Antaŭ la trairado en ambaŭ flankoj ĝenerale oni kontrolas lapasporton,vizon kaj ofte okazasdoganokontrolo. Celo de la kontroloj estas forbari la homan kaj varankontrabandojn.
Parto deEŭropo apartenas al interna zono deSchengen, kie ĉiuj movoj estas senkontrolaj, eĉ ankaŭ la landlimoj estas trapaeblaj. Male, dum erao desocialismo formiĝisFera kurteno, kies limopasejoj estis tre rigoraj. Inter ili la plej konata estis "checkpoint Charlie" en mezo deBerlino.
Supraĵa pasporta kontrolo ĉe limtransirejoj efektivigas per mana komparo inter la pasaĝero kaj la transporta dokumento (pasporto), kiun li portas, sen la uzo de komputilaj sistemoj. Strikta pasporta kontrolo plenumiĝas per komputilaj sistemoj, kaj inkluzivas tri ĉefajn paŝojn:
Identigo - Kontrolo, ke la pasaĝero propriulo de la vojaĝa dokumento, kiun ĝi prezentas. Identigo povas esti farita per komparado dedatumbazoj (kiel ekzemple la loĝregistro), komparado debiometrikaj datenoj inter la informoj en la pasporto kaj la biometrikaj informoj de la fakta pasaĝero, kaj aliaj metodoj.
Kontrolo - procezo, laŭ kiu oni kontrolas, ke la identigita pasaĝero ja rajtas transiri la limon, ekzemple se la pasaĝero estas eksterlanda civitano, kiu havas eniran vizon, kaj ne ekzistas sekureco aŭ jura limigo, kiu malebligas lian trairon.
Registrado - Konservado de la detaloj de paso inter la landoj en komputila sistemo, por reuzo, kaj en postaj pasoj por esploraj celoj.