Lingva mergo estas metodo de instruado de dua lingvo en kiu ladua lingvo de la lernantoj (L2) estas la medio de klasĉambra instruado. Per tiu metodo, la lernantoj studas lernejajn temojn, kiel matematiko, scienco, kaj sociaj studoj, en sia L2. La ĉefa celo de ĉi tiu metodo estas progresigidulingvecon, en aliaj vortoj, disvolvi la komunikan kompetentecon aŭ lingvan kapablecon de la lernantoj en ilia L2 krom iliaunua aŭ gepatra lingvo (L1). Pliaj celoj estas la kognitivaj avantaĝoj de dulingveco.
Lingva merga instruo estis inventita enKanado dum 1960-aj jaroj.
La studentoj, konforme al specifa eduka projekto, estas do 'mergitaj' en la L2 kaj uzas ĝin por lerni lasciencojn,historion,geografion kaj / aŭ aliajn temojn, kaj sekvi eĉinterdisciplinajninstruajn vojojn.
La terminoCLIL (Enhavo kaj Lingva Integrita Lernado aŭ "Integrita Lernado de Lingvo kaj Enhavo"), kreita en1994, ne estas veresinonima al 'lingva mergo' - kiel en la kazo de lernejoj kiuj elektas dulingvan instruadon.
Fakte,CLIL estas lingva lernometodiko, en kiu oni kreskigas la lingvan enhavon pere de instruado de unu aŭ pli da fakoj en L2, per novigaj instrumetodoj. Ĉi tiuj metodoj postulas de la gelernantoj esti aktoroj en la konstruado de siaj scioj : la asimilado de la (inter)faka enhavo fariĝas la ĉefa celo. La akiro de pli grandaj komunikaj kapabloj en L2, aliflanke, estas ĝia konsekvenco.
Kreita en 1994 fare de David Marsh kaj Anne Maljers, la terminoCLIL[1] estas sinonimo deLingvo-mergo enkondukita - laŭ la volo de ĝiaj kreintoj - kiel multmaniere uzebla termino por inkluzivi diversajn lernajn spertojn kaj metodaron en vehikla lingvo (lingvafrankao). La termino, plejparte uzata en Italio kaj en iuj eŭropaj landoj, ankaŭ ofte estas uzata en iuj dokumentoj de laEŭropa Unio por indiki 'plonĝajn spertojn' aŭ rektvoje, iom simila alcheh-kursoj en Esperanto.
Laŭ la kreintoj, la terminoCLIL eĉ povus reprezenti platformon por noviga metodologia alproksimiĝo, kie la konstruado de lingvaj kaj komunikadaj kapabloj samtempe akompanas la evoluon kaj akiron de fakaj konoj.
La CLIL uzas la metodajn principojn venintaj el la esploroj pri lingva mergo kaj, ĝenerale, la instruado en komunika lingvo kiuj rilatas al :