Oni grupigaslingvojn en arojn (ofte nomitajn "familioj") laŭ ilia historia parenceco:lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama lingvaro. Tiel oni ricevas arbecan strukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj lingvaroj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur lingvarojn, kiesparenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo prilingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da lingvaroj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio.Kreolaj lingvoj kajpiĝinoj estas troveblaj artikolfine.Planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno. Listo desenparencaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.