Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Linalolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linalolo
Linalila alkoholo
Plata kemia strukturo de la linalolo
Linalila alkoholo
Tridimensia strukturo de la linalolo
Alternativa(j) Nomo(j)
  • 3,7-dimetil-2,6-oktadien-3-olo
  • Linalila alkoholo
  • Likareolo
  • Koriandrolo
Kemia formuloC10H17OH
PubChem-kodo6549
ChemSpider kodo13849981
CAS-numero-kodo
Karakterizaĵoj
Aspektosenkolora fluida likvaĵo,
kun agrabla floresenco
Molmaso154.25 g•mol−1
SmilesCC(=CCC/C(=C/CO)/C)C
Vaporpremo
Viskozeco4.947 mPa a20°C
Denseco
  • 0.858 ĝis 0.868 g/cm3 (20°C)
Refrakta indicon76120{\displaystyle n_{761}^{20}} 1,4766
Fandopunkto−20°C (253.15 K)
Bolpunkto198.6°C (471.75 K)
Ekflama
temperaturo
inter55°C kaj78°C
Memsparka
temperaturo
235°C
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50)2790 mg/kg (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR38
SekurecoS37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315,H317,H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP280,P302+352,P305+351+338,P313,P333+313,P337+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25°C kaj 100 kPa)

Linalolo estas nature okazantaterpenalkoholo trovata en pluraj floresencoj kaj spicoplantoj kaj estas tre uzata komerce, el kiuj la plejmulto prezentas agrablan florodoron kun iom da pikanta aromo. Ĝi estis malkovrita de Raymonde Baltenweck-Guyot kaj posedas aliajn alnomojn tiel kiel β-linalolo, linalila alkoholo, p-linalolo, alo-ocimenalo, kaj aliaj.

Ĝi ĉeestas en pluraj specioj da aromplantoj kaj prezentiĝas sub la formo de du spacaj izomeroj, konataj kie likareolo kaj koriandrolo. Farmakologiaj esploroj elmontris lakontraŭdolorajn efektojn de la linalolo, samkiel la mekanismoj pri ago de ĉi tiu unuterpeno en la organismo. Oni konstatis la indukton pri eligo-reduktiĝo de laAcetilkolino, ligita al iu interago kunantaŭ-sinapsa funkcio.

Oni same rimarkis la inhiban efekton de la linalolo sur laglutamataj ligoj en la ratokortekso. Antaŭ nelonge alia uzo estis atribuita al la linalolo rilate al la inhibo pri larvodisvolviĝo de la moskito "Aedes aegypti", dengokaŭzanto. La reziduakvoj uzataj en la ekstraktado de ĉi-oleo do, estas alternativo al la uzo de sintezaj insekticidoj en la prevento de ĉi-malsano.

Okazejo

[redakti |redakti fonton]

Pli ol 200 specioj da plantoj produktas linalolon, ĉefe el la familiojlamiacoj, (bazilio,mento,meliso, ktp),Laŭracoj (Cinamomo,kamforarbo,laŭro, ktp), kajrutacoj (oranĝujo,citronarbo,Grapfrukto, ktp), krombetulo kaj aliaj plantoj el regionoj kun tropikaj kaj borealaj klimatoj. Ĝi ankaŭ trovatas en kelkaj specioj dafungoj kaj la oleo de labrazila palisandro prezentas ĉirkaŭ 80-83% je dekstrorotacia-linalolo, dum en la japana oleo de Ŝiva ĉeestas ĉirkaŭ 80-90% je levorotacia-linalolo. Linalolo same estas estigebla per izomerigo de lageraniolo.

Linalolo estas unu el la odorhavaj substancoj plej ofte uzataj kaj grandkvante produktitaj. En la ĉeesto de acidoj, la linalolo facile izomeriĝas algeraniolo,nerolo kajα-terpineolo. Pere dekromiata acido ĝi oksidiĝas alcitralo. Oksidado kunperacetata acido estigas oksidojn de linalolo, kiuj okazas malgrandkvante en la esencoleoj, kaj same uzatas en parfumfabrikado. La hidrogenizo de la linalolo produktas tetrahidrolinalolo, kiu estas stabila aromkomponaĵo. Ĝia odoro ne estas tiel akra, sed pli freŝa ol tiu de linalolo. Linalolo estas konvertebla allinalila acetato per reakcio kunketeno aŭ eksceso da bolantaacetata anhidrido.

Produktado

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1950 preskaŭ la tuta linalolo uzata en parfumfabrikado estis izolita el esencoleoj, ĉefe depalisandroleo. Nuntempe, ĉi-metodo estas uzata nur en landoj kie oleoj kun alta koncentriĝo da linalolo disponeblas kaj kie la importado de linalolo estas restrikta.

Ĉar linalolo estas grava peranto en la manufakturo deVitamino E, pluraj larĝaskalaj procezoj disvolviĝis por ties produktado. Laα-pineno estas unu el la krudmaterialoj por ties produktado, pere de hidrogenizo al cis-pinano sekvata de oksidado en la ĉeesto de radikal-startiganto kiu produktas miksaĵon 75% da cis- kaj 25% da trans-pinana hidroperoksido.

La miksaĵo estas reduktita al la korespondantaj pinanoloj pere de aŭnatria bisulfido aŭ alia katalizilo. La pinanoloj estas separitaj per frakcia distilado kaj pirolizitaj al linalolo. La a-pineno produktas cis-pinanolo kaj dekstrorotacia-linalolo, dum la levorotacia-pinanolo estas produktita de la trans-pinanolo. Laboratoriaj eksperimentoj elmontris ke la linalolo posedas fortajn proprecojn por reduktado de dolorsensiveco kaj inflamoprocezo.

Linalolo same uzatas en purigado, higienaj produktoj kaj hejma uzo kiel insekticido kontraŭ moskitoj kajblatoj, tamen, ĝi ne estas utila kiel insektoforigilo. La esencoleo delavendo mildigas haŭtajn brulvundojn kaj povas redukti la ingestadon demorfino kiam necesa, kiam inhalita de pacientoj en post-operacia traktado. Ĉi-efektoj estas atribuitaj al la linalolo ĉar ĝi estas la ĉefa komponanto de la lavenda esencoleo, kaj post ĝia ingestado, kelkaj substancoj tiel kiel lalinalila acetato, suferas hidrolizon kaj transformiĝas en linalolon. Ĝis ankaŭ posedas kontraudolorajn kaj sedativajn efektojn pere de inhalado.

Plantoj kiuj enhavas linalolon

[redakti |redakti fonton]

Izomeroj de la linalolo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Kemio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priKemio kajKemiaĵo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĝermo pri Kemiaĵo
Portala ikonoPortalo pri Kemio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Linalolo&oldid=9124069"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp