski dePakistano, kaj multaj aliaj.[22]

Ĉefaj lingvofamilioj de la mondo (kaj en kelkaj kazoj geografiaj grupoj de familioj).

La lingvofamilio de la mondo kiu havas plej multajn parolantojn estas laHindeŭropa lingvaro, kies lingvoj estas parolataj de 46% el la tutmonda loĝantaro.[23] Tiu familio inkludas gravajn tutmondajn lingvojn kiel laangla,hispana,franca,germana,rusa, kajhindustana (hindi/urdua). La Hindeŭropa lingvaro atingis hegemonion por la unua fojo dum laelorienteŭropaj popolmigradoj enEŭrazio (ĉirkaŭ 400–800 p.K.), kaj poste laŭlonge kaj pere de laeŭropana kolonia ekspansio, kiu alportis la hind-eŭropajn lingvojn al politike kaj ofte laŭnombre hegemonia pozicio enAmeriko kaj en multo deAfriko. Laĉintibetaj lingvoj estas parolataj de ĉirkaŭ 20%[23] de la tutmonda loĝantaro kaj inkludas multajn el la lingvoj de Orienta Azio, kiel hakkaa,mandarena,kantona, kaj centojn de pli malgrandaj lingvoj.[24]

Afriko estas hejmo de granda nombro de lingvofamilioj, el kiuj la plej granda estas laNiĝerkonga lingvaro, kiu estas lingvoj kiaj lasvahila, laŝona, kaj lajoruba. Parolantoj de Niĝerkongaj lingvoj estas ĉirkaŭ 6.9% de la tutmonda loĝantaro.[23] Simila nombro de personoj parolasafrikaziajn lingvojn, kiu inkludas laŝemidajn lingvojn kiel laaraba,hebrea, kaj la lingvoj de la mondoregiono deSaharo, kiel laberberaj kaj lahaŭsa lingvoj.[24]

Laaŭstroneziaj lingvoj estas parolataj de ĉirkaŭ 5.5% de la tutmonda loĝantaro kaj etendiĝas elMadagaskaro al marbordaSudorienta Azio survoje alOceanio.[23] Ĝi inkludas lingvojn kiel lamalagasa, lamaoria, lasamoa, kaj multaj el la indiĝenaj lingvoj deIndonezio kaj deTajvano. La aŭstroneziaj lingvoj estas konsiderataj originaj el Tajvano ĉirkaŭ 3000 a.K. kaj etendiĝis tra la Oceania regiono pere de insul-saltado, bazite sur progresinta naviga teknologio. Aliaj multpopolaj lingvofamilioj estas ladravidaj lingvoj deSuda Azio (inter kiuj lakanara, latamila, kaj latelugua), latjurkaj lingvoj de Centra Azio (kiel laturka), laaŭstralaziaj (inter kiuj lakmera), kaj lakradajaj lingvoj deSudorienta Azio (kiel lataja).[24]

La areoj de la mondo en kiu estas la plej granda lingva diverseco, kiel en Ameriko,Papuo-Nov-Gvineo,Okcidenta Afriko, kaj Suda Azio, enhavas centojn de malgrandaj lingvofamilioj. Tiuj areoj kune enhavas la majoritaton de la lingvoj de la mondo, sed ne la majoritaton de la parolantaroj. En Ameriko, kelkaj el la plej grandaj lingvofamilioj estas la keĉumara,aravaka, kaj latupi-gvarania familioj de Sudameriko, lajut-azteka, laotomi-mangea, kaj lamajaa deMezameriko, kaj laNa-Dene,irokeza, kajalgonkena lingvofamilioj deNordameriko. En Aŭstralio, plej indiĝenaj lingvoj apartenas al lapama-nunga familio, dum Nov-Gvineo estas hejmo de granda nombro de malgrandaj familioj kajsenparencaj lingvoj, same kiel de granda nombro deaŭstroneziaj lingvoj.[22]

La altrudo de eŭropaj lingvoj kaj kulturoj al koloniigitaj popoloj estis ŝlosila komponanto ankaŭ de la procezo dekoloniismo. Koloniaj potencoj trudis siajn naciajn lingvojn senescepte ĉie kie ili establis siaj kolonioj, ofte kaŭzante la erozion deindiĝenaj lingvoj (viduAnglalingvio,Arablingvio,Franclingvio,Hispanlingvio,Portugallingvio,Ruslingvio).

Homa lingvo kaj besta lingvo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAnimala komunikado.
Birdokanto povas utili kiel alarmo aŭ arigilo de kontakteblajbirdaranoj, dum pli longaj kaj prilaboritaj birdokantoj estas asocia kun lapariĝado kaj kopulacio.[25] La animala komunikado ne povas esti nomita "animala lingvo", ĉiuokaze "animala lingvaĵo".

Lingvon ofte oni uzas kiel argumenton por aŭ kontraŭ la kvalita malsamo interbestoj kajhomoj pri penskapablo. Laŭ iuj subtenantoj debestoprotektado, inter homo kaj besto interstaras neniu malsameco kvalita, sed nur kvanta, eĉ ŝuldita al pli progresa evolua stadio de la homo. Tia bestoprotektismo asertas keinteligento ne estas ekskluziva prerogativo de la homo, sed ĝi estas karakterizo ankaŭ de la superaj bestoj. Tiuj uloj diras: "estas iuj bestoj kiuj oferas pro amo sian vivon, tial ili ne estas trude memreferenciataj, ili kapablas ami aliulon volante ties bonon kaj provante ĝin realigi."

Laŭ aliaj, tamen, inter homo kaj besto alestiĝas multaj diferencoj-malsamecoj kvalitaj. Jen unu: Simpatiantoj pri prerogativoj de homoj – jam kunAristotelo[26] – subtenas, ke la scikapablo de la superaj bestoj estas kvalite malsama.Laŭ tiuj, besto: unue, ekrimarkiĝas nur pri iuj aspektoj, nome tuŝiĝas nur per/pri la aspektoj utilaj aŭ malutilaj, plaĉaj aŭ malplaĉaj, danĝeraj aŭ avantaĝaj dum aliajn aspektojn eĉ ne perceptas (ĉi-rilate vidu aliajn pensulojn kiel Plessner,Max Scheler,Adolph Ferdinand Gehlen, Ernst Cassirer); due, se la atento kaj intereso de la besto konverĝas nur sur tiujn perceptitajn aspektojn signifas ke la besta scipovo estas nur pragmata, util-altira.

Male, homo: unue, konsciiĝas pri ĉiuj aspektoj de ĉiu ajn aĵo-afero, kaj ne nur pri tiuj utilaj kaj malutilaj; due, sin demandas ne nur pri utileco aŭ malutileco ktp de la aĵaro, sed ankaŭ pri ĝia naturo, nome tiu sin demandas: “kio estas tio?” ĉar tiu volas ĝin koni eksklude de ĝia eventuala utilo aŭ malutilo, tiu volas scii ankaŭ pri la vero pri la aĵaro, la bono kaj malbono, justo kaj maljusto, tiu volas distingi la belon kaj malbelon.

Tial, laŭ tiuj pensistoj, la homa inteligento estas ne nur pragmata/util-altirita, sed ankaŭ teoriumanta (porteoria). Jen la rilato pri lingvo: tiu malsameco (laŭ Aristotelo kaj la aliaj) riveliĝas en la komunikado: dum labesta komunikado sin esprimas pere de gestoj aŭ krioj kaj pragmate signalas danĝeron aŭ petas nutraĵon ktp, la homo sin esprimas pere de la vorto, kiu ne estas nur pragmata, sed ankaŭ porteoria (abstraktema), nome kapabla komuniki la veron, la belon la bonon ktp.[27]

Historio de lingvo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de lingvo.

Oni povas diri, ke lingvo naskiĝas kiam en sia evoluo ĝi iĝas tro diferenca el la devena trunko, tiom ke parolantoj de la trunko aŭ de aliaj derivitaj novaj lingvoj ne interkompreniĝas kun la parolantaro de tiu nova lingvo. Tio kondukas la lingvistojn pli kaj pli reen al pli antikvaj pra-lingvoj, kie eblas moviĝi nur per hipotezoj, rilate almigrado de popoloj ktp. Tiel pri la latina oni povas diri, ke ĝi mortis kiam estis produktitaj lalatinidaj lingvoj, kvankam la latina mem havis kaj havas ian "post-mortan" vivon kiel kultura, ceremonia, revitaligebla lingvo ktp. Same oni povas diri, ke ĝi naskiĝis iam per evoluo de komuna trunkohindeŭropa. La studo de pli praaj lingvoj estas des pli malfacila ju pli oni eniras en pli antikvaj epokoj.

Lingva revitaligo estas la procezo flanke de registaroj, politikaj aŭtoritatoj, komunumoj, akademiuloj por rekuperi la uzon de lingvo, kiu ne plu estas parolata kaj uzata hejme. Lingva revitaligo celas reuzilingvon ekstingitan aŭendanĝerigitan.

Lingvomortiĝo estas la procezo per kiu lingvo ĉesas esti uzata de la homoj, kiuj ĝin parolis.

Antikva lingvo estas lingvo, kiu komplete malaperis el uzo aŭ spertis lingvomorton, kaj kies lasta atestita denaska parolanto mortis antaŭ pli ol jarmilo. Do antikvaj lingvoj, estas lingvoj kiuj iam antaŭ longa tempo estis tute realaj, kaj tial ankaŭ kontrastas kun rekonstruitaj lingvoj (tio estas, la "pralingvoj") de ĝenerala aŭ teoria lingvoscienco, kiuj baze nur estas hipotezaj lingvajoj. Unu el la aliroj al difino kaj uzado de la koncepto de antikvaj lingvoj estas efektivigita en la normoj ISO 639.

Historia lingvo estas lingvo kiu estis parolata en historia periodo, sed kiu estas aparta de sia moderna formo; tio estas, ĝi estas formo de lingvo historie atestita el la pasinteco, kiu evoluis al pli moderna(j) formo(j). Tiel, historiaj lingvoj kontrastas kun mortaj lingvoj (lingvoj kiuj komplete malaperis el uzo aŭ spertis lingvomorton). Ankaŭ historiaj lingvoj kontrastas kun rekonstruitaj lingvoj (tio estas, la "pralingvoj") de ĝenerala aŭ teoria lingvoscienco. Unu el la aliroj al difino kaj uzado de la koncepto de historiaj lingvoj estas efektivigita en la normoj ISO 639.

Reguleco

[redakti |redakti fonton]

LaŭGrant Goodall,morfologia nereguleco povas esti utila por parolanto, ĉar tiu nur devas trovi la neregulan formon en sia memoro, dum ĉe regula formo li aŭ ŝi devas trovi la vorton kaj krome apliki al ĝi la regulon. Junaj infanoj komencas lerni ĉiun formon aparte, kvazaŭ ili ĉiuj estus neregulaj, kaj nur poste komprenas kaj aplikas morfologiajn regulojn. Nur en tiu dua etapo ili erare reguligas vortojn, kiuj devas esti neregulaj. Plenkreskaj lingvolernantoj pli ofte faras alispecan eraron, malĝuste uzante unu bazan formon de vorto kiam alia necesas, sendepende ĉu la ĝusta formo estas regula aŭ ne.[28]

Listoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Nora Groce (1985) Everyone Here Spoke Sign Language: Hereditary Deafness on Martha's Vineyard
  2. Harry Hoemann (1986) Introduction to American sign language
  3. Brooks & Kempe (2012) Language Development
  4. Tannen, Deborah (1982). Spoken and written language: exploring orality and literacy. Norwood, N.J.: ABLEX Pub. Corp.
  5. Pinker, S., & Bloom, P. (1990). Natural language and natural selection. Behavioral and Brain Sciences, 13, 707–784.
  6. Aaron, P. G., & Joshi, R. M. (2006). Written language is as natural as spoken language: A biolinguistic perspective. Reading Psychology, 27(4), 263–311.
  7. 7,07,17,2Lewis (2009)
  8. La nombro deEthnologue pri hispanlingvanoj estas bazita sur nombroj de antaŭ 1995. Pli lastatempa takso estas 420 milionoj;Unua studo de la Instituto Cervantes kaj la Brita Konsilio pri la pezo internacia de la hispana kaj la angla (hispane), eldonisto:Instituto Cervantes (www.cervantes.es)
  9. statistiko deSILEthnologue (angle)
  10. 10,010,1(angla)UNESCO launches the World Atlas of Languages to celebrate and protect linguistic diversity (Unesko lanĉas la Mondan Atlason de Lingvoj por festi kaj protekti la lingvan diversecon), Unesko
  11. (en, nl, fr) Nicoline van Harskamp,Names as Language
  12. Genezo, 11:1-9.
  13. Rousseau,Diskurso pri deveno de malegaleco inter la homoj.
  14. Charles Darwin,La origino de la specioj, 1859.
  15. Luca Cavalli-Sforza,Genoj, popoloj kaj lingvoj, 1996, pp. 236-237.
  16. Merritt Ruhlen,La deveno de la lingvoj, 1994, pp. 20-21.
  17. (eo) Mila Ibrahim,Kiujn lingvojn parolas la kibernetika spaco?, (PDF)Kuriero de Unesko en Esperanto, paĝoj 50-53, n-ro 2 (2021).
  18. (angla)About World Atlas of Languages, Unesko
  19. (en) Ricardo Otheguy, Ofelia García, Wallis Reid,Clarifying translanguaging and deconstructing named languages: A perspective from linguistics (PDF), eld. De Gruyter Mouton, Applied Linguistics Review 2015; 6(3): p. 291
  20. .What's the difference between dialect and language?.The Five Minute Linguist. College of Charleston. Arkivita ella originalo je 19a de Decembro 2010. Alirita 17a de Julio 2011 .Arkivigite je 2010-12-19 per la retarkivoWayback MachineArkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-12-19. Alirita 2021-04-29 .
  21. Lyons (1981:26)
  22. 22,022,1Katzner (1999)
  23. 23,023,123,223,3Lewis (2009), "Summary by language familyArkivigite je 2016-01-01 per la retarkivoWayback Machine"
  24. 24,024,124,2Comrie (2009);Brown & Ogilvie (2008)
  25. Ehrlich, Paul R."Bird Voices" and "Vocal Development" from Birds of Stanford essays. Alirita 9a de Septembro 2008 .
  26. Politiko, I, 1253 a 10-18
  27. Oni notu ke la konekto inter la homa racio kaj homa lingvo estas jam indikata de la du nocioj de la greka (Aristotelo estis greko) vorto “logoso”, kiu signifas kaj racion kaj vorton: nur la posedanto de logoso - porteoria racio - povas komuniki pere de la vorto.
  28. Goodall, Grant. 2023. "Reguleco kaj nereguleco en la homa lingvo." En Striganova, Anna, k. al. (red.),Internacia Kongresa Universitato, 76-a sesio, 108-a Universala Kongreso de Esperanto, Torino, Italio, 29 de julio — 5 de aŭgusto 2023. Torino: Impeto. 105-114.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
La unua paĝo deBeowulf, manuskripto de la poemo enanglosaksa lingvo.
  • Paolo Pagani,Appunti sulla specificità dell'essere umano, enLuca Grion (a cura di)La differenza umana. Riduzionismo e antiuamanesimo, La Scuola, 2009, pp. 447–161
  • Agha, Agha. (2006)Language and Social Relations. Cambridge University Press.
  • Aikhenvald, Alexandra. (2001) “Introduction”, Alexandra Y. Aikhenvald:Areal diffusion and genetic inheritance: problems in comparative linguistics. Oxford: Oxford University Press,p. 1–26.
  • Aitchison, Jean. (2001)Language Change: Progress or Decay?,311981‑a eldono, Cambridge, New York, Melbourne: Cambridge University Press.
  • Allerton, D. J.. (1989) “Language as Form and Pattern: Grammar and its Categories”,An Encyclopedia of Language.Londono: eldonejoRoutledge.
  • Aronoff, Mark. (2011)What is Morphology. John Wiley & Sons.
  • Austin, Peter K. (2011) “Introduction”,Cambridge Handbook of Endangered Languages. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-88215-6.
  • Baker, Mark C.. (2001) “Syntax”, Mark Aronoff:The Handbook of Linguistics. Blackwell,p. 265–295.
  • Bauer, Laurie. (2003)Introducing linguistic morphology,2‑a eldono, Washington, D.C.: Georgetown University Press.ISBN 0-87840-343-4.
  • Bloomfield, Leonard. (1914)An introduction to the study of language. Nov-Jorko: Henry Holt and Company.
  • (2008)Concise Encyclopedia of Languages of the World. Elsevier Science.ISBN 0-08-087774-5.
  • Clackson, James. (2007)Indo-European Linguistics: An Introduction. Cambridge University press.
  • Campbell, Lyle. (2002) “Areal linguistics”, Bernard Comrie, Neil J. Smelser and Paul B. Balte:International Encyclopedia of Social and Behavioral Sciences. Oksfordo: Pergamon,p. 729–733.
  • Campbell, Lyle. (2004)Historical Linguistics: an Introduction,2‑a eldono, Edinburgh and Cambridge, MA: Edinburgh University Press and MIT Press.
  • Campbell, Lyle. (2001) “The History of Linguistics”, Mark Aronoff:The Handbook of Linguistics. Blackwell,p. 81–105.
  • Coulmas, Florian. (2002)Writing Systems: An Introduction to Their Linguistic Analysis. Cambridge University Press.
  • Croft, William. (2004)Cognitive Linguistics. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Croft, William. (2001) “Typology”, Mark Aronoff:The Handbook of Linguistics. Blackwell,p. 81–105.
  • Crystal, David. (1997)The Cambridge Encyclopedia of Language. Kembriĝo: Cambridge University Press.
  • Deacon, Terrence. (1997)The Symbolic Species: The Co-evolution of Language and the Brain.. Nov-Jorko: W.W. Norton & Company.ISBN 978-0-393-31754-1.
  • Dixon, Robert M. W.. (1972)The Dyirbal Language of North Queensland. Kembriĝo: Cambridge University Press.ISBN 0-521-08510-1.
  • (2003) “Language as Culture in U.S. Anthropology: Three Paradigms”,Current Anthropology 44 (3),p. 323–348.doi:10.1086/368118. 
  • (2009) “The myth of language universals: Language diversity and its importance for cognitive science” 32 (5),p. 429–492. 
  • Fitch, W. Tecumseh. (2010)The Evolution of Language. Kembriĝo: Cambridge University Press.
  • Foley, William A.. (1997)Anthropological Linguistics: An Introduction. Blackwell.
  • Goldsmith, John A. (1995) “Phonological Theory”, John A. Goldsmith:The Handbook of Phonological Theory, Blackwell Handbooks in Linguistics. Blackwell Publishers.ISBN 1-4051-5768-2.
  • Greenberg, Joseph. (1966)Language Universals: With Special Reference to Feature Hierarchies. The Hague: Mouton & Co.
  • Haspelmath, Martin. (2002)Understanding morphology. Londono: Arnold, Oxford University Press. (pbk)
  • (1973) “The Curse of Babel”,Daedalus 102 (3, Language as a Human Problem),p. 47–57. 
  • (2002) “The Faculty of Language: What Is It, Who Has It, and How Did It Evolve?”,Science 22 298 (5598),p. 1569–1579.doi:10.1126/science.298.5598.1569. 
Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivoWayback Machine
  • Hockett, Charles F.. (1960) “Logical considerations in the study of animal communication”, W.E. Lanyon:Animals sounds and animal communication,p. 392–430.
  • International Phonetic Association. (1999)Handbook of the International Phonetic Association: A guide to the use of the International Phonetic Alphabet. Kembriĝo:Cambridge University Press.ISBN 0-521-65236-7.
  • Katzner, Kenneth. (1999)The Languages of the World. Nov-Jorko: Routledge.
  • Kennison, Shelia. (2013)Introduction to Language Development. SAGE.
  • Labov, William. (1994) 'Principles of Linguistic Change vol.IInternal Factors'. Blackwell.
  • Labov, William. (2001) 'Principles of Linguistic Change vol.IISocial Factors'. Blackwell.
  • (1992) “Another view of endangered languages”,Language 68 (4),p. 809–811.doi:10.1353/lan.1992.0013. 
  • Ladefoged, Ian. (1996)The sounds of the world's languages. Oxford: Blackwell,p. 329–330.ISBN 0-631-19815-6.
  • Lesser, Ruth. (1989) “Language in the Brain: Neurolinguistics”,An Encyclopedia of Language. London:NewYork: Routledge.
  • Lyons, John. (1981)Language and Linguistics. Cambridge University Press.ISBN 0-521-29775-3.
  • MacMahon, M.K.C.. (1989) “Language as available sound:Phonetics”,An Encyclopedia of Language. London:NewYork: Routledge.
Arkivigite je 2007-02-10 per la retarkivoWayback Machine
Arkivigite je 2011-12-16 per la retarkivoWayback Machine
  • (1996) “Language and Literacy: what writing does to Language and Mind”,Annual Review of Applied Linguistics 16,p. 3–13.doi:10.1017/S0267190500001392. 
  • Sandler, Wendy. (2001) “Natural Sign Languages”, Mark Aronoff:The Handbook of Linguistics. Blackwell,p. 533–563.
  • (2008) Senft, Gunter:Systems of Nominal Classification. Cambridge University Press.ISBN 978-0-52-106523-8.
  • (1934) “The phonemic principle”,Language 10 (2),p. 117–129.doi:10.2307/409603. 
  • Tomasello, Michael. (1996) “The Cultural Roots of Language”, B. Velichkovsky and D. Rumbaugh:Communicating Meaning: The Evolution and Development of Language. Psychology Press,p. 275–308.ISBN 978-0-8058-2118-5.
  • Tomasello, Michael. (2008)Origin of Human Communication. MIT Press.
  • Thomason, Sarah G.. (1988)Language Contact, Creolization and Genetic Linguistics. University of California Press.
  • Thomason, Sarah G.. (2001)Language Contact - An Introduction. Edinburgh University Press.
  • Trask, Robert Lawrence. (1999)Language: The Basics,2‑a eldono, Psychology Press.
  • Trask, Robert Lawrence. (2007)Language and Linguistics: The Key Concepts,2‑a eldono, Routledge.
  • Ulbaek, Ib. (1998) “The Origin of Language and Cognition”, J. R. Hurford & C. Knight:Approaches to the evolution of language. Cambridge University Press,p. 30–43.
  • Van Valin, jr, Robert D.. (2001) “Functional Linguistics”, Mark Aronoff:The Handbook of Linguistics. Blackwell,p. 319–337.
  • Zentella, Ana Celia. (2002) “Spanish in New York”,The Multilingual Apple: Languages in New York City. Walter de Gruyter.
v  d  r
Lingvo
LingvistikoInterlingvistikoPlanlingvoLingvaj familiojLingva filonoSenparenca lingvo
Listoj
Diverslingve
nombroj •Saluti •danki •idiotismo kaj idiotismaj esprimoj
Portala ikonoPortalo pri Lingvo
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lingvo&oldid=9131215"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp