La unuaLife Magazine fondiĝis en 1883 fare deJohn Ames Mitchell kaj eldoniĝis ĉiusemajne de la firmaoLife Publishing Company elManhatano,Novjorko.[1] Ĝi konatis pro amuzaj bildstrioj, titolpaĝaj bildoj de malmulte vestitaj knabinoj, humuraj komentoj kaj detalaj recenzoj de teatraĵoj kaj kinfilmoj.
La pli konataLife Magazine estis magazino pri fotoĵurnalismo, kiun en 1936 Novjorke fondisHenry Luce, post kiam aĉetis la rajton pluuzi la magazinan nomon.[1] Karakteriza elemento de la nova magazino estis - tiutempe novstilaj - grandformataj fotaj raportoj de pluraj magazinaj paĝoj. Inter la elstaraj fotistoj kiuj laboris por la magazino estas ekzempleMargaret Bourke-White,Horace Bristol,Alfred Eisenstaedt,Andreas Feininger (1943–1962),Philippe Halsman,Carl Mydans,W. Eugene Smith kajTony Vaccaro.
Tiu fotoĵurnalisma magazino ĝis la jaro1972 eldoniĝis ĉiusemajne, nur neregule aperis inter la jaroj 1972 kaj 1978, kaj ekde oktobr o1978 aperis ĉiumonate. Semajna eldonoLife in Time of War ("vivo en epoko de milito") dum unu monato aperis dum laGolfa Milito.
En2000 la regulaj aperoj ĉesis, kaj en2004 ankoraŭ publikiĝis ses specialaj eldonoj. La malfondiĝo de la magazino respegulas la signifoperdon de magazina fotoĵurnalismo kompare al la aktuala televida raportado, kaj ankaŭ kompare al novaj informaj kanaloj interretaj.
Per kunlaboro kun la retejoGoogle ankaŭ post la malfondiĝo de la magazino rete daŭre atingeblas dek milonoj da magazinaj fotoj. La firmao Google por tio kreis propran portalon.